TTT-ejo de UEA

Promesa dua debuto

"Ĉiuj dioj estas for…(Novjorkaj poemoj)", de Ulrich Becker, eld. Mondial, Novjorko, 2004, 104 p.

"La plurfoja laŭreato de Belartaj Konkursoj de UEA, aŭtoro de la originala novelaro 'La aĵoj kaj la sezonoj' (aperinta en 1996) kaj de germanlingva romano aperinta en 2002, publikigas sian unuan poemaron, verkitan [originale en esperanto] en 2003-2004". Ĉi tiel reklamas ĉi verkon la eldonejo Mondial, gvidata de Ulrich Becker mem (1958), en sia retpaĝo.

Temas do pri dua debuto, ĉi-foje kiel poeto. La poemaro, kun la atentinda subtitolo "Novjorkaj poemoj", konsistas el tri partoj kaj epilogo. La unua, "Pri la urbo mem" ekas per poemo preskaŭ samtitola, kies komencaj versoj rekte alparolas Novjorkon:

"Hibrido vi, hieno hida,
hipokritulo, hidro,
vi hipnotiga monstro mordo-
preta! Akcipitro!"

Tia konstanta alparolo ne pri, sed ja al la urbo, prezentas sentojn gamantajn de naŭzo kaj abomeno al miro kaj admiro. Oftas la sociaj temoj, ne krude kiel ĉe Bukowski, sed iom laŭ la vojo de Carr aŭ Ungar. Tiel Becker kontribuas (ĉu nove en nia originala poezio?) al la mitaro pri Novjorko, urbo en kies metroo "iu elpoŝigas pluvombrelon, alia / sian revolveron", sed ankaŭ "la hejmo por homoj, l' azil' por la artoj / la lok' de protest' kaj diskuto".

La duan parton, "Unu kun vi…", li dediĉas al Uday, sia ama(n)to aŭ umiko*, "kiu kulpas pro ĉiu unuopa linio de tiu ĉi poemaro". Mi trovas tiujn poemojn malpli intensaj kaj interesaj, ne pro la temo mem (Becker suferis gejofobiajn atakojn… en Esperantujo), sed pro la fina rikolto, ne sufiĉe distilita. Ke eblas arti nebanale pri geja amo, tion pruvas la filmo "Brokeback Mountain", sukcesa laŭ ĉiaj kriterioj.

La tria parto, "Ĉiuj dioj estas for…", reprenas la socian temaron, ne konkrete pri la "urbo ekzekuta", sed medite pri la malhumana, malhoma mondo en kiu ni vivadas, plena je ekspluato kaj militoj, kaj profunde hipokrita (aŭ cinika): "kaj la ludon / de la civilizo kun la fremdaj logoj / enterigos ni" (en la kodoo* "Civilizacio" de Strika Tango, Cosavella kantas simile pri "civilizacio kaj aliaj mensogoj / eble vi jam spertis tion"). Alterne kun skeptiko kaj eventuala aspiro je revolucio, Becker elversas amaran kritikon:

"Ĉiuj dioj estas for.
La homoj ne plu pensas.
Nur mono regas en la ĥor',
la voĉojn burs' kompensas."

Fine, la epilogo sonas tro patosa kaj bombasta, kvazaŭ de antaŭ jardekoj. Tia eĥo foje aŭdeblas en iuj pli simplaj strofoj klasikaj aŭ tradiciaj, sed ĝenerale li ĝuste dozas poemfinajn ritmoŝanĝojn, aliteraciojn, asonancojn. La samon eblas diri pri la rimoj: okazaj rimokrimoj (kor' - dolor') kontrastas kun tre trafaj solvoj (vertiĝi - vekiĝi) kaj kun kelkaj tre bonaj sonetoj. Kvankam foje li poemas iom banale aŭ prozece, jen kaj jen li surprizas per aparte kunigema sintakso ("ĝiskubute-mute-lante mian timon / enpenetris") aŭ per bele nekutimaj kunmetoj ("fajroĉiutago", "antaŭĉiumilitaj"). Temas do ne pri geniaĵo aŭ majstroverko, sed pri leginda poemaro de promesa aŭtoro, kio tre bonvenas.

Jorge Camacho (Hispanujo-Tajvano), 30.6.2006

kodoo - KD, K-disko, kompakta disko

umiko - persono havanta amrilaton kun alia persono, ofte kun la intenco nupti au vivi pare.

 

Reen al:

Ĉiuj dioj estas for… Ulrich Becker Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo