TTT-ejo de UEA

Luksaĵo por la E-literaturo

Australia Felix. Noveloj. 1999. 132p. EUR 11,10. Neniu ajn papilio. Romano. 2000 337p. EUR 16,50. Ambaŭ: Trevor Steele. Vieno: IEM. 23 cm.

Ja havi niatendare verkiston kiel Trevor Steele konstituas veran luksaĵon por la E-literaturo; legi liajn librojn konstituas veran plezuron por la beletra sento. Aliro al la du prikomentataj produktoj liaplumaj tion pruvas. Australia Felix, novel-kolekto, kaj Neniu ajn papilio, romano, malkiel la plimulto – ve! – de niaj kreaĵoj, kompareblas kun plej elstaraj samĝenraj verkoj en la aliflanke, ne ĉiam kontentiga - etnolingva panoramo de la nuntempa rakontistiko.

Nia Steele havas kion kaj scipovas kiel rakonti. Li, malkvieta engaĝiĝinto, amanto de la vivo, de la lumo, de la justo, de la homo kaj ties cirkonstancoj..., multon traspertis laŭlonge kaj laŭlarĝe de la mondo. Kaj tio, nome vero, plurfaceta vero projekciita sur literaturan planon, emanas el liaj kristalklaraj elplumaĵoj, abundaj je sukaj parolturnoj, je dialektaj esprimformoj oportunaj por karakterizi specifajn kolektivojn, je belaj sonoroj kaj malfacile atingebla simplo...

Kurta aŭ longa fabelo, novelo, romano: jen kategorioj kiujn Steele diferencigas ne nepre pro amplekso, sed, precipe, pro sento pri interna takto, ritmo, harmonio, kaj surbaze de la plia aŭ malplia proksimo inter la rakonta materialo kaj la poezio. Ĉiu historio havas sian spiriton, postulas do apartan traktadon - foje eĉ kineskan -, kaj li elektas ĉiukaze la formon plej taŭgan por redoni la deziratajn iluminojn. Tiel en Australia Felix kunvivas plej diversaj longoj, de dupaĝa rakonto ĝis novelo - kia novelo! ( Por savi nigran animon), kia leciono aŭ lekcio pri rakont-arto! - najbara al kurta romano.

La 11 noveloj de la kolekto priparadigmas la ĝenron, klasifikeblan - kiel jam aludite - intera inter poezio kaj romano: per ili la aŭtoro invitas nin ĉeesti jen ĉiutagan, jen eksterordinaran event(ar)on,lokante nin rande de la mistero, de la magio el antikvaj ŝamanoj, kiuj iniciate kaj inice fabelis parole, apudfajre. Plie, unueco ĉirkaŭ baza elemento: Aŭstralio, en kies pejzaĝojn, homojn, morojn multaj el ni eniĝis, danke al nia aŭstralia mondcivitano Steele. Kaj unu komuna zorgo: la aborigenoj, ilia subpremata kulturo, ilia ĉielklama sociala marĝenigo, la ĉi-koncerna hontiga hipokriteco de la blankuloj kaj ties institucioj - superbas ĉi-prie, krom la supre menciita, la novelo La Koroboria Vespermanĝo -, ĉio ĉi en la antipodo de la titolo, kiu, tiele, sarkasme, iĝas protesto, la reverso de la monero, peras denuncon absolute senan je pamfleteco kaj semitan per tia vero ke ĝi prilumas tenebrojn kaj vibrigas plej aŭtentajn fibrojn de homeco.

Neniu ajn papilio estas la konata, antologiinda Steele-aĵo Apenaŭ papilioj en BergenBelsen, plentrafe pligrandigita-de 152 al 337 paĝoj -, polurita kaj riĉigita. Kiel splenda rezulto! Ĝi havas la parfumon de la ĉefverkoj kaj la mirindan romanan teksturon palpeblan nur ĉe lertaj pentristoj de etosoj kaj fajnaj priserĉantoj de animoj. Enkonduko de plia rolulo, esplorinto de la protagonista vivo, Mark E. Bryant - brilega solvo! -, krom ke ĝi ebligas al la intrigo transpreni ĝustaloken dialogojn kiuj aspektis iom perfortite en Apenaŭ papilioj, komplete plifirmigas la karakteron de dokumento celitan por la romano kaj permesas efikplenajn ludojn per - aŭ malliniigojn de - la tempo.

Kia plezuro tiel reveni al la universo de Mark Bryant, jam propramerite mita nomo niabeletre! Universo de kontrastoj en la kontrasto-riĉa Germanio de 1968 - nome la epoko kiam klaskonsciaj gejunuloj havis fingropinte la ŝancon draste ŝanĝi la historion (antaŭ ol tiu perfidis sin mem) : unuflanke, studentaj strikoj esperdone sukcesaj; kontrapunkte, ankoraŭaj spuroj de la dua mondmilito, diverslandaj homoj venintaj Germanien por batali kontraŭ Hitlero kaj, postmilite, restintaj kiel marĝenuloj. Ĉisceneje Mark Bryant, brita studento, amanto de la germana lingvo, etburĝeska mediokrulo, poiome engaĝiĝas, ĝis lia figuro, kontraste kun la apika falado de la ĵus menciitaj herooj, sociale gigantiĝas ĝis heroeco. Jen sesdekokece revolucia mesaĝo, kiu donas al la romano valoron universalan en la spaco kaj tempo. Neniu ajn papilio estas, sendube, unu el la pintoj en la historio de nia romanistiko.

Amiko Trevor, brakumojn; majstro Steele, gratulon kaj dankon!

Miguel Fernández· Hispanio

splenda = belbrilega (PIV-Suplemento)

 

Reen al:

Australia Felix Trevor Steele Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo