Reen al 100 plej legindaj tradukaĵoj
Insulanoj de Hemsö
August Strindberg (1849-1912): Insulanoj de Hemsö
(Hemsöborna, 1887), el la sveda originalo tradukita en Esperanton de Sten Johansson.
Mondial, Novjorko 2005 Insulanoj de Hemsö estas la plej populara proza verko
de August Strindberg, burleska kaj bunta rakonto pri la vivo de
kelkaj insulanoj. Oni ofte priskribas ĝin kiel
"sentendencan", kontraste al aliaj verkoj de
Strindberg. Tio estas troigo. Ĝia ĉefa temo rilatoj amaj
kaj geedzaj inter homoj malsamklasaj estas ofta kaj grava
temo en lia verkaro, kun Fraŭlino Julie (1888) kiel
konata ekzemplo, kaj ankaŭ en lia vivo tio estis ripetiĝanta
temo. Ĉefa intrigo: Oni dungas Carlsson kiel novan ĉefserviston en
terkultura kaj fiŝista bieno en la sveda insularo. Li estas
efika persono, kiu ordigas ĉion, amikiĝas kun la mastrino, la
vidvino Flod, sed malamikiĝas kun ŝia filo. Li amindumas
kelkajn junulinojn sed edzinigas la vidvinon, kaj post multaj
burleskaĵoj sekvas tre drama fino. Insulanoj de Hemsö grandparte baziĝas sur ĝenerala
malŝato al strebuloj kaj parvenuoj. Strindberg sukcesis kombini
la popolan suspektemon kontraŭ tiu, kiu volas grimpi el sia
klaso, kun la superula malestimo al tiu, kiu ne restas tajloro
ĉe sia laboro. La verkoj de Strindberg esprimas malsamajn
ideojn, mondkonceptojn, ofte ekstremajn. En ĉi romano li
certagrade provis ideojn socidarvinismajn. La homoj en ĝi
strebas nur pli-malpli sukcese al personaj
avantaĝoj. En la figuro Carlsson oni eble povas vidi skizon de
niĉea "superhomo", kion li pli klare provis en sekvaj
verkoj. Tamen Carlsson aperas ridinda, dum la pli malfruaj
ekzemploj estas plejparte tragikaj. En kelkaj scenoj la aŭtoro eble pentris per tro dika peniko,
sed lia vigla tekniko pardonigas lin. Ĉiuj ĉefaj figuroj estas
nuancitaj, plurdimensiaj, malgraŭ la burleska tono. En la plej
centraj kaj memorindaj scenoj li sendube verkis per sia propra
sango, kaj oni facile retrovas liajn vundajn lokojn. Neniu alia pentris la pejzaĝon de tiu mara regiono kun tia
trafeco kaj elokvento kiel Strindberg en Insulanoj de Hemsö.
Estas mirinde imagi, ke ĉi tiujn precizajn scenojn li verkis ĉe
Bodenlago, inter Alpoj! Insulanoj de Hemsö havas tre riĉan vortaron. Temas
ĉefe pri vortoj por konkretaj detaloj en la insulana vivo, kiuj
tamen aperas en du roloj parte proprasence, por krei
kredindan medion, sed parte ankaŭ metafore. La aŭtoro uzis
ĉiujn lokajn kaj fakajn specialaĵojn por krei apartan etoson de
medio samtempe ĉiutageca kaj ekzota. La stilo estas popola,
intence triviala, kun dialektaĵoj kaj misdiraĵoj pro manko de
eduko aŭ lingvoscio. Oni povas amuzi sin kalkulante ekzemple
erotikajn aludojn evidentajn aŭ kamuflitajn. Multaj el ili estis
cenzuritaj en la unua eldono, sed jam en la unua paĝo Strindberg
fieris pri unu, kiun la redaktoro ne komprenis! Sten Johansson