TTT-ejo de UEA

Riproĉi per rido la morojn

Castigat ridendo mores.
Jean de Santeul

Eklipsas. Poemaro. Jorge Camacho. Rotterdam: Bero, 2007. 115p. 20cm. Prezo: € 9,90

Difini poeton per unu malelasta kategorio estas praktikado neoportuna, ĉefe se oni provas fermi tiel nuntempan poeton; tio pro la laŭgrada korodiĝo de la literaturaj normoj kiuj nuntempe simple ne plu permesas al la literaturkritiko kategorii homon rekreantan vorte la tutan mondon ĉirkaŭan. En la postparolo al Celakantoj Mauro Nervi diras, ke tiu poemaro "pintas mejloŝtone en la realisma tradicio de la Esperanta literaturo", ĉar "la instinkta inspiro estas […] vivo en sia konkreto — sango kaj polvo, bataloj, ideologio, vojaĝoj, homaj interrilatoj". Baldur Ragnarsson en la postparolo al ĉi-recenzata Eklipsas prave atentigas pri multaj variantoj de la realismo kiun la tutmonda literaturo spertis ĝis nun, kaj pro tio li ne emas insisti pri la limoj de tiu konkreta realismo kiu fakte sin trudas ĉe Camacho, kaj preferas malfermi "la pordojn al interpretoj alidimensiaj". En ambaŭ postparoloj oni klare vidas la sinceran praktikadon de la du poetoj trovi ne kategorion sed la taŭgan ŝlosilon por malfermi la pordojn en la poezia palaco de Camacho: Ragnarsson volis, unue, plivastigi la interpreton donitan de Nervi ĝuste ĉar en Eklipsas Camacho realismas distiel. Mi mem emas trovi en lia lasta poemaro versojn tre realismajn sed ankaŭ tre ironiajn, jen en la Freŭda senco, do esprimantajn ideojn kiuj malobservantas la tabucenzuron kiu regas en la socio, jen en la Sokrata, do esprimantajn ŝajnan nescion, kaj satirajn, t.e. laŭ la tuta uzo de humuro, ironio, troigado aŭ ridindeco por eksponi aŭ kritiki malvirtojn, miskutimojn aŭ simple la stultecon de la homoj, ĉefe en kunteksto de la nuntempa politiko sed ne nur.

El la poemaro, riĉa pro la temoj, la stilfiguroj kaj la metrikaj eltrovoj, sendube elstaras la poemo Datreveno, kies ĉeftemo ne estas la atombombo kiel supraĵa legado inspirus, sed la maldeziro de la homaro ekvidi primaveron. La poeto en tiu ĉi longa poemo starigas al si kaj, nerekte, al ni multajn demandojn kiuj restos senrespondaj, ĉar la celo mem de liaj versoj ne estas doni la veron sed stimuli la aŭtoron mem kaj do la legantojn serĉi kaj esplori, skui la animon kaj la intelekton. Camacho ŝajnigas nescii, petas lumojn de fikcia aldialogato — ĉiu el ni: nul respondo fine venos, nur demando animtremige kolektiva:

Ĉu krom printempon tamen ni esperu
je apenaŭ verŝajna primaver’?

La leganto spertos plurfoje la sisteman fermon en la poemoj de Camacho (kaj tion bone emfazas Ragnarsson en la postparolo): premiso kaj konkludo kunludantaj en poezia signifocirklo, la premiso foje estas esperoplena kaj misinforma pri la poemkerno, dum la konkludo revenigas nin al la komenco kaj iel devigas nin relegi la poemon, manke de vibriga deklamado, kiel sugestas Ragnarsson en la postparolo. Kiel legi Datreveno? Eblas legi ĝin kiel la plej kortuŝan lirikon de Esperanta poeto kontraŭ la misuzo de novaj scienceltrovoj, kontraŭ ĉia kaj ĉies milito, favore al nova primavero de la popoloj; ĝuste por ĉi-lasta, la poeto konscias pri sia rolo, pro tio li kantas pri la fiagoj, esploras ties kaŭzojn, ties kuntekston historian kaj geopolitikan, ĉar, kiel diras Nervi en la postparolo al Celakantoj, "la poezia teksto estas — antaŭ ĉio — konkreta socia realaĵo".

Sendube, iuj legantoj alkutimiĝintaj legi alistilajn poemojn miros trovi tiel abunde la peniktirojn de Camacho pri rimarkindaj temoj kiel politiko, religio, amoro kaj morto, sed tio ne devus mirigi ĉar li eluzas la teknikon satiri pri ĉi tiaj temoj. Sed, unue, kio estas la satiro? La satiro estas speco de komikeco kiu esprimas juĝon kaj pro tio iuj legantoj povos ne ridi kiam la prisatirita temo estas proksima al ili, tio estas kiam la prisatirito koncernas ilian valorgamon. Lenny Bruce diris ke la realo estas tio kio estas, kaj ne tio kio devus esti; ekzemple, la religiojn koncernas tio kio devus esti, la satiron tio kio estas. Kulture kaj historie (la unua satiristo estis la latina Ennio!) la satiro ekzistas ĉar ĝi respondas al neceso de la homa spirito: la oscilado inter sankti kaj profani. Pro ĉio ĉi kaj el tiuj supre-menciitaj temoj la satiro donas vidpunktojn alternativajn kaj tra la ridado dissemas dubojn, senmaskigas hipokritojn, atakas la antaŭjuĝojn kaj malfermas la diskuton pri memkonvinkoj.

Jen ekzemplo de satiro pri religio:

Je Kristo kredi
kondukas al feliĉo.
Ja kristanismo
estas la unusola
plenvera superstiĉo.
(Dia volo)

Denove la premiso misinformas (sekve: prisatiras) la konkludon, ĉi tie kun tre sprita oksimoro (plenvera superstiĉo) kaj kun verva rimo inda je la anatemoj de la religiuloj (feliĉo-superstiĉo). Cetere, kion diri kiam la poeto kunmiksas esprimojn ligitajn al difinita biblia kunteksto sed en realo li parolas pri la nuntempa mondo?

Limbe, plia provo
ripeti la miraklon en Kanao:
ne akvon fari vino
sed verŝi sangon.
(Kanao)

Ne pensu tamen ke Camacho poemas por ke vi ridu; li celas la malon, li celas korodstile kaj moke denunci senpune la falsaĵojn kaj kruelaĵojn okazantajn en la mondo, kaj — sukcese. Kiel tamen la arto povas ekŝanĝi la mondon? Certe malrapide, ĉar ĝi unue parolas al sentemaj personoj, la aliaj ja emas ignori aŭ eĉ cenzuri ĝin, pro tio estas esence grava la satiro: ĝin elmetas libera homo kaj ĝi igas liberaj tiujn kiuj ĝin spertas. Ja tia estas la sento post profunda vojaĝo en la vortmondo de Camacho. Kaj kio estas la libero se ne la vivo spite al la morto? Pro tio estigas samtempe kortuŝon kaj rideton legi en la poemo Nature pri arvikolo kiu kortezas arvikolinon en tombejo kaj ke tie ekcipresos kie nun pirolas!

En Eklipsas ni spertas veran ĵongliston de la vorto, kiu kapablas kanti lirike la malprimaveron de la homaro sed ankaŭ esprimi kaj reprezenti la aspektojn kuriozajn, nekongruajn kaj tamen amuzajn de la realo kiuj estigas ridon aŭ rideton, sen malico, sed kun humana komprenemo kaj simpatio (en la senco: "reciproka favora instinkta inklino de du personoj"). Tre plaĉa ekzemplo estas Postebrio kiu pro la titolo memorigas nin pri alia bela ekzemplo pri humursento en nia poezio: Ebrio de William Auld. En Postebrio Camacho poemas tankae, kaj tiel en multaj lokoj de la poemaro; sed la poeto reformulas la tankaon enhave, ne forme, kaj per malmultaj vortoj tamen imagivaj pensigas nin pri tre malsamaj kulturoj ĉi tie reprezentataj far la drinkaĵoj en, verŝajne, gaja festeto:

Se vi kundrinkos
bieron kaj sakeon
kaj ruĝan vinon
ne miru ke vi startis
enkape lavmaŝinon.
(Postebrio)

Per sia kvara poemaro Camacho rekonfirmas sin en la literatura kampo poezia kie li kapablas patri poemojn modernajn, sed klasikajn t.e. eternajn: leganto je la fino de tiu ĉi dudek-unua jarcento kapablos same kiel ni ĝui la temojn de la poemaro de Camacho. Kaj nuntempaj seriozaj legantoj de beletraĵoj ne bedaŭros alproksimiĝi al tiu ĉi verko tiel prisme nova kaj interesplena.

Nicola Ruggiero

(revuo Esperanto de UEA, marto 2009)

 

Reen al:

Eklipsas Jorge Camacho Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo