TTT-ejo de UEA

Iom pli da Kalocsay-poemoj

Postrikolto kaj Dissemitaj floroj, de Kálmán Kalocsay, resp. 78 kaj 206 p., eld. Ada Csiszár, Budapest, resp. 2004 kaj 2005.

Postrikolto enhavas poemojn kaj kantojn tradukitajn de Kálmán Kalocsay, kiuj ial ne eniris volumojn kiel i.a. Tutmonda sonoro. Ni trovas en ĝi poemojn el la literaturoj angla (Auden), ĉina, praegipta, franca (Rimbaud), germana (Rilke), malnovgreka, hispana, hungara (21 p.), itala, islanda, japana, kataluna, kimra, persa, romia kaj vjetnama, kune kun kantoj de Mozart, Schubert, Bizet…

Simile, en Dissemitaj floroj atendas onin poemoj ekstervolumaj, aperintaj en Literatura Mondo, Hungara Vivo kaj aliaj revuoj, el la poezioj angla, ĉina, flandra, franca (krom Aragon ankaŭ La internacio!), germana (de Goethe ĝis Wagner), malnovgreka, hungara (91 p.), japana, rusa kaj vjetnama. Fakte, estas iom strange ke la eroj de Postrikolto ne povis atendi unu jaron por fandiĝi kun la Dissemitaj floroj; ĉiel ajn, ĉi lastan volumon distingas la fakto, ke ĝi entenas ankaŭ 39 originalajn poemojn de Kalocsay.

Koncerne la tradukojn, temas plejparte pri parnasismaj. Persone mi trovas nenian pravigon por la aldono de rimoj al versoj praegiptaj, oldgrekaj aŭ japanaj; male, mi opinias tian procedon same kondamninda kiel kolorigon (fakte farbadon) de blanknigraj filmoj. Feliĉe li ŝparis tian sorton al la verkoj de hungaraj poetoj de la 20a jarcento, kiel la tre interesaj Kosztolányi aŭ Ladányi. Parenteze, ĉe kelkaj tradukoj jen surprizas la grafika ellaso de apostrofoj, kiel foje ĉe Edwin de Kock aŭ Mao Zifu (tial superfluas la cito de opinio de Brendon Clark, ĉar ĉi tiu fakte kontraŭis la apostrofan eliziadon de vokaloj, ne la presitajn apostrofojn mem). Ankaŭ tian "fidelecon" mi ne ŝatas, kiu pretendas kompensi la rimojn de la originalo per novaj rimoj, ofte inkognite kejlaj, en la esperantigo. Komparo de la tri sonetoj tradukitaj el la hispana (soneto XVII de Garcilaso de la Vega; Al rozo de Góngora; Faetono de Quevedo) kun la originaloj (resp. "Pensando que el camino iba derecho..."; A una rosa: "Ayer naciste y morirás maņana..."; "Solar y ejecutoria de tu abuelo...") igas min sopiri pri senrimaj tradukoj, kiuj redonu la elekton de vortoj, esprimoj kaj bildoj fare de la aŭtoroj. Kial, ekzemple, la tria menciita soneto respektas la rimvorton "Faetones" ("Faetonojn") sed forŝtelas la same mit-ule versfinan "de Apolo" ("el Apolono"), kiun Kalocsay stompis kaj dampis al "ĉiel-devenon"? Sed eble rusaj recenzistoj ne konsentas kun mia severa kritiko… Nu, jen la (mal)virtoj de parnasismo; atendi de ĝi ion alian egalus erpi la maron, aŭ melki bovon senfine.

Inter la 39 poemoj de Kalocsay ni trovas tiujn verkitajn salute por diveraj kongresoj; bele liberversan, kvazaŭ prozan Ĉu vi sentis?; elstare japaneskan Admono; poemojn militajn kaj postmilitajn, inter ili tiujn laŭdajn al Marx, Engels, Lenin kaj Stalin, Oktobra odo al la tridekjara Sovjetunio, aŭ la kondamnan La balado de Franco (sed kial signi ĝuste nur ĉi tiujn per ikseto? ĉu por trudi opinion al la legonto?); kaj ankaŭ poemojn rekte aŭ nur parte esperantismajn, kiel tiujn dediĉitajn al Gaston Waringhien aŭ Marjorie Boulton. Ili ĉiuj espereble iam trovos sian lokon en volumo kun la plena originala poemaro de Kalocsay, frate kun la versoj en i.a. Mondo kaj koro, Rimportretoj, Streĉita kordo, Sekretaj sonetoj, Ezopa saĝo, Izolo, La dek du noktoj de Satano kaj Versojn oni ne aĉetas. Dume ni ĝoju, ke ili haveblas almenaŭ en aparta libro, ĉar, kiel skribas Baldur Ragnarsson en La lingvo serena, "ne nur la menciita poemaro de Kalocsay [Streĉita kordo], aperinta antaŭ pli ol sep jardekoj, sed ankaŭ lia tuta ampleksa verkaro, originala kaj tradukita, daŭre restas inter la plej gravaj atingoj sur la kampo de la Esperanta literaturo".

Jorge Camacho (Hispanujo), 5.8.2007

(revuo Esperanto de UEA, marto 2009)

 

Reen al:

Dissemitaj floroj Kálmán Kalocsay Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo