Reen al 100 plej legindaj tradukaĵoj

Muminvalo

Tove Jansson (1914-2001): Muminvalo (Det osynliga barnet, 1963), el la svedlingva originalo tradukita en Esperanton de Eckhard Bick. Esperanto-Junularo Bonn, Bonn 1984. Dua eldono: Esperanto-Asocio de Finnlando, Helsinki 1993.

Trovu ĝin en la UEA-katalogo.

Recenzo de Gerrit Berveling.

 

Tove Jansson estis svedlingva Finnlanda artisto kaj verkisto, kiu verkis interalie altnivelajn novelojn psikologie realismajn. Ŝi tamen plej famiĝis pro siaj verkoj pri Mumintrolo. Temas pri infanlibroj de tute propra speco, kie ŝi surscenigis aron da estaĵoj fantaziaj, kiuj korpigas diversajn homajn kondutojn kaj karakterojn. Aperis pri tiuj loĝantoj de Muminvalo ok "romanoj", kelkaj bildlibroj kaj krome la volumo kun naŭ rakontoj, kies Esperanta traduko ricevis la titolon Muminvalo. Ĉiuj Mumin-libroj estas ĝueblaj kaj de infanoj kaj de plenkreskuloj, sed la fruaj verkoj ŝajnas pli leĝeraj aŭ "infanaj", la malfruaj pli seriozaj aŭ "adoltaj". Ĉiujn Mumin-librojn ŝi mem ilustris per artismaj desegnoj.

En Muminvalo (originale "Det osynliga barnet" = La nevidebla infano) ni renkontas diversajn figurojn konatajn el aliaj Mumin-verkoj. Temas pri Mumintrolo mem, bona sed iom naiva knabo, liaj malsamkarakteraj gepatroj, la senkompate sincera kaj malsentimentala eta Mim, la antaŭtimema Filifjonkino, la libera kaj soleca Snufmumriko kaj multaj aliaj. Troviĝas ankaŭ figuroj aperantaj nur ĉi tie, kiel la knabino Nini, kiu nevidebliĝis pro tio ke homoj traktis ŝin malrespekte kaj - ho ve! - ironie. La naŭ rakontoj estas fascinaj, humuraj kaj pensigaj.

En pluraj el la rakontoj tre gravas diversaj formoj de libereco. Tamen Tove Jansson havis tre malromantikan koncepton pri libereco. Jam en la unua rakonto de la volumo, La melodio de la printempo, okazas konflikto inter unuflanke la deziro de Snufmumriko je libereco kaj sendependeco kaj aliflanke la sociaj devoj kaj respondecoj kaj - finfine - ankaŭ la bezono je sociaj interrilatoj. Ĉi tio sendube sonas tre abstrakte, sed praktike temas pri tute konkretaj okazaĵoj kaj dialogoj en ĉarma etoso.

En La Filifjonkino, kiu kredis je katastrofoj la temo iel malas. Figuro tro katenita de sociaj konvencioj kaj timoj fine liberiĝas kaj trankviliĝas. Ankaŭ en Pri la hemulo, kiu amis la silenton temas pri dilemo inter la deziro je individua libereco kaj la bezono esti bezonata de aliuloj. Mi citu ĝian komencan alineon:

Vivis iam hemulo, kiu laboris en kermesa amuzejo, sed tio ja ne ĉiam signifas, ke oni mem terure amuziĝas. Li pinĉtruis la biletojn de la aliaj por ke ili ne amuziĝu pli ol unufoje, kaj jam tiaĵo povas ĝiskore malĝojigi iun, se li daŭrigas dum la tuta vivo.

Aliaj rakontoj temas pri la malfeliĉa amo de Mumintrolo al la lasta drako de la mondo, pri la egoismo de la eta Snif, kaj tiel plu. Sume kaj koncize la eta rakontaro povas distri kaj pensigi legantojn en preskaŭ ĉiuj aĝoj.

Sten Johansson

Reen al 100 plej legindaj tradukaĵoj