TTT-ejo de UEA

Bona kompanio en via fotelo

Leteroj el Svedio. Harold Brown. Londono: Londona E-Klubo, 2003, 46+4p. ISBN 0 902756 19 2. 21 cm. Prezo: € 5,70

Pensiuliĝinte, Harold Brown transloĝiĝis de Anglio al Svedio. Li tamen daŭrigis sian kontakton kun la Londona Esperanto-klubo per serio da leteroj por La Bulteno de la klubo. Ĝi, festante sian centjariĝon, atenteme eldonis tridekon de la leteroj en 45-paĝa libreto.

Por ĉiuj esperantistoj certe estos interese legi pri okazaĵoj en Svedio, spegulitaj tra la akraj okuloj de anglo. Li sprite kaj klere rakontas pri nekutimaj, okulfrapaj legindaĵoj, trovinte ilin en svedaj lokaj kaj landaj ĵurnaloj. La enhavo pri politiko, kulturo, edukado kaj aliaj aferoj estas bonhumora, pripensinda kaj neatendita. Kelkaj el la leteroj temas pri interesaĵoj dum vojaĝoj en aliaj landoj.

La lingva stilo bonas sed ne komplikas. Tial mi povas rekomendi la libreton ankaŭ al relative novaj esperantistoj kaj studrondanoj. Je la fino fakvortoj kaj maloftaj vortoj estas klarigitaj.

La leteraro estas por vi bela kompanio dum vojaĝo, en via preferata fotelo aŭ sur la litotableto. La libreto aĉeteblas ĉe EsperantoAsocio de Britio kaj ĉe UEA.

Lars Forsman

 

Reen al:

Leteroj el Svedio. Harold Brown Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo