TTT-ejo de UEA

Aktualeco sen riskoj

Dum vi estis kun ni. István Nemere. Budapeŝto: Mendoservo/ HEA, 1988. 165p. 2lcm. 21,00 gld.

Nia plej populara aŭtoro. La romanisto de la okdekaj jaroj. Ktp. Ŝajne necesas jam libreto enhavanta recenzojn kaj, espereble, pli ampleksajn, detalajn kaj ambiciajn studojn pri liaj romanoj.

Ĉi tiujn mi distaksas jene: bonegaj (La blinda birdo, Sur kampo granita), malbonega (Terra) kaj "neknekaj", t.e. akcepteblaj aŭ sufiĉe kontentigaj, kiel La monto, La alta akvo, Serĉu mian sonĝon... kaj tiu ĉi, Dum vi estis kun ni.

Kiel la aliaj, ĝi estas teme aktuala. La aŭtoro vane klopodis kaŝi, ke temas pri eŭtanazio kaj eŭtanaziismo, ĉar bedaŭrinda eldoneja reklamteksto unuapaĝe sciigas: "La aŭtoro metas la dolorigan demandon enkadre de ekscite legiga detektiva historio, ĉu eŭtanazio povas esti prava, ĉu homo rajtas helpi morti al sia proksimulo laŭ ties peto?",

Kvankam multaj konsideras eŭtanaziismon "naziismo kun greka prefikso", por multaj aliaj estas home, humane kaj humanisme eŭtanazii mortadanton (eventuale eŭtanaziigi sin mem) por fini longdaŭran agonion. Tio signifas, ke Nemere povas verki pri tiu ĉi problemo laŭ ambaŭ flankoj, same kondamne, kiel apologie. "Teorie" esperantistoj ne rajtas rasismi, esti ksenofoboj aŭ defendi klitorekscizon, sed pri eŭtanazio Nemere ne decidiĝas al partio. Li ne riskas: se la ĉefrolulo kontraŭas eŭtanazion, ĝin aprobas iel aŭ aliel ĉiuj vicroluloj, ekzemple kuracisto, pastro (eĉ!), juristo, kaj "perfekta" patrino.

Sekvas, ke la romano havas propran "murdon de Stefano Bende". Ĉar Nemere ne volas solvi la problemon, kiun li starigas, li fine devas aperigi tute nebezonindan kaj maloportunan deus ex machina, kies romana nomo estas Andreĉjo.

Grava novaĵo estas, ke la aŭtoro prezentas homojn kaj ties rilatojn refoje en Hungario. Hungaras nomoj de personoj kaj lokoj, la fono estas realisme kritika kaj akuza. Nemere verkas pri nova politika atmosfero, pri burokratismo, pri koruptoj kaj koluzioj, pri ciganoj. . . li eĉ rekte atakas la ŝtatestron de Rumanio (p. 40) laŭmerite. Unufraze; for la neŭtralismon!

Bedaŭrinde mankas lingva (ne komposta) revizio. Mi ne sentas min Ergoto de Bonaero, sed tamen nepras atentigi pri vortoj, kiel motocikl(et)o, kemikaĵo, dissekcio, organizo, prostitucio (p. 81 kaj 85, 130, 72 kaj 79, 128, 45) anstataŭ motorcikl(et)o, kemiaĵo, dissekco, organismo, prostitu(ad)o, Eble Nemere verkas tro haste, eĉ hungare aŭ almenaŭ hungarece - aŭ ĉu eble ankaŭ eldonejoj tro rapidas?

Georgo Kamaĉo (Hispanio)

 

Reen al:

Dum vi estis kun ni István Nemere Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo