Baldur Ragnarsson
Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo
Artikoloj verkitaj por la revuo Juna amiko
Nicolino Rossi (1939 – )
Mi prezentas hodiaŭ al vi
elstaran artiston de vortoj, la italon Nicolino Rossi. Unue legu laŭte
jenajn versojn el lia poemo Elegie:
Ventoblov’: branĉomov’
dancema
Ventozum’: ora lum’
ekstrema
volvas jen valon en
orfluo,
por la vid’ gaja rid’
kaj ĝuo.
El tra nub’, el tra rub’
ĉiela
ridas nun brila sun’
kaj bela,
pentras ĝi per radi’
la valon.
Gaja hen’: vokas jen
ĉevalon.
La versoj
priskribas idilian somertagon en la itala kamparo. Per klaraj sinsekvaj bildoj
la poeto kreas tutecan efikon de vidado, moviĝo, aŭdado en sonoraj
silaboj de ritmo kaj rimoj.
La lingvo mem
atestas lian utiligon de la artismaj rimedoj de Esperanto: kunmetitajn
substantivojn (ventoblov’, branĉomov’),
varieblecon de adjektiva pozicio (ora lum’
ekstrema, brila sun’ kaj bela), inverseblecon de la subjekto (ridas nun brila sun’), uzon de
tuj-sinsekvaj prepozicioj (el tra nub’,
el tra rub’). Tiaj rimedoj kaj multaj pliaj estas aparte utilaj, kiam
multaj signifoj estas esprimitaj per malmultaj vortoj kiel estas en la supra ekzemplo. Vorta
artisto kiel
Nicolino Rossi plene scias utiligi la eksterordinaran flekseblecon de Esperanto
en kombino kun striktaj postuloj de ritmo kaj rimoj.
Nicolino Rossi
naskiĝis en 1939 en la urbeto Santarcangelo de Romagna en la provinco de Rimini, Emilia-Romagna
en Italio. Li tamen estas sanmarina civitano kaj laboris en Napolo kiel hoteloficisto. Li
lernis Esperanton en 1962. En intervjuo li menciis, ke la unuan kontakton kun
la lingvo li havis danke al sia amiko, kiun li komence eĉ mokis pro lia
entuziasmo; poste lin same kaptis entuziasmo pri la lingvo. Evoluo fakte ne
malofta. Li diplomitiĝis pri Esperanto, kunlaboris kun la itala literatura
rondo “La Patrolo” kaj aniĝis al la redakcia stabo de la revuo “Literatura
foiro”. Li instruis Esperanton en Napolo kaj gvidis televidkurson pri la
lingvo. Li ricevis diversajn premiojn pro poezio en konkursoj, i.a. ĉe la
Belartaj Konkursoj de UEA por kiuj li dum kelkaj jaroj servis kiel unu el la juĝantoj.
Lia unua libroforma
verko estis traduko de poemoj de la granda itala poeto Giuseppe Ungaretti – entute
17 elektitaj el la periodo 1937-1946, kiuj aperis sub la titolo La Doloro en 1975. Malfacila tasko, ĉar
la poezia stilo de Ungaretti estas vorte kaj verse ege preciza kaj sence ofte
obskura. Tiun taskon Nicolino Rossi plenumis konvinke por ĉiu serioza
leganto. Kvin jarojn poste, en 1980,
aperis lia originala poemaro Sur
la vivopado, dividita en tri partojn, kiuj formas evoluan ciklon. Tamen
antaŭe dum multaj jaroj Rossi estis bone konata kiel poeto de pure persona stilo kaj fakeca
kompetento. En antaŭparola intervjuo li tamen ne bedaŭris la malfruan
aperigon de la libro, ĉar sen la tria parto, kreita laste, la poemaro
impresus kiel
nekompleta verko. La unua parto, titolita “Ĝoje kaj sufere”, enhavas
poemojn verkitajn en la periodo 1968-1971. Ili
atestas fortan ligitecon al metrikaj kaj rimaj postuloj kaj al tradiciaj
poemformoj, sed pli liberaj versformoj tamen ne estas neglektitaj. En la dua
parto, “Gaje kaj sufere” (1971-1974)
liberaj versformoj superas, tamen kun disaj rimoj ie kaj tie. La trian
parton, “Karme kaj sufere” (1974-1978) ankaŭ plejparte karakterizas
liberaj versoj.
La poeto mencias en
la citita intervjuo, ke lia kreskanta prefero de liberaj versformoj permesas
pli intiman prozodion ol la metrike mezuraj formoj. Aparte notinda estas la
vorto “sufere”, kiu aperas en ĉiuj titoloj de la tri partoj. Tio rajtigas
rigardi suferon kiel
gvidfadenon tra ĉiuj partoj. La poeto komentas, ke en “Ĝoje kaj sufere”
multaj poemoj fontas el rimarkoj pri iuj faktoj de la vivo, tra kiuj trediĝas
tiu gvidfadeno. Socia engaĝiĝo estas tie forta, sed en dua parto,”Gaje
kaj sufere”, esprimiĝas objektiva sufero dum persona sperto, la poeto
esploras sian memon, kio formas ponton al la tria parto, “Karme kaj sufere”,
kie la poeto trovas klarigojn kaj motivojn de la sia sufero. La vorto “karme” indikas,
ke tiajn motivojn li trovis en ideoj devenaj el hinduismo kaj jogo. Entute, la
poemaro Sur la vivopado estas intima
homa dokumento, pli persone profunda ol aliaj poemaroj Esperantaj, kiujn mi
konas. Ĝi plene meritis en 1981 la premion La verko de la jaro.
Nicolino Rossi meritas lokon kiel unu el la plej
subtilaj kaj artismaj poetoj de la nuntempa Esperanto-literaturo. Li estis ankaŭ
bone konata kiel
elstara recenzisto kaj eseisto kaj diligenta tradukanto. En 2008 aperis lia
gvidlibro pri Napolo, Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵoj.
Li ankaŭ tradukis multajn napolajn kanzonojn kaj la verkon (de Vittorio
Russo) Danteskaj Itineroj (2001).
Ankaŭ kiel
instruisto de Esperanto li havas bonan reputacion kaj en 2000 aperis liaj
lernolibroj por italaj gestudentoj Esperanto
rapide.
Juna
amiko, aprilo 2011