TTT-ejo de UEA

Kuroda estas ribelulo


okt 1980

Recenzas Peter Rados (Hungario):

Lazur’ kristala kaj pluv’ susura; Utaaro, de Masayuki Kuroda (1909-). Oosaka (ne indikita), 1978. 117p. 19cm.

Masayuki Kuroda estas soft-voĉa, sed principa ribelulo. Li ne povas paciĝi pri la monstroj de la nuntempa mondo: pri la taga rutino, pri la medi-poluciado, pri la monavideco, pri la militemo. Li sopiras humanismon:

Translima svarmo
perdigas humanecon.
Feblas alarmo!
Obsedas nin danĝero
de l’ trafika infero.

(”Kompakta ĉagreno en torentaj horoj”) Sed kiel li serĉas la eliron? Li nostalgias pri la antikva feŭdeca japana socio: Mi dronus lante/en foran feŭdepokon/... /forgesus nunan nunon (”Antaŭ la muzeo” aŭ eĉ, kiel evidentiĝas el la poemo ”En arkeologia domo”, li volas translokiĝi pli malproksimen en la tempo, al la praepoko de la homaro, kiam Inspiro fulmis en funkcio pracerba. La alia fuĝ-provo de la utaisto estas la erotiko. Li majstre, per diafanaj strioj kapablas komprenigi la ĝisostan eksopiron, ekzemple:

Fraŭlin’ karmina
kun mi tro kunkroĉiĝis
per prem’ tordema,
amore ŝi parfumis,
pudore min okulumis.

(”Kompakta ĉagreno en torentaj horoj”) Fine, Masayuki Kuroda serĉas humanismon kaj eble eĉ trovas ĝin en la internacilingva medio, kie regas la etoso de la reciproka helpo, tiu de la nacia, rasa, seksa egalecoj. Tial por li la eventoj de la Esperanto-movado estas tiom memorindaj, kiel ekzemple en ”Internacia amasa disiĝo” pri Oomoto-festivalo.

Konklude, en Lazur’ kristala kaj pluv’ susura la leganto konas veran esperantistan poeton, portantan al nia originala literaturo aromojn de sia nacia poezio. Li, kiel Kalocsay versis pri Baghy ”homecon serĉas malespere”, same kiel ni ĉiuj. Pro tio mi pardonas al li la japanecajn miksadojn de r kaj 1 (blemso anst. bremso, Varpurga anst. Valpurga ktp.) kaj la renovigitan vortkunmetadon, kondamnitan kiel malbonstila de Kalocsay, ekz. fajnhaŭto, flavombrelo, valorsekundo, delirfloro ktp. Sed aliflanke, la leganto estas dankema al la japana poeto por la majstraj tradukoj de klasikaj utaoj troveblaj en la fino de la volumo.

 

Reen al:

Lazur’ kristala kaj pluv’ susura Masayuki Kuroda Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo