TTT-ejo de UEA

Valora, viva ĉiutageco

Verkoj de Ronald Cecil Gates: Kolera afero. Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1993. 88p. 21cm. 12,00 gld. Sep krimnoveloj. Matraville: AEA, 1993. 84p. 21cm. 12,30 gld. Morto de sciencisto. Antwerpen: FEL, 1994. 83p. 21cm. 12,30 gld. Refoje krimnoveloj sep. Matraville: Aŭstralia Esperanto-Asocio, 1994. 90p. 21cm. 12,90 gld. Tria kolekto da krimnoveloj. Matraville: AEA, 1996. 84p. 21 cm. 13,50 gld.

Temas pri entute du krim-romanetoj kaj 21 krim-noveloj. En la romanetoj, same kiel en la pli frua La septaga murdenigmo (1991), polica

komisaro Roberto Elis kaj universitata gardisto Petro Tomson kune solvas la murdokazojn de juna ano de ŝtelista bando kaj de mikrobiologo. La aŭtoro uzas tre simplan, bonan kaj fluan stilon dialogecan, kaj li enfokusigas pli la okazaĵojn ol la rolulojn kaj ties psikologion, kiujn li iom supraĵe skizas. Sed Gates celas ne tiom beletron kiom distron, kaj li ja sukcesas teni la scivolon de la leganto pri la identeco kaj motivoj de la kulpulo. Ekzemple, en Morto de sciencisto sursceniĝas almenaŭ ses suspektatoj kaj diversaj eblaj krim-motivoj. La romanetoj okazas en fikcia aŭstralia kampara urbo kaj la proksima universitato. Gates, eks-estro de ĝuste tia institucio, lerte kaj elvoke priskribas la intrigejojn kaj la etoson.

La novelojn la aŭtoro senpretende nomas "tranĉaĵoj el la teksaĵo de la homa vivo, prezentitaj laŭpove en simpla, ĉiutaga Esperanto". Nu, ĝuste la ĉiutageco kaj dialoga viveco estas la plej valoraj aspektoj en ĉiuj verkoj de Gates. Kvankam informo pri anstataŭa piŝto de ventpumpilo, tute senliga al la intrigo (Kolera afero, p. 55), povas ŝajni sencela detalemo, tamen ni konsideru ke -- ĉar la plej multaj e-istoj ne parolas la lingvon ĉiutage kaj ĉiasituacie -- tia detalemo ludas en nia literaturo ian paroligan rolon, apenaŭ necesan en nacilingvaj verkoj.

La formojn sidonemo, sidemandado k.a. en Tria kolekto... mi unue pensis tipografiaj misoj, sed Gates ja uzas ilin intence, spite ke pli frue li skribis singardeco, sindorlota k.a. Mi rimarkis kelkajn anglismojn, kiel kaplampo anstataŭ lumĵetilo/reflektoro. La uzo de formoj kiel manĝantis kaj ricevantis feliĉe malpliiĝas en la pli freŝdataj verkoj. Ĉi tiuj estas ja pli bonaj ankaŭ el struktura kaj enhava vidpunktoj.

Por distriĝi kaj samtempe plivastigi nian ĉiutagan vortprovizon la verkoj de Gates estas tre legindaj.

Bruce Crisp (Kanado)

 

Reen al:

Krimnoveloj de Gates Kolera afero Morto de sciencisto Ronald Cecil Gates
Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo