TTT-ejo de UEA

Korea antologio de noveloj. Komp. Cho Sung Ho, Kim Uson. El la korea trad. Verda E. Kim, Kim Uson k.a. Seulo: Korea E-Asocio, 1999. 339p. 22cm. EUR 21,60.
La liberpoeto (1938). Dan Tirinaro (Ĝong Sasop, 1910-44). Seulo: Korea Esperanto Asocio, 1999. 203p. 22cm. Ilus. EUR 10,80.
Birdoj sen flugiloj. Dan Tirinaro. En la korean trad. Kim Uson, Kim Yocho. Seulo: Segimunhak, 1999. 214p. 22cm. Dulingva: E-korea. EUR 16,20.

Jen pakaĵo kun tri koreaj libroj: ĉiuj kun glata surfaco, bone kaj bele presitaj, ĉiu kun ampleksa antaŭparolo kaj enhavtabelo. Ĉiuj allogas. Kie mi do komencu?

Mi malfermas la unuan, Korea antologio de noveloj. El ĝi saltas mondo vibranta je vivo. Rakontoj kortuŝaj kaj amuzetaj, sortoj kun politika fono kaj historioj pri simpla homa vivo. Tra la noveloj fariĝas palpebla la korea vilaĝa vivo, en kamparo, montaro kaj ĉe la maro: mizero kaj maltoleremo unuflanke, familia kaj socia ligoj kaj subteno aliflanke. Kelkloke aperas urboj, rompiĝo inter kampara kaj urba vivo, kaj politiko. La dividiĝo de la Koreioj, milito, adaptiĝo al nova realo estas temoj de pluraj el la noveloj, sed la grandaj, tutmonde konataj temoj restas fone. Plej gravas la homaj rilatoj kaj ilia evoluo, kaj la evoluo interne de la protagonistoj mem. Forta homeco karakterizas la tutan verkaron, kiu nek juĝas nek kondamnas, sed simple rakontas.

La Antologio montriĝis aventuro tra la Vivo, kun ĉiuj ĝiaj flankoj. Mi ŝatus gratuli la tradukintojn pro bona lingvaĵo kaj lertaj turnoj, kaj esprimi la deziron je pli da koreaj -- kaj aziaj -- noveloj kaj romanoj en Esperanto.

Dan Tirinaro, en Esperanto (La liberpoeto) kaj dulingve en la korea kaj Esperanto (Birdoj sen flugiloj), kaŭzas al mi pli da cerbumado. La poemoj de Tirinaro, kiu studis en Francio en la 30-aj jaroj (la poemaro aperis en Parizo en 1938), ne estas tiom poeziaj kiom opiniaj. Li forte opinias pri la vivo, sia ĉirkaŭaĵo, pri la mondo. Lia kuraĝo kaj kontraŭstaro al la oficialaj strukturoj kaj ĝenerale akceptataj "veroj" kreskas kun la poemoj. Li ne lasas sin trompi de bela ekstera aspekto. Li iras rekte al la koro de la aferoj per simboloj kiuj kreas nur maldikan vualon super la realo.

Tirinaro ne nur posedis akran okulon, sed ankaŭ lia fono helpis al li klare vidi la eŭropan vivon. La poemaro estas atesto de juna aziano pri Eŭropo, Eŭropo kiu staris antaŭ mondmilito kaj banis sin en propagando kaj memkontenteco. Mi ege ĝojas ke aperis tiuj ĉi volumoj de Tirinaro, ne nur ĉar tio ŝtopas truon en la historio de la azia E-literaturo; temas ankaŭ pri "fotoj" de la tempo, kaj pri persona atesto de junulo kiu esploris la mondon kaj sin mem.

En ĉiuj tri verkoj ege helpus al la leganto se aperus piednotoj aŭ vortareto. Por neinicita leganto pluraj aludoj kaj mencioj de nomoj aŭ lokoj restas malklaraj. Sed ankaŭ tiel ĉi tute bone eblas ĝui la verkojn, en si mem ĝuindajn.

Sabira Ståhlberg . Finnlando/Bulgario

 

Reen al:

Poemaroj de Dan Tirinaro Dan Tirinaro Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo