TTT-ejo de UEA

Taglibroj de la nova kaj malnova mondoj

Adolesko. Blazio Vaha. Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1987. 243p. 2lcm. 18,00 gld.

Sed nur fragmento. Trevor Steele. Chapecó: Fonto, 1987. 448p. 22cm. Bind. 48,00 gld.

La Esperanta romanarto trairis kosman evoluon en la okdekaj jaroj. Fruaj kvalitaj kometoj, kiel La litomiŝla tombejo kaj Ombro sur interna pejzaĝo, montriĝis heroldoj de kvanta supernovao, kiu en 1987-88 lanĉis dekkvinon da novaj steloj. Jen du el la plej brilaj: hungaro kaj aŭstraliano, ligitaj per la elekto de plej malfacila tereno por sia debuto. Se en krimromano gravas la intrigo, en psikologia romano la karakteroj, en ideromano la originaleco - en la historia romano oni bezonas kunplekti ĉiujn tri, rekreante la apartaĵojn de difinitaj tempo kaj loko por legantaro, kiu plejparte konas nek tiun nek tiun ĉi. Tasko multoble malpli facila, fronte al la Esperanta diasporo.

Mi tamen kovas dubon, ĉu la aŭtoro de Adolesko vere verkis por nehungara legantaro. La libro modernisme skizas la unuajn dudekkelkajn jarojn en la vivo de Jozefo, ano de Miloĝio, naskita unu jaron post la Kvinjara Milito: sen ajna dubo, jen spegulbildo de Hungario en la 50-aj kaj 60-aj jaroj. Sed la leĝojn de la spegulo konus hungaro, kiu malantaŭ la fantaziaj nomoj kaj kaprica rigardo de infano palpsentus ion proksiman kaj konkretan. Eksterlandano preterstumblas la detalojn en mallumo.

Eĉ tia stumblanto povas tamen aprezi multon. Brile transsentiĝas la konfuziĝo de infano, kiu akceptas laŭvorte la asertojn de ĉirkaŭaj plenkreskuloj. Dum Jozefo plu kreskas, la konscienca senkompato de lia biografianto malkaŝas ĉiun plej etan honton en lia animo, ĉiun grizan grajnon de angoro. Tiaj ja multas. Edukita inter la betonaj certecoj de kristanismo kaj komunismo, Jozefo ekspertas, verkomeze, la erozian forton de la racio. Deproksime ni atestas la diseriĝon. Kvazaŭ eksperimenta fotisto, kiu serĉas taŭgan perspektivon, Vaha eternigas jen taglibran fragmenton, jen dentogrince mallertan poemon, jen kritikan komenton de iu konato - aŭ de pli aĝa Jozefo, kiu sardone rigardas sian iaman memon. Ne mankas humuro, aŭ pli ĝuste iu Baghy-eska grimaco pri la homa stulto. En tiaj detaloj la mezeŭropeco konstante subsenteblas.

Etoson tute alian ni trovas en la aŭstralia Sed nur fragmento. Per bildoj hele klaraj kiel la Pacifika aero, Steele rekreas la socion de 19a-jarcenta Brisbano kaj la apenaŭ tuŝitan kulturon de la insulo Novgvineo tra la okuloj de rusa antropologo Barono Maklin. Sed tiu bunta fono estas nur scenejo. La kerno de Sed nur fragmento, same kiel de la hungara libro, koncernas la erozion de mondokredo. Maklin fervore dediĉis sin al kunkonstruo de la "Granda Mozaiko", universala registro de objektiva, empiria scio, kiu ebligos kompreni la mondon, Sed lia materiismo ne povas elteni la defion, kiun lanĉas sperto inter la indiĝenoj de la Verda Insulo. Kiel la adoleska Jozefo, tiel la adolta Maklin serĉas tra la ceteraj paĝoj la perditan "praŭdon" (Adolesko: ideologia certeco) - en laboro, en amo, en politiko, ĉiuj flue skizitaj de lerta plumo, kiu foje trempas sin en satira humuro. Cetere, ankaŭ tiu serĉo kondukas nin tra la paĝoj de taglibro.

Inter la du libroj troviĝas tamen la tuta terdiametro. Dubo ne indiĝenas en la pionira etoso de Suda Pacifiko: la skeptiko de Maklin trovas respondon en nova kosmologio kaj idealigita amo, kaj ne longe poste la fadenoj de la intrigo elnodiĝas en ne nepre feliĉan sed kontentigan finon. Tia klareco estas esence fremda al Adolesko. Sangaj jarcentoj apartigas Hungarion de la antipoda Nova Mondo; la sola ebla optimisma fino, en Eŭropo de la malfrua dudeka jarcento, estas nefermo de la parentezoj. Kaj jen la stilo de Vaha saldiĝas pozitive. La miksitaj periodoj kaj aŭtoraj voĉoj, la jam notita fantazio, plus iugrada malstabilo en la nomoj kaj datoj kunlaboras por lasi Jozefon pendi, sojle de la matura vivo, en libera nedifiniteco.

Se distron vi celas, elektu prefere la aŭstralian verkon, multe pli facile legeblan kaj pli bele eldonitan. En la taglibroj de Jozefo vi trovos anstataŭe defion, kunlabori mem en verkado de la romano. Se vi laciĝos pri kribrado de hazardaj notoj kaj kapricaj detaloj, tamen restos al vi la dorskovrila formpoemo. Sur unu paĝo ĝi resumas la esencon de la tuto.

Mark Fettes (Nederlando)

 

Reen al:

Adolesko Sed nur fragmento Blazio Vaha Trevor Steele
Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo