| ||
Reen al enhavtabelo
|
Baldur Ragnarsson
Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo Du estonaj poetoj nun okupas
mian menson, Hilda Dresen kaj Hendrik Adamson. Iliaj verkoj aperis dum la
intermilitaj jaroj en revuoj ĝis Stafeto, la fama eldonejo de Régulo
Pérez en Kanariaj Insuloj, aperigis ilin libroforme. Pri Hilda Dresen mi verkis
artikolon por tiu ĉi serio (Juna
amiko, n-ro 117, 2006). La elektitaj poemoj de Hendrik Adamson, sub la
titolo Vesperkanto, aperis nur en
1967, 21 jarojn post lia morto, kun antaŭvorta eseo de Hilda
Dresen pri li kaj lia verko. Ŝi konis lin bone
kaj konsideras lian sorton kun profunda komprenemo. Mi ĉerpas el ŝia eseo kelkajn faktojn: Hendrik Adamson
naskiĝis la 6-an de oktobro 1891 en Kärstna,
kampara loko en Sud-Estonio. Liaj gepatroj estis malriĉaj. Li elstaris Esperanton li eklernis fine de 1929 kaj jam en 1930 li ekverkis
originalajn poemojn en tiu lingvo. Sed multajn jarojn antaŭe li provis
sian poetan talenton verkante en sia gepatra lingvo, la estona. Liaj
estonlingvaj versaĵoj aperis en gazetoj ekde 1913, lia unua poemaro en
1919. En 1965 estis eldonitaj poemoj elektitaj el liaj ses estonlingvaj
poemaroj en la intermilitaj jaroj. Multaj estas verkitaj en lia loka dialekto.
Pro tio Hendrik Adamson estas kondiderita aparte meritplena poeto en sia gepatra lingvo. Hendrik Adamson estas esence melankolia poeto. Tamen, Hilda Dresen,
komparante liajn estonlingvajn poemojn kun la esperantaj, diras en sia eseo, ke
“oni devas konstati ke en la esperantaj estas troveblaj relative pli multe
petolaj kaj ĝojaj sonoj ol en la estonlingvaj.” Probable ŝi pravas.
Enkonduka poemo anoncas la deziron de la poeto esprimi la tutan gamon de
sentoj, kaj ne perdiĝi en negativaj plendoj. Jen la unua kaj lasta
strofoj: Mi ludas sur la kordoj La poeto esprimas la konvinkon, ke liaj poemoj havas valoron, kiun la
leganto trovos, ĉiu laŭ sia animstato. Ĉar la poezio de Hendrik
Adamson rivelas lian animon en tia simple sincera maniero, ke liaj eldiroj
facile trovas aliron al sentema leganto. Ofte lia spirito estas kadrita en
cirkonstancoj kiuj elvokas trankvilon, Staras betuloj duvice, Sed pli ofte cirkonstancoj elvokas melankolon kaj senton de soleco
randanta malesperon. Tiel en la poemo Krepusko: Dum gaje lumetas lampiroj Sed la poeto ankaŭ havas pli malpezajn momentojn, ekzemple en la
poemeto Hej! li kuraĝigas kaj
instigas la homojn al vigla agado per milda ironiemo, dum la vivo daŭras: Tiklu, tiklu gorĝon rido, Laŭ mia scio literaturemaj esperantistoj ekkonis la poezian arton
de Hendrik Adamson el la marta numero 1932 de la revuo Literatura Mondo. Du jarojn poste eldonis la revuo la antologion Dekdu poetoj, kiu enhavis dekunu poemojn
de Adamson. Pri lia poezio Kálmán Kalocsay, kiu redaktis la libron, skribis:
“Vere oni povas diri, ke ĉi tie la lingvo jam estas ne nur instrumento,
sed ankaŭ la temo mem.” La arto de la poemoj tiom profunde esprimas la
koncernajn temojn: ĉu solecon, senesperon, rezignon, naturan, amon, ofte
miksitajn de ironiemo, ke oni volonte konsentas la diron de Kalocsay. Hendrik
Adamson estas poeto, per kies poemoj oni sentas sin aktive partoprenanta ties
anime sondeman arton. Baldur Ragnarsson |