TTT-ejo de UEA

Ĝuinda avangardaĵo

Cetercetere. Jarl Martelmonto. Stockholm: la aŭtoro, 2002. 63p. ISBN 91-7910-409-6. 20cm. Prezo: € 15,90

Ekde kiam mi malkovris (en la liceaj jaroj) la avangardan arton, mi ekŝatis ĝin. Eble la politika etoso de tiuj fruaj 1970-aj jaroj en mia denaska Rumanio kontribuis al tiu avangardemo. La tre (tro) striktaj reguloj, laŭ kiuj ni ĉiuj devis vivi, igis min serĉi rifuĝon en ĵazo, eksperimenta muziko, absurda teatro, surrealismaj kaj dada artformoj, kiuj ŝajnis rompi la striktecon, la regulecon de la ĉiutaga vivo, cetere ege monotona.

Lernante Esperanton mi esperis trovi ankaŭ en tiu lingvo la ŝatatan literaturon. Mi devis konstati ke tamen tiu avangarda movado, kiun ni nomas Esperanta, ne estas aparte apreza rilate avangardan kulturon. Ĝis mi malkovris la unuan E-lingvan poemaron de jarlo Martelmonto Ajn (1983). Mi voris ĝin tuj, sed mia apetito ne malaperis. Ĝi restis ĉe/kun/en mi kaj nur en 1991 mi havis novan ŝancon kontentigi ĝin (portempe) okaze de la apero de Ike ize ive, la dua E-lingva poemaro de Jarlo. Kaj jen, post 9 pliaj jaroj, ni havas la bonŝancon vidi trian poemaron el la sama plumo en la sama lingvo, Cetercetere, ĉi-foje kun akompana KD.

Jarl Hammarberg (esperantigita Jarl Martelmonto) debutis kiel poeto antaŭ 40 jaroj en sia denaska sveda kaj, kiel li mem konfesas, li konsideras sin ero de la modernismo. Bonvena ero, aldonus mi, se enkalkuli ke nialingve ne abundas tiaj eroj.

Enkonduke al Ike ize ive, la aŭtoro antaŭvidis "ke iuj opinias, ke ĉi-verko ja konsistas el vortoj, sed mankas kunligo de ili". Simila averto bonvenus ankaŭ por granda parto de Cetercetere, kies unua poemo komenciĝas per "optoj indoj edoj agoj" kaj finiĝas per "huuralaan, haaruuarí", ĉi-lastaj vortoj pli nederlandlingvecaj ol esperantecaj. Tamen en ĉi libro troviĝas ankaŭ pli digestebla poemo inspirita de skandinavia kantfabelo. Temas pri Klas Grimpomuso kantas pri si mem. La mallaborema muso filofozias: "Agrable estas vivi kaj amuzi sin". Ankaŭ per la lasta libro de Jarl Martelmonto eblas amuzi sin, se oni ŝatas certan literaturon.

Malfeliĉe, kiel multaj aliaj eldonaĵoj publikigitaj de la aŭtoroj mem, ankaŭ Cetercetere suferas pro la samaj mankoj, kaŭzitaj de nesufiĉa zorgo kaj de manko de atenta provlegado: tajperaroj kaj lingvaj eraroj aperas jen kaj jen, kaj – certagrade - stumbligas la leganton. Bedaŭrinde, ĉar alie ĝi ja estas ĝuinda avangardaĵo.

Ionel Oneţ

 

Reen al:

Cetercetere. Jarlo Martelmonto Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo