TTT-ejo de UEA

"Amatora romano"

[el Esperanto, oktobro 2005]:

Verko: "Krias la silento", de István Nemere.

Jen plia romano de István Nemere. Ŝatantoj de liaj ceteraj verkoj probable ĝuos ankaŭ tiun ĉi, "Krias la silento", kvankam ĝi proponas nenion novan enhave aŭ stile. Sur ĝia lasta paĝo legeblas noto de la aŭtoro: "La eventoj de tiu ĉi romano tiel okazis ankaŭ en la reala mondo. Ĉio ĉi okazis al la filo de Nobel-premiita verkisto en la 1990aj jaroj. Vi komprenos, kial ne rolas sub la vera nomo la patro kaj la filo".

Nu, se diri la veron, mi ne komprenas. Se Nemere sciiĝis pri la historio de tiu verkisto kaj lia filo (mi kredas memori, ke temas pri Oe Kenzaburo), kial kaŝi aŭ maski tion al la propra publiko? Anstataŭ loki la historion en medio rekonebla aŭ almenaŭ minimume kredebla, ekzemple la japana socio tiutempa, Nemere elektas kiel okazejon ian landon sennoman kaj senkonturan. Svagas preskaŭ ĉio, de la nomoj de l' roluloj (Theo Tabris, Lia Womb, Yunta Lingar) ĝis la kartona mondo en kiu ili moviĝas. Bedaŭrinde Nemere ne kompensas tiun mankon aŭ vakuon per elvokado de io same potenca kaj viva kiel la reala historio inspirinta al li la romanon.

La sen-evolua skemeco de la roluloj, nedistingeble intersimilaj, ofte marionete deklamantaj aŭ vehiklantaj aŭtorajn digresiojn, atingas tian gradon, ke mi sincere pridubus la efektivan okazintecon de ĉio. Ĉar romano devas rakonti la okazintan kredebla! Nemere apenaŭ penas tiurilate, kaj rezulte la rakontata historio restas senprofunda, sendimensia surogato.

Sed ni forgesu ĉion antaŭe diritan. Ni imagu ĉi romanon nura fikcio, malgraŭ la aŭtora noto. Ĉu leginda? Nu, ĝi legeblas, kaj punkto. Mi komencis legi ĝin kun antaŭjuĝoj. Ne kontraŭ ĝi konkrete, sed kontraŭ la nuntempa t.n. roman-arto ĝenerale; kontraŭ la industria konstruado, muntado de libroformaj fikcioj konsumendaj de certa publiko (kvankam, verdire, ĉi-epoke plej multajn homojn, inkluzive min mem, pli logas aliformata fikcio: kino). Miaj esperoj retrovi romanon pensigan kaj samtempe serioze distran, kiel "Sur kampo granita" aŭ "La blinda birdo", ne plenumiĝis. Ankaŭ ne prozaĵon eskapisman, kiel aliaj verkoj de Nemere, kiujn adoleska mio tro favore recenzis siatempe. Jam de la kliŝa titolo la enhavo kaj stilo impresas plate, banale, eĉ iom narkote. Rakont-arte, plumpas la suspenso. Multaj paŝoj aŭ ŝanĝoj en la vivo de Theo Tabris bezonus klarigon. Oni neniom scias pri la kialo aŭ motivo de lia plej grava decido, nek pri tiuj de Hella, la servistino; ankaŭ liaj verkoj, kaj ties interinfluo kun lia vivo, restas mistero por ni, aparte de kelkaj mencioj disaj kaj supraĵaj.

Kaj oni aldonu al tio lingvaĵon ne aparte glatan, ne sufiĉe poluritan. Ĉu vere István Nemere estas profesia verkisto? Marĝene de la antaŭlasta alineo sur p. 87 mi notis krajone: ĉi linioj sufiĉus por malpremii rakonton en la proza branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA.

Jorge Camacho - Hispanujo

 

Reen al:

Krias la silento István Nemere Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo