TTT-ejo de UEA

Moderne kaj koncerne

La aĵoj kaj la sezonoj. Ulrich Becker. Kun ses gravuraĵoj de Uday K. Dhar. Vieno: Pro Esperanto, 1996. 114p. 23cm. 21,00 gld.

Jen kutima itinero de aŭtoro ĉi-generacia. Hamstri oskarojn en literaturaj turniroj kaj ilin poste faskigi volumen. Ĉi-raŭte ankaŭ la germano Ulrich Becker. La nunan volumon konsistigas dekduo da noveloj originale ŝpinitaj en Esperanto. La temoj gamas de ekologio ĝis eskatologio. Varie kaj bunte.

Becker uverture orbitas ĉirkaŭ ekologiaj konsideroj. Ne larmomelke kaj paskvile, sed sarkasme kaj satire. La vivuloj niaplanedaj koluzias kaj komplotas kontraŭ la homa specio, el kio rezultas rezoluta rezolucio. Legu mem kaj meditu.

La dua pafo portas la saman titolon kiel la kolekto. Aĵoj kaj sezonoj. Pasoj kaj trenoj. Maljuno kaj senilo. Dekadenco kaj ruino. Unu el la pintoj ĉi-volumaj. Fajna sentigo pri la homa kadukiĝo, kiun fonas la indiferento de koitaj bestoj kaj objektoj stazaj. La ĉirkaŭo ŝultrumadas pri nia neniiĝo. Pensige kaj perturbe.

En la saltiero de Becker malreliefas nun du bidoj. La tria kunkaĉigas la gurdaĵon pri transporto-cele korp-diseriga maŝino kun la mito pri la Fina Venko. Misrezulte, laŭ mia gusto. La kvara meritas la titolon "Trompo". Temas ja pri modernaĵo, kies roluloj spitas la verkiston kaj renversas la rakonton. Ankaŭ misefike, laŭ mia palato.

Ĉi fiaskojn plene kompensas la kvina ero. La plej bela kaj sukcesa. Afrika aromo ĝin trablovas kaj trasuplas. Ĉi-tekste Becker poetas kaj pegazas. Nur aeda imago povus fasoni la eskvizitan figuron de Nanimbo, nigrulo kiu kolektas... okulojn. Ĉar la homoj ja perdadas siajn okulojn, pretervidas gravojn, palp-iras kaj stumblas!

Post la Berlina murofalo restis ŝiboletoj kaj etikedoj, kiujn pritemas letero de juna orient-germano al lia avinjo. Interesa perspektivo de ĉeulo. La epistolon sekvas "Bagateloj": ses peniktuŝoj, arpeĝe ŝrumpaj, pri la homa komedio.

Post ĉi rakontoj iom splitaj, sekvas po du koneksaj sesoj. La unua temas pri amo kaj amoro glaŭkaj*. Nu, malgejo povus tie admiri nur la farbojn, neniel la pentraĵon... Ĉi-prisme konfesindas ke la lingvaĵo de Becker atingas ĉi tie sian kulminon de plastiko kaj rafino. La dua seso kolibras ĉirkaŭ temoj tipe esperantismaj: vojaĝemo, rasismo, ksenofobio, lingvolerno.

La volumon ŝlosas ĝia plej longa, dislegebla kaj plurtavola teksto: "La Esperanto-maŝino". Temas pri ia apokalipse esperantkonscia distordo de pacismaj kaj finvenkismaj serafaĵoj. La aŭtoro ne proponas solvojn nek receptojn, sed nur svagojn kaj pensigojn. Intence kaj intense. Postrestas ia brulodoro nazospita, kiu kuspas nian beaton. Alivorte, Becker trafis almenaŭ unu celtabulon.

Ĉi germano verkas verve, meme kaj ĝuige. Ankaŭ moderne kaj koncerne. Stile li tamen ne atingas la firstojn de ekz. Liven Dek aŭ Sten Johansson. La aĝo kaj la sezonoj certe alportos iom da raboto kaj poluro. Enestas ankaŭ kelkaj leksikaj stumbloj, kiujn povintus foradzi pli atenta relego aŭ legigo.

Gonçalo Neves (Portugalio)

*glaŭka: geja (surbaze de Glaŭka lum", titolo de geja poemaro aperinta sameldoneje)

 

Reen al:

La aĵoj kaj la sezonoj Ulrich Becker Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo