TTT-ejo de UEA

En duonombro

Rakontoj ĉe kandela flamo. Kazimierz Szczurek. Beauville, 1997. 70p. 21cm. EUR 3,60. Ĉaso je rememoroj. Kazimjeĵ Ŝĉurek. Beauville: Laŭte!, 2000. 67p. 21cm. EUR 4,80.

Se vi ŝatas grandajn librojn, ne legu Szczurek. Lia tuta verkaro, 6-7 libretoj, apenaŭ duonkilogramo, tamen morale tre pezas. Li debutis kiel poeto sub ombro de Lina Gabrielli; kaj lian propran Sopiro al puraj fontoj, formate nekutiman (23x8cm, sen dato, sen loko; bibliotekisto kaj bibliofilo, ĉu intence li kreis kaprompojn por estontaj kolegoj?), kvalite ombras prozo.

Homoj verkoj ideoj. Esearo. (Cieŝin, 1990; 16x12cm, 80 p) facile remeteblas sur libroservan tablon post tralego de banalaj titoloj. Sed Libera voĉo kaŝis Leon Belmont, Fruktoza peno polan bibliofilon Jan Vantula, kaj Veronka lokan kuiristinon kiu lasis receptojn (grava fonto por rekrei manĝ- kaj festokutimojn) en miksaĵo el moravia ĉeĥa, germana, silezia pola...

Ĉaso je rememoroj ne relevas forgesitajn homojn, sed pritraktas same simpatie vivantojn. Nu, banala "simpatie" kaŝas malfacilan taskon! Ĉar kun samtempuloj oni ofte malkonsentas... Mi legas nomon, tuj aperas antaŭjuĝo: mi ne renkontis lin aŭ ŝin, sed legis - kaj tradraŝis ruĝkrajone!

Sed (jen l' atuto!) Szczurek mem konscias antaŭjuĝojn (eble samajn), ekzemple sentas konsciencriproĉojn ke li eble vundis ĵus mortinton per forgesto en noto al iu. Ĉiufraze kreskis mia estimo al Szczurek kaj al tiuj kies nomojn mi ne listigos - ĉar vi eble sentus antaŭjuĝojn mem kaj, eĉ tuj mendite, la libro ne venus tuj por forblovi ilin. Mi komencas kompreni kion celas nebulaj titoloj.

A1 Rakontoj ĉe kandela flamo unuafoliume mankas tia spico kaj streĉo. Tro multvortaj, tro moralinstruaj: komence de rakonto jam videblas fino... Sed Vidvina ofero, kvazaŭ rakontata de Szczurek mem, surprizas survoje. Destino-n, pri edziniĝo de kriplulino, nuptoceremonia triumfo (ĉu nur unutaga?) super spicaj ŝercoj "rakontis maljuna bibliotekisto" (eble Szczurek, eble ne) "ĉu el la vivo... ĉu el libroj... aŭ eble kontribuis ambaŭ fontoj" - centvorta kadro metas la rakonton en la kandelflagran rondon kiu ligas la rakontojn.

Ĉar vortoj al legontoj igas la du librojn paro, vintra kaj somera: sugestis jen la flagro de amika kandela flamo, jen flustro de folioj de pomarbo, natura ombro anstataŭ ĉambro. Do libroparo invitas ankaŭ vin mediti.

Kris Long, Britio

 

Reen al:

Rakontoj ĉe kandela flamo Kazimierz Szczurek Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo