TTT-ejo de UEA

Kantoj de amo kaj morto

Desislava ridetas. Lirika poezio kaj satira prozo. Giorgio Silfer. La Chaux-de-Fonds/Milano: Kooperativo de Literatura Foiro, 1987. 74p. 2lcm. Prezo: 22,50 gld.

La leganton, prenintan unuafoje la libron, povas dubemigi nekompreno: ĉu multe onin interesas la persona vivo de la aŭtoro? Ĉu li ne vidas la vivon ĉirkaŭ si? Ĉu li ne vidas suferojn krom la sian? Sed ĉu la ekzemplo de sincera, seniluzia amo, amo firma en sia febleco, ne estas grundo fekunda por kulturi la humanisman koncepton de la mondo? Kulturi, sed... ne konstrui, mekanike.

La libron motas poemo de Eŭĝenio Montale, itala hermetisto (kiel oni lin nomas, sed kion li fakte ne agnoskis). Kaj videble, ĝi ne nur motas, sed ankaŭ movas kaj motivas. Hermeta. Ĉu izolita en si mem? En la intermilita periodo de la itala literaturo ĝuste la hermetistoj, direktintaj sin al la ĉiutaga naturo, al la homo pure homa (almenaŭ en si mem), sukcesis resti sur la pozicioj de la humanismo, malkiel la futuristoj, glorintaj la teknikan progreson kaj venintaj al la subteno de la faŝismo (faskismo), deklarintaj militon "higieno de la mondo".

La vivon, sekve ankaŭ la poezion ĉiam movas tamen ne dizelo, sed amo. Amo al virino ĉiam estis la ĉefa motoro de liriko. Ĝi estas prismo, tra kiu poeto vidas kaj amas la mondon: la naturon, la aliajn homojn. Sen ĝi, sen strebo doni impulson al nova vivo perdiĝas la senco de ekzistado. Kaj la frustracio de la konkreta realiĝo de tiu impulso ("Nia filo mortis") naskas dramon, manifestiĝintan en la splenaj, tristaj poemoj.

Tamen memobsedo ĉu en "febleco", ĉu "en la gloro de beato", kumuliĝinta en vortoj, faras ioman repuŝan efekton, ja laŭ la sama Montale:

Vi min perfidas, vortoj miaj.
Fuŝe nudigas vi la karnon de la koro.
La veron oni pruvas ne perbuŝe,
ĉar muta estas kantilen' kun ploro.

Krome, ne ĉiuj poemoj de la libro tuj malfermas sin al la leganto. La asocioj kaj aludoj estas tiom subtilaj, personaj, aŭ apogitaj je vasta kultura kampo, ke estas malfacile trovi leganton, kiu komprenus la aŭtoron adekvate, kaj sekve perdiĝus la senco en la publika prezento de la verkoj, Do, malfacile iun apartan poemeton eligi el la libro, kiu prezentas sin kiel kompleksa artefakto, iom simila al Memkritiko de V. Sadler; sed la aŭtoro nur donas al la leganto temperon por kelkiom cerbumi memstare, antaŭ ol perpleksite turni sin al la apendico, aŭ demeti la libron flanken. Tamen kelkloke, kiel ekzemple fine de la "Danka bukedo por Perla", la bildoj, jam ne ligitaj al pure personaj impresoj, subite klariĝas, kaj la leganto jam senpere ĝuas la poezion de vortoj.

Nikolaj Lozgaĉev (Rusio)

 

Reen al:

Desislava ridetas Giorgio Silfer Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo