| ||
Reen al enhavtabelo
|
Baldur Ragnarsson
Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo Esperanto en Ĉinio havas
preskaŭ kontinuan historion ekde la komenco de lasta jarcento, kvankam
periode torditan pro militoj kaj politikaj cirkonstancoj. Ne estas loko ĉi
tie por multe komenti pri tiu komplika historio, kiu havis kaj siajn lumajn kaj
mallumajn periodojn. Koncerne la sorton
de la poeto, kiun mi nun mallonge prezentas al la legantoj, tamen necesas
mencii la periodon de la t.n. Kultura Revolucio 1966-1976, kiam varba agado por
Esperanto iĝis danĝera en Ĉinio pro suspekto pri reakcio kaj
spionado.Tiam pluraj esperantistoj estis enkarcerigitaj pro iliaj kontaktoj kun
eksterlando, paranoje konsiderataj minacaj al la socialismo. Inter ili estis la
poeto Armand Su, arestita en 1968 pro liaj kontaktoj kun eksterlandaj
Esperanto-revuoj. Li estis poste kondamnita al 20 jaroj de mallibereco, sed
estis deklarita senkulpa kaj liberigita en 1979. Li mortis en 1990 post longa
malsano, 54-jara. Tra la historio de
Esperanto en Ĉinio multaj literaturemaj esperantistoj okupis sin pri
tradukado de ĉinaj verkoj, kie elstaras la noveloj de la granda verkisto
Lusin. Tamen, ŝajne, malmultaj okupis sin per orginala verkado, specife
pri poezio. En la Esperanta Antologio,
Poemoj 1887-1987, nur du poetoj aperas, Saint-Jules
Zee (Xú Shēngyuè) kaj Armand Su
(Sū Chéngzōng). Lastatempe aperis la tria poeto, Mao Zifu, kies poemaro Kantoj
de Anteo (2006) vekis grandan atenton inter esperantistaj poezilegantoj. Armand Su (sian pseŭdonimon li prenis el dramo de
Alexandre Dumas, fils) naskiĝis
en Pekino en 1936. Li ekkonis Esperanton en 1955 per lego de ĉinlingva
traduko de la libro Vivo de Zamenhof
de Edmond Privat kaj baldaŭ ekklernis la lingvon. Li komencis
korespondadon kun la hungara poeto kaj verkisto Julio Baghy kvar jarojn poste.
Tio konvinkis lin, ke li fariĝu poeto en Esperanto. Du fiaskintaj amaferoj afliktis la junan poeton en tiu tempo, kiuj
rivelis al li la du kontraŭajn aspektojn de amo per la nevenkebla magi-forto, Kaj Mi ŝin rigardis mute kaj ĉagrene, Post malsukcesoj ĉe
universitataj ekzamenoj Armand nun sin firme turnis al verkado en Esperanto,
kaj originale kaj traduke. Liaj poemoj kaj tradukoj komencis aperi en diversaj
Esperanto-revuoj en la mondo, li jam estis survoje al famiĝo En Ĝungian, vilaĝ’ riverborda, kaj tiel plu tra
158 versoj. La kolektita
poemaro de Armand Su aperis en 1992 ĉe Ĉina Esperanto-Eldonejo en
Pekino. Ĝi enhavas 178 poemojn. Forme lia poezio ne estas sub modernismaj
influoj, liaj poemoj estas laŭmetrikaj kaj rimitaj. La poemoj estas aranĝitaj
kronologie, kio prezentas kortuŝe lian vivon, ties drastajn kontrastojn,
unuflanke liberon, amon, kontaktojn, aliflanke opreson, malliberon, izolon. La
poemo, Kuŝante sur la ĉerko,
verkita en 1967, la jaro antaŭ lia aresto Oni pelas min de dom’ al dom’, Antaŭe li
estis verkinta pri sia ĉagreno pro la forrabo de lia skribmaŝino fare
de la ruĝaj gvardianoj: Larmis mi dum nokta hor’ amara. Tragika sorto,
tragika tempo. Oni nur povas ĝoji, ke Esperanto nun denove bone vivas en Ĉinio,
la patrujo de Armand Su, kiun li tiom amis. Juna
amiko, septembro 2011 |