Reen al enhavtabelo

Reen al la ĉefpaĝo de OLE

Baldur Ragnarsson


Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo

Artikoloj verkitaj por la revuo Juna amiko

Johan Hammond Rosbach – klasika novelisto



La verkisto, kiun mi nun prezentas al vi, ne distingis sin per verkado de poemoj, sed per verkado de rakontoj. Lia nomo estas Johan Hammond Rosbach, unu el la plej produktivaj rakontistoj, verkistoj de noveloj, en Esperanto ĝis nun.

Unue indas iom konsideri la diferencon inter novelo kaj romano. Ambaŭ estas image kreitaj verkoj en prozo. Ĝenerale oni povas diri, ke romano estas longa verko, novelo mallonga. Longeco tamen estas iom nekaptebla kriterio, ĉar noveloj povas esti eĉ ekstreme longaj aŭ tre mallongaj. Edgar Allan Poe, amerika aŭturo kaj majstro de la novelarto (1809-49), difinis novelon kiel prozan rakonton tralegeblan dum duonhoro ĝis unu aŭ du horoj. Novelo celas al unu klara efiko, sed tamen estas sufiĉe fleksebla por inkluzivi plej diversajn temojn: scenon, epizodon, sperton, agon, karakterizojn, konversacion, fantazion ... la eblecoj estas fakte senfinaj. Ofte simple rakonto estas preferinda por tia verkaĵo. Estas notinde, ke grava kolekto de noveloj, originale verkitaj en Esperanto, aperinta en 1977, havas la titolon 33 rakontoj.  Ni, do, nomu nian hodiaŭan verkiston rakontisto, ĉar lia verkaro ĉefe konsistas el mallongaj rakontoj, noveloj.

Johan Hammond Rosbach naskiĝis en 1921 en Tingvoll, municipo en Møre kaj Romsdal provinco, Okcidenta Norvegujo. Li mortis en sia 83-a jaraĝo, en 2004.

Li studis filologion en la Universitato de Oslo kaj poste vivis kaj instruis en Sarpsborg en sud-orienta Norvegujo. Li lernis Esperanton kiel junulo en 1938 kaj estis agema en la Esperanto-movado kiel lerta instruisto laŭ la instru-metodo de Andreo Cheh, kiel redaktoro de la revuo “Norvega Esperantisto” kaj kunredaktoro de internacia kultur-revuo “Norda Prismo”. Li estis membro de Akademio de Esperanto. Sed unuavice li estas memorata kiel populara verkisto, kontribuanto al revuoj kaj aŭtoro de 11 libroj, plejparte kolektoj de noveloj.

Lia unua libro, Bagatelaro, aperis 1951. En antaŭparolo li skribis, ke la ĉefa celo de tiu rakontaro estas doni facilan kaj varian leg-materialon al samideanoj, kiuj ne plu estas puraj komencantoj. Tiu celo atestas pri la pedagogia sinteno de Rosbach, li celis kaj sciis esprimi sin tiel, ke ankaŭ novaj adeptoj de la lingvo facile komprenis. Tiu sinteno karakterizas lian stilon, ne nur en tiu lia unua libro, sed ankaŭ en liaj multaj novelaroj poste verkitaj tra la jaroj. Sed liaj verkoj ankaŭ atestas atentindajn literaturajn valorojn, kie elstaras akra observo-kapablo kaj varieco de temoj.

En lia dua rakontaro, Homoj kaj riveroj (1957), oni povas klare konstati la kutimajn fontojn de lia temaro. Unu estas la infan-aĝaj spertoj de la aŭtoro mem, alia estas fantaziaj cirkonstancoj kun sociecaj tendencoj, tria estas filozofiaj problemoj postulantaj meditadon. Estas menciinde, ke en unu novelo, “Fantazio”, li faras interesan komparon inter romano kaj novelo: “Ofte oni diras, ke la vivo estas romano. La vivo ne estas sinsekvo de okazaĵoj elpensitaj; multaj malgrandaj epizodoj, kiuj tute ne apartenas al la medio de la romano, nek al la firma linio, la plano de la romano – Ne, la vivo ne estas romano. La vivo estas noveloj, skizoj.”

Tamen, Rosbach havis la ambicion provi sian rakontan talenton je proza verko pli longspira ol estas la novelo. Lia romano, Fianĉo de l’sorto (1977) atestas, ke li estis kapabla ankaŭ pri tiu formo de fikcia prozo. Kvankam tiu romano havas strukturon similan al mozaiko, ĝiaj eroj kune konstruas akcepteblan tutaĵon, kiel ja indas ĉe sukcesa mozaiko. Jam sep jarojn antaŭe Rosbach ja faris similan eksperimenton. Lia novelaro Disko (1970) enhavas 18 rakontojn, kiuj havas komunan kadron, aluditan de la titolo, kiu estas tiu de ŝipo, kiu siavice estas nomita laŭ Gronlanda insulo. Tiu ŝipo servas kiel punkto de eliro al la rakontanto en liaj kontaktoj kun diversaj lokoj kaj homoj dise en Eŭropo. Tiu ŝipa kadro tamen ne sufiĉas por kunigi la diversajn epizodojn en tian tutaĵon, kiu meritus la nomon de romano. Tial tiu verko devas esti klasigita inter la novelaroj.   

 Ne eblas komenti pri ĉiuj novelaroj de Johan Hammond Rosbach. Ĝenerale oni povas diri, ke ilin karakterizas flua kaj efika rakontado kaj simpla kaj  klara lingvaĵo. Tial ili estas tre taŭga legaĵo por tiuj finintaj bazan studon de Esperanto kaj celas progresigi sian lingvan sperton. Lia lasta libro, Fajrejo (skizoj kaj noveloj) aperis en 2002, du jarojn antaŭ la morto de la aŭtoro. Per tiu libro li finis sian 50-jaran seninterrompan verkistan karieron en la Internacia Lingvo. Tia sindediĉo al nia originala literaturo meritas nian respekton kaj neforgeson. Mi ne hezitas diri, ke jam venis tempo agnoski liajn plej bonajn novelojn inter niaj klasikaĵoj.

 (Juna amiko,n-ro 126,  decembro 2009)

 




Reen al enhavtabelo

Reen al la ĉefpaĝo de OLE