TTT-ejo de UEA

Kiu foliumas la albumon?

Trevor Steele: La fotoalbumo. Unua volumo. 366 p. Vieno, IEM, 2001.

En 1987 Trevor Steele nokaŭtis la literaturamantajn esperantistojn per 450-paĝa debuta romano kun titolo kvazaŭ memironia – Sed nur fragmento. De tiam aperis pluaj romanoj kaj novelaroj. Li iĝis ege konata kaj ŝatata – ŝajne de ĉiuj legantoj kaj kritikantoj – ĉefe dank' al siaj interesaj temoj, verva rakontado kaj plaĉa, flua, viva, normala lingvaĵo.

Nun aperis unua volumo de familia kroniko La fotoalbumo, kiu sendube havos amplekson rekordan en nia literaturo. Negrave ĉu Steele produktos dek volumojn aŭ nur du, la kompleta verko supozeble kvante superos ĉiujn antaŭajn romanojn en Esperanto. Li rakontas pri Aŭstralia familio el la arbokovrita montaro de norda Kvinslando, kiun ni jam konas per liaj noveloj. La verko ne koncentriĝas je unu familiano, sed ambicias iel "juste" trakti ĉiujn, kvankam rimarkeblas, ke iuj pli ol aliaj gravas kaj proksimas al la verkinto. Temas en la unua volumo pri la tempo de 1939 ĝis 1965, kaj eventoj el la ekstera mondo fojfoje akompanas la familiajn dramojn kaj evoluon. La titolo de la verko aludas al framo de la rakonto: iu familiano (eĉ fine de la unua volumo ni ne scias kiu) foliumas familian fotoalbumon, kaj ĉiu ĉapitro komenciĝas per konciza priskribo de foto.

La familio O'Shea estas Irland-devena, plejparte katolika, kaj gravan rolon en la verko ludas kredo kaj eklezio. Al pluraj familianoj la religiaj demandoj profunde influas la vivo-vojon. Krom religia cebumado, la rilatoj (kutime ne tre harmoniaj) inter familianoj, kaj problemoj pri amo, amoro kaj geedzeco estas la plej oftaj kaj ampleksaj temoj de la rakonto.

La temo kredo-krizoj de katolika junulo neprigas komparon kun la romano Adolesko de Blazio Vaha el 1987. Kompare kun ĝi la verko de Steele pli facile legeblas, sed havas malpli personan "voĉon", pli grandan distancon al la protagonistoj kaj malpli profundan traktadon de la demandoj.

Ankaŭ en ĉi verko mi retrovas la jam konatajn talentojn de Steele. Ĝia temo – la evoluo kaj interrilatoj de familio – estas interesa kaj koncernas ĉiujn legantojn. Lia rakontado kaj lingvaĵo ĉi-formate disvolviĝas en plena libereco. Pleje lia stilo triumfas en viglaj, trivialaj aŭ incitaj dialogoj ĉiutagaj, kie svarmas Steele-ismoj neniam aŭditaj, sed tiel trafaj, ke mi eksentas emon tuj ekuzi ilin. Jen homoj vortbatas unu la alian, forbuldozas protestojn kaj falĉas ies esperojn.

Por literatura verko tamen gravas ankaŭ alia dimensio. Eĉ la plej bonkvalita ŝtofo kaj akraj kudriloj ne ebligas tajlori belan robon se mankas metia lerto kaj metodoj. Same ĉe verkado necesas verka tekniko. Sube mi riskos inciti la Steele-amantojn per kritika traktado de lia romano el tiu vidpunkto.

La unua ordono en la verkista dekalogo tekstas ne rakontu, montru! Tio estas problemo por Steele, kiu ŝategas rakonti, klarigi, priskribi kaj prijuĝi. Li ne stimulas sed dampas mian imagpovon. Tamen la ideo eliri de fotoj estas brila. Ĝi donas rimedon igi la legantojn vidi, percepti scenon, kaj ebligas inviti nin en la rakonton. Fojfoje Steele vere tiel profitas de la foto-priskriboj. Jen bona ekzemplo:

"Ni vidas Paddy kaj Sean en la laborvestoj de tiu tempo: malhelblua subĉemizeto, kakia ŝorto, malnovaj tenisŝuoj kaj la nepra ĉapelego. Ili staras ŝultro-al-ŝultre kaj ridetas. Dorse la ina manskribaĵo La knaboj revenas de la laboro, mar 61.

Unuarange feliĉa foto. Sed pli proksima ekzameno tre modifas tiun impreson. La viroj – Sean estas je kelkaj centimetroj pli granda ol Paddy – tuŝas sin reciproke ĉe la ŝultro [...] "

Sed tro ofte li resumas la foton kvazaŭ sen vera interesiĝo kaj tuj fuĝas al klarigoj kaj analizoj. La foto ne iĝas vera bildo kaj ne kreas en mi internan imagon. Jen ekz.:

"Vanessa kaj Tommy pozas sur la ŝtuparo de la preĝejo de Sankta Tereza en Aglo-Nesto. La unua geedziĝceremonio de tiu generacio de la familio O'Shea; cetere ankaŭ de la familio Mahoney, kvankam Tommy estis la plej juna el la gefiloj."

Due, gravas eluzi sensajn impresojn por vivigi la rakonton en mia menso. En La fotoalbumo troviĝas unu ĉapitro – pri trajna vojaĝo de vilaĝo al urbo – kie brile uzatas la sensoj, precipe la flaro. Sed krom tio – nenio. La tekniko de Steele ĉi-rilate ŝajnas preskaŭ primitiva. Li ne igas min sensi, imagi, sed ĉion asertas al mi, seke, konklude. La plado surtabliĝas jam preta kaj maĉita, restas al mi nur gluti.

Trie, necesas zorge elekti rakontan perspektivon. La klasika modelo – kun rakonta voĉo ĉioscia, anonima, kvazaŭ dia – povas ŝajni iom eksmoda, tamen ankoraŭ funkcias. Ĝi ebligas malkaŝi la pensojn kaj sentojn de pluraj roluloj, sed tia rakontanto kompreneble ne povas mem surteriĝi kaj enpaŝi kiel rolulo en la rakonton. Aliflanke eblas elekti konkretan rakontanton, kiu estas unu el la figuroj de la verko. Tio povas alporti vivon kaj kredindon. Tamen li/ŝi kompreneble ne konas la pensojn de aliaj homoj, do necesas komprenigi tiujn per iliaj agoj kaj diroj. Nu, jen nepra elekto inter du manieroj rakonti, sed Steele en La fotoalbumo rifuzas elekti. Li volas ambaŭ! Ĉe li la rakontanto estas familiano, foliumanto de fotoalbumo, kiu ja ofte iom diskrete kaŝas sin sub la pronomoj "ni" kaj "oni", tamen kelkfoje vere aperas kiel "mi". Supozeble en iu sekva volumo ni ekscios, kiu li/ŝi estas. Malgraŭ tio, li/ŝi jen kaj jen malkaŝas al ni la sekretajn pensojn kaj dezirojn de pluraj familianoj. Eble ne multaj legantoj reagos kontraŭ tiu memkontraŭdiro, tamen malfacilas kompreni, kial Steele ne bone solvis tiel bazan aferon. Estos interese sperti, kiel li finfine elturniĝos, malkaŝante kiu foliumas la albumon!

Jam mi diris, ke la lingvaĵo estas bona. Steele verkas en la viva, normala Esperanto, kaj li faras tion kun talento kiu alportis laŭdojn kaj laŭrojn ŝajne el ĉiuj skoloj kaj skaloj. Mi tamen ŝatus atentigi pri kelkaj bagatelaj makuloj. Steele ne estus Esperanta verkisto, se li ne enŝovus kelkajn lingvajn apartaĵojn. Li uzas la miskompreneblajn pasintaĵo/estontaĵo (=pasinteco/estonteco*), la anglismojn Moslemo (=islamano) kaj kaŭkaza (=Eŭrop-devena), la "Goldenismon" kurvo (=kurbo). Neglositaj estas la ne-PIVaj vajco, puanto, jaŭli. Iomete anglisma ŝajnas al mi ankaŭ la uzo de cicoj en la pli vasta signifo mamoj, alsurfaciĝi (aperi, vidiĝi) kaj ofta terure en la signifo ege.

Se iu trovas la supran kritikon tro rigora, mi fine emfazu, ke eĉ kun la menciitaj mankoj, la komencita familia kroniko de Steele estas grava kaj valora verko en la Esperanta literaturo. Mi esperas kaj kredas, ke ĝi estos vaste legata. Ĝi legiĝas facile kaj ĝue!

* Supozeble li opinias, ke tempo ne estas eco, sed ĉu ĝi estas aĵo? Ĉiuokaze la eco-formoj estas tradiciaj kaj komprenataj de ĉiuj.

Sten JOHANSSON

 

Reen al:

La fotoalbumo Trevor Steele Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo