Baldur Ragnarsson
Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo
Artikoloj verkitaj por la revuo Juna amiko
Baldur Ragnarsson (1930 – )
Baldur
Ragnarsson naskiĝis en 1930 en malgranda vilaĝo apud unu el la multaj
fjordoj, kiuj tranĉas la orientajn bordojn de Islando. Tie li pasigis
siajn knabaĝajn jarojn. Lia patro estis instruisto, kaj de li la knabo
unue aŭdis pri Esperanto, kiu tuj kaptis lian intereson tiom, ke li
havigis al si lernolibron. Lia studado de la lingvo tamen devis atendi ĝis
liaj gimnaziaj jaroj en Akureyri, malgranda urbo en la norda landoparto. Tiam
li bonŝance trovis en vendejo de malnovaj libroj la unuan lernolibron de
Esperanto en la islanda lingvo, eldonitan en 1909, kiu estas fakte islanda
versio de la siatempe fama lernolibro “Esperanto en dek lecionoj” (L’esperanto en dix leçons, 1902) de
Théophile Cart, la energia apostolo por Esperanto en la komencaj jaroj de la
lasta jarcento. Tiun lernolibron li studis dum la somero post sia unua gimnazia
jaro, tiam 18-jara, laboranta kiel
ordinara vojlaboristo en Orienta Islando. La laboristoj loĝis en tendoj
kaj en la vesperoj post la taga laboro li lernis la lingvon en sia tendo, kiun
li partoprenis kun alia laboristo, kiu miris pri tia entuziasmo.
En tiu sama somero
Baldur akiris siajn unuajn librojn en Esperanto, postlasitajn de biena
laboristo, kiu mortis. Inter tiuj estis malnovaj jarkolektoj de la revuo Lingvo internacia kaj Juna Esperantisto kaj, plej grave, la
poemaro El parnaso de popoloj de
Anton Grabowski. El ĝi li konatiĝis kun la Esperanta poezio, kiu
baldaŭ instigis lin verki poemojn en Esperanto. Lia unua poemo estis
ampoemo al la lingvo, soneto titolita Al
Esperanto, kiu aperis en la tiutempa revuo Voĉo de Islando (1950). Tiu poemo estas bona atesto pri tio, kiel Esperanto povas
tutkapti senteman junulon:
Mirinda Esperanto, amlingvo de l’jarondo,
kreonta homfratecon per klaro fundamenta,
al paco procedanta en firmo ĉirkaŭventa,
homaron kondukanta al frata komprenrondo.
Esper’ de l’ esperulo, al homo animsondo,
venkonta malŝatemon de l’ koro malamsenta,
antaŭen progresadu laŭ ordo regimenta,
donante interpacon al lacigita mondo.
Amata esperlingvo, al mi vi estas lum’,
brilanta amostelo sur arta firmament’,
varmiga sanktofajro, brulanta en la kor’.
Espere altkreskaĵ’ el de vi farita hum’
ĉielen supreniĝu en dia monument’,
silente atestante pri via lingva or’.
Post universitataj
studoj pri islanda kaj angla lingvoj kaj literaturoj 1952-1956 Baldur laboris kiel gimnazia instruisto de la islanda lingvo, kiel oficiala revizianto de lernolibroj kaj instrumetodoj
de la islanda lingvo kaj kiel
ĉefinspektoro pri la instruado de la islanda en la lernejoj. Li tiam multe
verkis en la gepatra lingvo, i.a. du poemarojn kaj plurajn faklibrojn. Li ekaktivis en 1952 en
la Esperanto-movado, la islanda kaj la internacia. Li estis estrarano dum
diversaj periodoj de la Esperanto-societo de Rejkjaviko kaj de Islanda
Esperanto-Asocio. Li estis prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA 1975-85,
estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko 1980-86 kaj ĝia vicprezidanto
1980-83. Li estas membro de Akademio de Esperanto ekde 1979 kaj honora membro
de UEA kaj de Akademio Literatura de Esperanto.
Kiel originala verkisto en
Esperanto Baldur Ragnarsson okupis sin ĉefe pri poezio kaj eseado. Lia
unua poemlibro, Ŝtupoj sen nomo,
aperis en 1959, la unua libro en la serio “Beletraj kajeroj” ĉe la
eldonejo Stafeto, la plej grava
eldonejo de Esperantaj libroj post la dua mondmilito. Prologon por ĝi
verkis la eldonisto mem, Juan Régulo Pérez, post malakcepto de K. Kalocsay, kiu
trovis la poemaron tro noveca por sia plaĉo. Régulo, ĉiam malferma al
novaj aŭtoroj, kontraŭe taksis, post detala rakonto pri historio de
la manuskripto li skribis i.a.: “Do al mi ŝajnas, ke Ragnarsson sukcesis
krei poezion per malŝablona vervo.” Ĝis la dua originala poemaro, Esploroj (1974) pasis 15 jaroj. Tamen en tiu periodo aperis
du gravaj tradukoj en Esperanto, Sub
stelo rigida (1963), du poemaroj en unu volumo de la islanda poeto
Torsteinn frá Hamri, kaj Islandaj pravoĉoj,
kvar verkoj el la antikva islanda literaturo. En 1964 li ricevis la Arĝentan
spronon de “Koko” pro originala verkado. En 2003 aperis lia traduko de la plej
granda el la malnovaj islandaj sagaoj Sagao
de Njal kaj en 2008 la Edda, la
fama verko de Snorri Sturluson (1179-1241) pri la pranorda mitologio. En la
sama jaro aperis la plej ampleksa traduko de Baldur, la granda romano Sendependaj homoj de la Nobelpremiito
(1955) Halldór Laxness. Tri poemaroj en unu volumo, Vundebla loko, de juna islanda poetino, Gerdur Kristny, aperis en
lia traduko en 2010. Ankaŭ en Esperanto-revuoj, precipe la islanda La Tradukisto, aperis multaj dekoj da
poemoj kaj rakontoj tra la jaroj.
En 2007 aperis ĉe
la eldonejo Edistudio en Pisa sub la nomo La lingvo serena la kolektita originala
verkaro de Baldur Ragnarsson ĝis tiu tempo: la du poemaroj kaj kelkaj
novaj poemoj kaj granda fasko de eseoj pri diversaj temoj, precipe pri la
islanda kaj Esperanta literaturo. Akompanas eseoj pri la poezio de Ragnarsson
de kvin literaturistoj. Tiu evento vigligis la poeton al plua verkado: en 2008
kaj 2010 aperis de li novaj poemaroj: La
neceso akceptebla kaj La fontoj
nevideblaj.
Baldur Ragnarsson
estis elektita en 2006 de Esperantlingva Verkista Asocio, nun Akademio
Literatura de Esperanto, kiel
kandidato por la Nobelpremio por literaturo.
Juna
amiko, decembro 2010