TTT-ejo de UEA

Incitnudiĝo de animo

Hetajro dancas. Eli Urbanová (1922). Chapecó: Fonto, 1995. 327p. 21cm. 51,60 gld

Romanoj iom aŭ tre aŭtobiografiaj ne mankas en Esperanto. Nun tiu de Urbanová – aŭ de Eli, kiel la intimiĝinta leginto ŝatus ŝin nomi – viciĝas merite post tiel diversaj verkoj kiel Metropoliteno de Varankin, Adolesko de Vaha, Ombro sur interna pejzaĝo de Štimec.

Ĉi tiujn ĝi eĉ superas per la pluso de preskaŭ konsterna nekaŝemo: la aŭtorino ne hezitas nudigi sian animon, kaj foje sian korpon, antaŭ niaj okuloj. Dum ni kunvivas kun ŝi penoplenan rilaton kun la edzo Ŝtefo Urban, letere platonan adoron al Julio Baghy, grandiozan amon al Jan Zemek kaj aŭtunece mildan kunvivon kun Ernesto Chira, ŝi nin regalas ankaŭ per impresaj portretoj de esperantistoj famaj aŭ nekonataj, precipe ĉeĥaj. Rigardo movadema kaj rigardo intimema trovos same multon en la libro. Nur historiistoj paŭtos – duonjarcento da ĉeĥa historio preskaŭ komplete mankas el la fono. Sed tio eĉ enordas en verko ĉi tiom intime mi-a.

Simile malgravas manpleno da lingvaj dubindaĵoj, kiel stranga, ŝajne kondicionala, uzo de infinitivo ("Ne havi Erneston mi posedus hodiaŭ aŭton", p. 311), aŭ la uzo de po- antaŭ verbo por signifi ripetan agon. Riĉe ja kompensas tiu "pulso per tono de rekta parolo" kiun Rossetti laŭdas preface.

Frandintoj de la poezio de Urbanová nun havas ŝlosilon al ties sekretoj; kiuj ne konas ŝiajn versojn, tiuj nun volos legi Nur tri kolorojn kaj la aliajn poemojn.

István Ertl (Nederlando)

 

Reen al:

Hetajro dancas Eli Urbanová Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo