TTT-ejo de UEA

William Auld, la realisto

En barko senpilota. Plena originala poemaro. William Auld (1924), redaktis Aldo de' Giorgi, Pizo: Edistudio,1987. 874 p. 18 cm. Bind, ISBN 88-7036-030-4. 81,00 gld.

Fragila estas tradicio,
sed grava por la lingvo arta

Ekzistas libroj, kiuj nanigas la recenzanton, kaj certe ĉi tiu volumo vekas en ni ĉiuj admiron pri ĝia koncepto kaj pri ĝia enhavo, Oni unue rimarku, ke ĝi estas unu el la maloftaj provoj eldoni tutan originalan poemaron de iu aŭtoro, kaj oni devas danki la eldonejon Edistudio pro ĉi tiu laŭdinda entrepreno, kiu promesas fariĝi grava por la Esperanta kulturo. Multaj aliaj klasikuloj (unue Kalocsay, sed ankaŭ Waringhien, Tárkony, Miĥalski kma) meritus tiel kompletan resumon, por savi ilian kontribuon kaj revivigi ĝin ĉe la novaj generacioj. Prave oni komencas la serion per la nomo de William Auld, kies vivdaŭra engaĝiĝo pri la Esperanta tradicio ankaŭ lastatempe produktis la grandiozan duan eldonon de la Esperanta antologio. Krome, gravas ke la serio startas per la verkaro de humanisto, kies seninterrompa interesiĝo pri la homo kaj la socio estas kvalito des pli aprecinda en la ofte malkonkreta Esperanta kulturo.

Homon kaj socion Auld rigardas el historia vidpunkto, kaj, kiel ofte okazas ĉe ĝismedolaj progresistoj, pri la historio li montras fundamentan optimismon: la "infana raso" estas ĉeno de individuoj ankoraŭ ĉekomenca, tamen daŭre progresanta al pli bonaj, pli perfektaj, pli raciaj vivmanieroj. Homo estas io, kion oni devas superi, kaj nur tial ni povas ami lin; ni vidas lin kiel ponton al nova, adolta homo, kiu vere kapablos vivi homece. Spuron de tiu fido ni trovas en la simpla fakto, ke la vorton humaneco ni uzas laŭ pozitiva senco - tio signifas, ke en La homo ni vidas la burĝonon de hela estonteco, kiu tamen ankoraŭ ne realiĝis, ĉar tro grandaj ankoraŭ estas malamo kaj perforto. En pli nigra momento, Auld nomas la homaron "tuberkolozo de la Ter' ", sed ni preferas kredi lin pli sincera kiam li fidas - aŭ devigas sin al la fido - ke laŭ spontanea evoluo nia raso fine atingos racian kaj feliĉan plenkreskiĝon.

Malgraŭ lia intensa partopreno en la sociaj problemoj, la humuro de Auld restas milda kaj komprenema. Li preferas reagi al maljustaĵoj per indigniĝo kaj ne per satiro; eventuale li proksimas al Hood, kiu (p. 350) "socireformojn . . . postulas per vortlud' " (bela ekzemplo de tiu ĝenro troviĝas en la fama "Laŭ gonoraloj, la milit' necesas . . .", p, 240). Sed li majstras en la ĝenro de humura portreto, kiel en "Anna", unu el la malmultaj Esperantaj poemoj (krom la versaĵoj de Zamenhof, kiuj relative famiĝis inter la esperantistoj. "Anna, diskrura kaj enua , . ," lule komenciĝas la poemo, kaj jam la unua frazo, tiel sinbalance longa (de komo al komo, ĝi estingiĝas nur post tri strofoj), enkondukas etoson ameman, teneran kaj patrinecan, kun dolĉa, iom fellineca finalo:

kaj premus kun avid' purpura
vizaĝon inter ŝiaj mamoj,
kusenaj mamoj de matura
graseta spertulin' pri amoj.

Tian fizikan allogon li tamen ne kredas vera amo: Anna akceptus lin "pro simpatio kaj kompato". La poeto komprenas, ke la patrineca sento estus tro forta, kaj ke tian amon oni neniam povus difini plenkreska. Do, post la momenta silento, dum kiu okazis la implicita deflankiĝo, ili ambaŭ revenas al realo kaj racio, kaj ridete ankaŭ la leganto revigliĝas, kvazaŭ travivinte ian danĝeron:

Anna, subite rekonscia,
babilas jam pri nova libro.

En tiu rekonsciiĝo, en tiu intenca gajeco kuŝas la preciza sento, ke la tempo forfluas, kaj ke ĝi forfluas senfrukte. Ankaŭ en ĉi tiu verko, plej alta humura atingaĵo, Auld ĉiam fidelas al sia kerna, implicita tragiko.

Multajn tipe auldajn temojn oni trovas en lia plej strukturita verko, nome La infana raso (LIR). Tio kreis la ĝeneralan impreson, ke LIR estas la ĉefverko de Auld, kiun li neniam poste superis: dubinde, ĉu tiun kritikan aserton oni povas senkondiĉe akcepti, ĉar el pure poezia vidpunkto Unufingraj melodioj kaj Humoroj entenas verkojn eĉ pli gravajn. Sed ja veras, kion V. Benczik asertas en eseo kiun ĉi tiu volumo inkluzivas: "[LIR] estas verko pretendema, iel ĝi entenas la tuton de ĉio." Do, ĝi ne celas esti iu libro, sed la libro, kiel siatempe La dia komedio, Uliso de Joyce, aŭ la Recherche de Proust. Ĝi entenas tutan metafizikon, kaj la poeto volas pentri en 25 ĉapitroj sian ĝeneralan mondrigardon, Ni povas legi ĝin kiel grandiozan sinprezenton, dum kiu la poeto skizas la temojn kiuj ruĝfadene plektiĝos tra lia vivo; LIR estas metafizika enkonduko al eksterordinara vivoverko.

Auld certe spertas ian metafizikan obsedon, kaj li sentas la devon esplori la "misterojn kernajn de la vivo" (p. 312) per racio kaj intuicio, Sed samtempe li sentas ankaŭ, ke poezio neniam estos taŭga ilo por filozofie argumenti, kaj ke arto celas ne ian rektan komunikadon, sed estetikan priskribon de la mondo. La poeta laboro

. . . ne estas populara:
siajn figurfadenojn li ne plektas
por tiu, kiu volas nepre klara
kion per vortoj oni nur konjektas.

Kaj en la sama poemo li ankaŭ elmetas la esencan realismon kaj raciismon de sia poetiko:

Malnova penso estas senvalora
sen nova kaj rivela lumoĵeto,
kaj intelekto akra kaj esplora
utilas pli ol koro al poeto.

"Generas arton malkontento . . ." (p. 493): sed ankaŭ atentemo, realismo, kaj la kapablo indigniĝi. Auld apartenas al tiu poeta familio, kies lingvan forton inspiras aparta sentivo pri la sociaj problemoj, kaj la deziro, ke malaperu la netolereblaj maljustaĵoj, ke oni senmaskigu ĉiuspecajn hipokritaĵojn. En tiu multnombra spirita familio ni trovas la nomojn de Juvenalo kaj Dante, de Heine kaj Brecht. Kiel tiuj granduloj, Auld sentas, ke tamen ploremo kaj sentimentalo plej maltrafe volas solvi la problemon; ke finfine, ili estas instrumentoj de la konservativismo, kaj tial li kompletigas sian formulon per; ". . . do, ne sopiru ni pri molo." Ĝuste en la Rimleteroj la realismo de Auld elmergiĝas plej evidente kaj eksplicite, foje eĉ iom brutale. Tie la temaro varias de metafiziko ĝis la klerisma opinio pri la graveco de edukado (p. 565); la poemoj en tiu kolekto estas verŝajne la plej maldensaj el poezia vidpunkto, sed ankaŭ la plej eksplicitaj pri la auldaj idearo kaj pensmaniero, Kio tie evidentas, tion oni devas eltrovi en la rafinitaj formoj de la ceteraj verkoj; kaj ĝenerale oni devas admiri la precizecon de la auldaj esprimoj, kaj ilian metaforan taŭgecon eĉ en la simplaj komparoj. Kiam li indigniĝas ĉar anglaj lordoj ŝtelis grundon al kamparanoj por krei ĉasbienon, tio venas al lia buŝo tiel:

. . . ĉar anglaj lordoj vin elpremis
el viaj ruraj domoj
kiel kernetojn el citronoj . . .
(p. 205)

Kaj kiam "Kapitalismo venkis en Britujo", li fajre priskribas la "rabobestojn grasajn", sed poste, preskaŭ flustre, li rakontas la simplajn gestojn de la venkitoj:

sed ie-tie homoj rememoras . . .
Avino en angulo softe ploras,
tro zorge vir' bruligas cigaredon , . .
(p, 649)

Kaj la bildo de tiu viro, kiu tiom senespere bruligis sian cigaredon en 1951, ankoraŭ vivas en la hodiaŭa leganto, kiu bone scias ke en la nuna Britio kapitalismo estas pli forta ol iam ajn antaŭe. "Ne venkas amo, kaj la mondon ne heredos / la malfortuloj" (p. 473). Kontraŭ ĉia memtrompiĝo la voĉo de Auld noble kaj senhezite leviĝas. En "Festeno" (p. 405) li trovas mirindan esprimon por difini la ĉiutagan rutinon:

Anima grizo, langoj raspaj, ruktoj,
pafado de enu-kartoĉoj,
kaj
kunekzisto senpripensa . . .

Senpripense homoj vivas unu apud la alia, kaj la fizika proksimeco en la modernaj urboj ŝajne faciligis la kompletan fremdiĝon; niaj urboj ebligis tute novan formon de malespero kaj soleco, kiun la antikvuloj ne konis, kaj pri kiu la moderna kulturo unuafoje konsciiĝis en la verkoj de Poe kaj Baudelaire. Ja bodlerece versas Auld en "La urbo de mia animo" (p. 408), kiu metrikvarie donacas al ni ĉi tiun majstran priskribon:

Kaj tamen bruletas fajro en iu frida
ventbalaata korto tra kiu singultas
ĵurnalĉifonoj, kaj flava neĝo sepultas
falintajn brikojn en sia sino sordida.

Kaj en la poemo "Nokte" (p. 207), la homan vivon en la urboj li komparas al la formika, "sur ambaŭ bordoj de l' river' olea"; dum malproksime "obtuzaj tramoj trenas lumovoston", jen "formikohomoj pugnas, ronkas, brulas / en la etaĝodomoj . . ." Auld volas fariĝi voĉo por tiu "animobando mute vea", kies doloro senspure malaperos en la forfluo de la historio. Kaj tiun anonimecon li sentas pli forta en la urbaj uzinoj ol en la ruraj vilaĝoj, kie finfine homo ankoraŭ estas homo. Ne temas pri idealo asketa ("Baldaŭ tedas min vivo en sol'," li diras aliloke, p. 437), sed pri simpla amo al aŭtentike homa interrilato. Homo ĉiam restas nemalhavebla; en LIR li foje imagas mondon senhoman, kaj tuj sentas la neceson aserti ĝian neekziston:

kaj lagoj lekas frapete la ombrajn bordojn
kaj ne ekzistas se mankas oreloj homaj... (p. 252)

Kaj, paralele al tiuj du versoj, ni legas pli poste:

. . . kaj preter tio, preter tio,
galaksio, galaksio,
kie dio?
Mankas.
(p.295)

Do, en la aulda filozofio, homo, kaj ne Dio, estas nepre necesa por la pluekzisto de la mondo; homo estas la senmova motoro de la universo. Rimarku la majstran mallongigon de la versoj, ĝis tiu nuda trokeo ("Mankas"), kies vortumo nepre haltigas la poemon, kvazaŭ en angorplena vakuo. Tiom intensan ligiĝon de sento kaj ritmo la Esperanta poezio ne plu havis de post Miĥalski. Kune kun la rusa poeto, Auld estas unu el la grandaj majstroj de la Esperanta formo, kaj facile oni konstatas, ke en multaj momentoj la proksimeco kun Miĥalski plej eksplicite kaj impone manifestiĝas. Temas pri la momentoj kiam la "korvo de la grako noktas", en la mallumo kaj la malespero. Kiel ekzemplo sufiĉu la "Andante" kaj la "Adaĝo" en Unufingraj melodioj, kiuj tiom miĥalskece uzas vortojn (MORT kaj VIV') kiel finajn agordojn; aŭ la urbo "sub verda lun' dormanta" (p. 392); aŭ en Humoroj la nekonceptebla luno, kiu pendas "cisnube"; kaj, kompreneble, multaj aliaj versoj. Ĉi tie oni devas substreki, ke la citita poemo "Adaĝo" en Unufingraj melodioj estas granda majstroverko. En ĝi la aulda lingvaĵo atingas suverenan muzikecon; tiom plena alproprigo de la Esperanta ritmo pensigas pri la vortoj de Pater, kiu opiniis ke "ĉiuj artoj strebas al muziko, kiu estas nura formo." Sed nura formo "Adaĝo" ja ne estas, ĉar nokto ligiĝas en ĝi al la ideo de nekonscio, kaj ĉi-lasta al medito pri iluzio, finfine sopirata ("se liaj sonĝoj lante iĝos koŝmaroj, nin ne koncernas tio hodiaŭ vespere") sed ja neatingebla por la aulda naturo, kies senelira realismo estas saviĝo kaj kondamno samtempe,

"Mi estas fremda al pasintaj mioj . . . Ne trafas min kutimaj nostalgioj" (p. 706). Tia konfeso sonas neordinara en poeto; ĉar memoro kaj nostalgio ŝajnas plej gravaj fontoj de intensaj, "poeziecaj" sentoj por ĉiu homo. Sed ankaŭ en tio Auld originalas: lia poezio estas esence, profunde mallirika. Li ne perdiĝas en nebula mempsikologio; misteron kaj hermetikan sinesprimon li ne toleras en siaj versoj; eĉ lian metafizikon akompanas scienca malvarmo, kiun pliintensigas, en famega kaj eksterordinara poemo, la manko de la "tro homaj" interpunkciaj signoj:

ju alten oni soras des glacie
opresas la aero nigre rara . . .
(p. 309)

Tiel poezio pli kaj pli similas al robota vortumado, al komputila seninterrompa informo, kiu strange kaj korŝire kontrastas kun la pura muzikeco de la vortoj, de la frazoj kaj de la konceptoj. Tiel la ŝajne senemocia vortofluo fine informas nin, ke en tiuj poeziaj altoj

vokas animo al anim' parenca
pli diste disaj ol du fridaj steloj . . .

Do: formo servas la koncepton, kaj ne inverse; la poemo koncernas la eksteran mondon, la socian interrilaton, kaj ne la poeton. Foje Auld majstre ironias pri alies sentimentalo: tiel en "Printemposojle" (p. 446), kiun li tre lirikeme komencas ("Ornaton sian tajlis aŭror' el silko ora . . .") kaj daŭrigas dum tri buntaj kaj delikataj kvarversoj, sed kiun li orelŝire finas per la drastaj vortoj:

Sed mia kor' sardona mokas je primaveroj:
rebaŭmas la ĥimero de l' idiot-esperoj!

- kaj la tuta antaŭa priskribo subite riveliĝas kiel akra blago, Auld konscias, ke la ĉiutaga vivo estas io seka, kaj lia poezio emas redoni la krudan mekanismon; foje ankaŭ lia stilo kohere imitas tiun mankon de eksteraj ornamoj, kaj ĉi-sence ekstremisma ekzemplo estas "Mankas krotaloj" (p, 438), en kiu Auld preskaŭ prozece satiras pri la bestiĝo en la socia vivo. Sed p1i ofte li preferas utiligi sian majstran posedon de la poeziaj artifikoj por priskribi mallirikan objekton, kia estas industrio por ŝipkonstruado en Glasgovo:

. . . kaj cikoniarkanoj svingas lante
kapojn longbekajn en aero plenda
kvazaŭ fiŝetojn en river' serĉante.
La teron skuas bruo orelfenda,
dum homoj nigraj sur la monstro svarmas,
tegante ĝin per karapaco blenda . . .
(p, 651 )

Vidu do: poezio kaj vero, laŭ la goeta formulo, kaj kvankam li malakceptas la printempajn idiotaĵojn de diletantaj lirikistoj, lia "kor' sardona" tamen respekte kliniĝas antaŭ la ĉiutaga laciĝo de la laboristoj. Ni havas ĉi tie grandan lecionon pri realismo kaj pri la fundamentaj principoj de poezio.

Konklude, kaj pli eksplicite: William Auld estas pinto de la Esperanta literaturo, kaj unu el niaj malmultaj realismaj aŭtoroj. La unuvoluma apero de lia originala poemaro estas profitenda okazo por paŝi al "plena posedo", ne nur de la lingvo, sed ankaŭ de pli matura - kaj ne diletanta - ideo pri poezio; en ĝi la homa ĉiutago viviĝas sub la lumo de la poeta rigardo, kaj poezio mem moviĝas en regionoj kie, laŭ tipe aulda kontrasto,

furioze fajfas la vento sub klara ĉielo.

Mauro Nervi (Italio)

 

Reen al:

En barko senpilota William Auld Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo