TTT-ejo de UEA

Malbone kanalizita libido


jul 1990

Abismo/Abyssos. Ĵano Lajpo, Rikardo Sulco (Hans Leip, Richard Schulz). Paderborn: Esperanto-Centro Paderborno, 1988. 78p. ISBN 39 2257 051 8. 20x20cm. Ilus. 18,30 gld.

Temas pri kvarera verko: reproduktoj de 24 litografoj de germana artisto Hans Leip, akompanataj de po du sonetoj, unu germanlingva, alia Esperanta, ambaŭ de Rikardo Ŝulco, kaj fine klarigaj notoj kun biografietoj kaj portretoj de ambaŭ aŭtoroj.

La desegnoj fontis el abismecaj vizioj, sojle de intermitaj senkonsciiĝoj, supozeble pro veneniĝo per insekticido. Tiujn viziojn - Leip aŭtobiografias - li forigis el la animo per la abismaj kartonoj. Ties hororaj kaj groteskaj homaj, bestaj kaj mitaj figuroj originis el prihadesaj imagoj dum lia tenaca sinkroĉo al la vivo, per kiu li sin perforte suprensvingis por ne definitive fali en la submondon. Li konfesas, ke la perdo de konscio permesis al li enrigardon en animaj kaj mitaj abismoj de ia subkonscio. Por la serieroj li elektis titolojn, poste fariĝintajn temoj por la sonetoj. Psikologo eble tute alie interpretus la plej multajn pro ilia enhavo de malbone kanalizita libido.

Pri la germanlingvaj sonetoj Leip skribas al R.S. (en ties traduko): “Viaj sonetoj ja forte emocias min, kaj tiom, kiom mi tion sentas, ili ankaŭ profunde tuŝas miajn antaŭajn respektive postajn ideojn”. Car Leip ankaŭ mem verkis poemojn, ni akceptu, ke lia iaŭdo ne naskiĝis el nura ĝentileco.

La klasika soneto postulas du kvaropajn kaj du triopajn rimojn. Kiam nepras rigore disvolvi unu pensfadenon, tio sufiĉe maifacilas. Ne tiom tamen ĉe la germanlingvaj sonetoj, ĉar temis pri libera interpretado de desegnoj. Sed tutcerte ilin la aŭtoro poste provis traduki, foje pli-malpli sukcese, ekzemple ĉe la unua soneto “Naskiĝo de Deino”, plejofte ne tiom, ĉar tiucele necesus fideli ne nur al la titola temo sed ankaŭ al la originala enhavo. Li do ofte diverĝas pro netrovo de rimo, malgraŭ la senĝena uzo de adasismoj. Tiun diverĝon li ruze pravigas, asertante ke “la Esperantaj versioj tute ne estas tradukoj”.

Ne gravas tamen, ĉar ĉiuokaze temas pri subjektivaj impresoj. Kio plej gravas, estas la bona prezentado de plastika artaĵo kun egalrajta Esperanta prezento.

L. H. Knoedt (Brazilo)

 

Reen al:

Abismo/Abyssos Rikardo Ŝulco Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo