TTT-ejo de UEA

La iamo longe for

La Premiito (1913). Herschel S. Hall. 24p. 16cm. 3,00 gld.

Superforta ambicio (1913). Aleksandr A. Saĥarov (1865-1942). 52 p. 16cm. 6,00 gld.

Tra la loko ensorĉita (1913). Ivan G. Ŝirjaev (1877-1933). 15p. 16cm. 3,00 gld.

Verdaj fajreroj. Kolekto da versaĵoj (1900). Romano Frenkel. 42p. 16cm. 6,00 gld.

Inkubo. Ivan G. Ŝirjaev. 27p. 21cm. 7,50 gld.

Faksimilaj represoj. Wien: IEMW, 1991 (la lasta), resp. Jekaterinburg: Sezonoj, 1992 (ĉiuj ceteraj).

Pasis ne jaroj, epokoj pasis. La 16-regula "plena gramatiko" de Esperanto delonge havas pli ol 500-paĝajn klarigojn konatajn sub la siglo PAG, kaj la apenaŭ mil radikoj de la Unua Libro ekspansiis ĝis pli ol 15 mil PIVaj kapvortoj. "Domaĝe" – dirus iuj. "Feliĉe" – oponus aliaj. "Nature" – konstatus mi kaj . . . deflankiĝus.

Bedaŭrinde, mi fariĝis terure babilema. Ŝajne, signo de maljuniĝado. Ankaŭ aliaj faktetoj konfirmas tion. Ekzemple, ĉu povus okazi nur dekon da jaroj antaŭe ke mi ellasu larmeton legante la sentimentalan novelon La premiito de H. Hall? Sed – mi devas konfesi – tiu naiva rakonto kortuŝis min. Kaj dum momento mi perdis la senton de realeco. Same kiel nun. Ja oni petis analizi librojn, ne mian memon . . . Do, ni revenu al la libroj, entute kvin.

La vodevileca amuzaĵo de A. Saĥarov, Superforta ambicio, ridetige skizas unu el la "tipuloj" de la E-movado – tiun gloravidan mezkapablulon kiun turmentas fremdaj sukcesoj kaj entuziasmigas propraj intrigoj. Laŭ pritakso de la konata rusa E-literatura kompetentulo B. Tokarev, la traktata novelo estas la plej interesa kaj talenta verko de la tiama E-prozo.

Inter alte aprecitajn beletraĵojn (tria premio en la literatura konkurso de La Ondo de Esperanto, 1911) trafis ankaŭ la libreto de I. Ŝirjaev Tra la loko ensorĉita – iuspeca am-legendo kun almikso de iometa mistero, kio rememorigas al mi unufrazan antaŭparolon al alia "ido" de Ŝirjaev. Temas pri la ĵus publikigita manuskripto de la rakonto Inkubo, kie Herbert Mayer nomas Ŝirjaev-on Esperanta Dostojevskij. Ĉu tio estas vero aŭ ne, decidu vi mem.

Verdajn fajrerojn de R. Frenkel fakte jam kaptis viaj okuloj, kiam ili glitis laŭ la unuaj linioj de la recenzo. Eble, tio kaŭzis al vi ioman brulagaciĝon. Ankaŭ al mi, ĉar mi ne facile englutas "frandaĵojn" kiel ĉi tiuj:

Do for la ŝanceloj, do for ĉiuj duboj!

Leviĝu la verda standardo!
Ekbrilos la suno, disiĝos la nuboj;
Antaŭen do la avangardo!

Tiaĵon povus elcerbigi ankaŭ mi. Nu, mi atendas de la poetoj ion pli . . . poeziecan. Ekzemple:

De arba juna folieto al ekflorinta floro
Rosguto falis: ĉu estas ĝi saluto gaja,
Feliĉdezira al naskito maja –

Ĉu pri baldaŭa florpereo antaŭsenta ploro?!…

Sonas iom aliel, ĉu ne? Mi dirus eĉ, aliaŭtore. Sed . . . ja ne estas aliaŭtoraĵo!

La ĝenerala lingvonivelo de la prozaĵoj estas tute akceptebla kaj eĉ enhavas iajn ĉarmaĵojn. Por vera E-literatur-ŝatanto estus utile legi la recenzatajn verkojn almenaŭ por kompari kie ni estis tiam kaj kie nun.

Aleksandr Melnikov (Rusio)

 

Reen al:

Premiito Herschel S. Hall Superforta ambicio Aleksandr A. Saĥarov
Verdaj fajreroj Romano Frenkel Noveloj de Ŝirjaev Ivan G. Ŝirjaev
Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo