TTT-ejo de UEA

Kozo leginda

Kaj kiu pravas. Memorspertoj. Eugène de Zilah. Ilustraĵoj de Jean-Pierre Cavelan. Vieno: Pro Esperanto, 2002. 360 p. ISBN 3 85182 040 1. 23cm. Prezo: EUR 24,00.

Ĉi tiu libro, lau la subtitolo, konsistas el memorspertoj. Eugène de Zilah (1939) klarigas triapersone pri si mem kiel aŭtoro en antaŭparola letero al amiko: Li elektas el siaj memoraĵoj nur tiujn kiuj lin kondukis al lia mondovido, al lia filozofio, al lia opiniaro. Lia problemo estas: Kial mi pensas tion kion mi pensas? kaj ne: Kiel mi vivis? Temas pri tempo tre antaŭa al tiu en Vivi sur barko, nome la komenco de la sesdekaj, en Francio, kien li fuĝis el Hungario post la tieaj eventoj en 1956.

Krom la retrorakonta prezento de lia unua kompleta seksa sperto, kun du hungaraj putinoj en 1953, oni preskaŭ nenion trovos pri lia antaŭa vivo, nek pri la posta. Neniom, ekzemple, pri lia hungara familio. Kiel multo alia, ĝi vanuis por lasi la scenejon al la historio de lia transamiĝo el Inesa al Madlena, kies komenco, evoluo kaj feliĉa fino romanece spinas la verkon. Tiom, ke kiam ĉi latenta romano cedas lokon al aliaj temoj, oni sentegas ĝian mankon, ĝis poste ĝi refontas gvadiane* por feliĉigi la leganton.

En Esperantujo Kaj kiu pravas estas ĉefverko de ĝenro kun pokaj precedentuloj: Berveling kaj, trans la masko aŭ vualo de fikcio, la litomiŝla Piĉ kaj la adoleskala Váha (plia hungaro, cetere).

Zilah relegas kaj rerakontas, kaj do beletrumas, sian vivon, foje eĉ pli interese ol Elias Canetti en siaj memorspertoj, kvankam sen ĉi ties strikta kronologia ordo. Li rekonstruas, rekreas ĝis plej etaj detaloj iamajn dialogojn, laŭdeklare surbaze de notoj en taglibroj kaj tagkajeroj, kaj la tuto sonas honeste, eĉ kiam li eksplicas la longon de sia kaco (espereble nur en erekto, ne priapisme). Tamen ne ĉiam klaras, ĉu temas pri pensoj de la tiama, dudekkelkjara Zilah, ĉu de la nuna.

Krom Madlena (kaj Inesa, la iama umikino*), abundas plej diversaj temoj: la ŝtatestro De Gaulle, Kamasutro, filozofio (kun malklimaksa digresio pri Sartre), katedraloj, ĵudo kaj, ĉefe, sekso, ĉar la prezentataj memorspertoj estis plejparte seksaj; tamen nur pervers(i)ulo aŭ fridpisulo vidus en liaj priskriboj de amoraj scenoj ion pornan. Same abundas citoj kaj prilegoj, de Kartezio al Tolkien, sed vive, ne perforte aŭ pedante. Al tio oni aldonu la kolorajn bildojn de Cavelan/Kavlan, plursence ilustrajn. Entute, libro pelmela kaj brikabraka, kaj eble ĝuste pro tio - kozo leginda.

La stilon de Zilah, platan kaj neglatan en liaj artikoloj en La Gazeto, kredeble poluris Declerck kaj Steele, pri kiuj oni legas, ke ili multe helpis la aŭtoron. Malgraŭ disfojaj elstaraj frazoj (kiel Mi flosis inter tepidaj fantasmoj kaj flavaj sonĝoj kiel merdobulo en noktovazo), ĝenerale mankas eleganto.

Kiel ĉe Nemere aŭ Seabra, kiuj ne artas la lingvon, sed nur uzas ĝin, ankaŭ ĉi-kaze restas la impreso, ke li pensadas alilingve la tutan tempon. Ĉu do pro tiu fideleco al la franca (kaj eble ankaŭ al la hungara), daŭre subkuŝanta, li uzas tra la tuta libro la pronomon ci, eĉ en citoj el la Biblio? Aŭ ĉu Zilah kaj Madlena ciumas en intimo (mi apenaŭ kapablas imagi pli hororan pekon)?

Pliaj zilahismoj estas la eventuale utila vorto kozo, kiun li uzas sennuance (kvankam plaĉas la derivitaj koĉjo kaj konjo por diminutivi la seksilojn), aŭ la sufikso -ala, multe malpli preciza kaj pravigita ol la ignorata -alo de Piĉ. Liaj seksala, spiritala k.a. verdire subfosas la avantaĝojn de la adjektiva finaĵo kaj last-instance devigus reverki duonon de la nova PIV. Simile pri unuela (unuela usona ĵurnalisto = unu el la usonaj ĵurnalistoj), kiun li vaste uzas kiel malprecizan ekvivalenton de la diverssencaj unu, certa, iu, ajna. Jen tipa vorto kiu lin obsedas, sed leganton tedas. Pliaj strangaĵoj: perfavore (kial per-? ĉu nur pro la la vortoj latinidaj?); la serio *ĵudoo, *kamasutrao, *avatarao, *tantrao ks anstataŭ la tradiciaj vortoj sen fina hiato; plumpaĵoj kiel Vi certe legis "Romeo kaj Julieta"-on; sporada uzo de Nova Help-Alfabeto por propraj nomoj kaj eĉ por tekstoj telegramaj ("ATENDU FARI STULTAZHON - MI TUY ALVENAS" - baf!!!); aŭ, fine, la eraraj formoj milico, nobelulo, Uranuso, kvesto, grilo, psikanalisto anst. resp. milicio, nobelo, Urano, serĉo, krado, psikanalizisto. Kontraste, oni povus noti por PIV3 la plaĉajn formojn kiloo, smalao kaj la religiajn fakterminojn dulio kaj latrio. Ĉi lingvaĵoj egalas al salero en sukerujo, se konsideri la enhavon. Zilah esprimas siajn ideojn meditige kaj repensige, ekz. pri naturscienco kiel teologio, pri nia volo kiel batal-elefanto kun la egoo kiel mahuto ktp. Jen kelkaj disaj frazoj: Sed mi sentis interne ian premon al eskapo el la spacotempo kaj mi spertis ke sanktejoj ja estas truoj en la socia kvardimensiaĵo; Mi malkovris ke la tuta morala dinamismo de la komunisma ideologio fontas el la kristana kulposento; Geedziĝo estas socia ago ĉar ĝi estas enpaŝo en la ŝtate kontrolatan infanobredadon; La homaj, nure homaj kozoj ne gravas, sed nenio gravas pli ol ili. Obstine kontraŭ tabuoj kaj dogmoj, kontraŭ ĉiaj diktaturoj. Ofte Zilah igas nin vojaĝi en la tempo, kiam li pripentras la nuptajn preparojn, ceremonion kaj sakramenton, des pli interesajn nun, kiam tiom da homoj nuptas inercie, modeme (la katolika meso, sankta spektaklo teatra). Kaj finfine oni trovas Madlenan ĉie. Kiel amdeklaron ne unuavice al Madlena, sed al ĉiuj ceteraj pri sia amo al ŝi.

Ne senmotive la titolo venas el kaloĉajverse librokomenca moto: Kaj kiu pravas? / Ĉu tio gravas? / La am" - jen sur la tero / La sola vero!.

Jorge Camacho

* Gvadiano: rivero en la hispana regiono Ekstremaduro, parte nekontinua.
* umiko: partnero en neformaligita ama/amora rilato.

 

Reen al:

Kaj kiu pravas Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo