TTT-ejo de UEA

Kompreninda novelaro

Kompreni. Gonçalo Neves (1964). Berkeley: Bero, 1993. 55p. 21cm. 10,80 gld.

Jen naŭ rakontoj, tre malsamaj laŭ speco kaj, do, lingvaĵo. Vivaĉo priskribas bildige, sentige kaj eĉ flarige, per densega lingvaĵo, la urbegan trafikon en premhoro. Poste, iom abrupte, ĝi turniĝas en rakonton pri viro kiu volas, eĉ se nur unufoje, eskapi el la tutviva rutino. En Ekskurso, spacveturantoj trovas sur pereigita planedo tekston en nekonata lingvo. Inter gonoraloj estas kontraŭmilitista dialogo inter militistoj, inspirita de Auld. Plie vi trovos cinikan satiron pri la komenco de la Golfa milito; trafan satiran skeĉon pri sciencista kunveno; surprize modernigitan version de "korvo kaj vulpo"; plursignife sukan rakonton pri Zeŭso, kiu intencas krei homon (kaj pri la atendeblaj konsekvencoj por li mem); prozajn poemojn pri ŝipanaro sur bordo de lando amazona (laŭ Auld) kaj pri unua am-aventuro de liceano.

Aldoniĝas aŭtoraj komentoj ne nur pri la rakontoj, sed ankaŭ pri la malsama akcepto kiun la manuskripto renkontis ĉe diversaj eldonejoj.

Neves uzas Esperanton bildige kaj vivece, foje efektece, laŭ ĝiaj propra strukturo kaj interna dinamiko. Li do ne apartenas al tiuj famuloj kiuj fakte neniam alproprigis la lingvon kaj tial mem inventas ĉiuspecajn aferojn. (Li eĉ satiras pri ties kvazaŭ-Esperanto.) Li ne aŭtomate preferas unuradikaĵojn, sed ekspluatas ankaŭ la vortkonstruajn kapablojn de Esperanto. Tamen la stilo de Neves ja necesigas multajn radikojn ne ĉiutage renkontatajn – kvankam ĉiam PIV-ajn. La t.n. literaturajn sinonimojn (PIV-aĵojn facile anstataŭigeblajn per pli kutima vorto) li pli ŝpareme uzas en la malpli poeziecaj tekstoj. Sekvinda ekzemplo! La akuzativo aperas amase, en ĉiuj siaj roloj (ankaŭ post adjektivoj kaj adverboj). La senco de liaj -ut- kaj -unt- estas evidenta por tiuj kiuj sentas la signifon de verbo-sufiksoj. Li tamen evitas -ant-, fid(ant)e la agan forton de la verbo-radikoj; ne ĉiam prave.

Ĉi tiun libreton aĉetu ĉefe se vi havas PIV kaj se vi regas la akuzativon! Alie, ĝuu la rakontojn – eble post iom da deĉifrado. Kaj legu ilin por vivigi PIV-vortojn, por decidi ĉu kaj kiam vi mem uzos tiujn. Kaj kiom vi uzos … por eviti la sorton de la lingvo en Ekskurso.

Wouter F. Pilger (Nederlando)

 

Reen al:

Kompreni Gonçalo Neves Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo