TTT-ejo de UEA

Modesta mondo

Julian Modest: Mara stelo. Novelaro. 111 paĝoj. Moskvo 2013, Impeto.

 

Jam de tridek jaroj la bulgaro Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov) donas al nia literaturo novelarojn, romanetojn, teatraĵojn kaj priliteraturajn eseojn. Per sia rakonta prozo li kreis apartan ”Modestan” mondon, uzante specife propran stilon. Tiun vojon li pluiras per la novelaro Mara stelo, tamen mi trovas en ĝi ankaŭ certagradan evoluon kompare kun pli fruaj verkoj.

La novelojn de Modest karakterizas simpla rakontado en tono meditema, iom melankolia, ofte ia ekstertempa aŭ eksmoda etoso en kampara aŭ vilaĝa medio. Kelkfoje oni trovis ankaŭ troan naivecon, ĝene edifan intencon kaj – eble plej tipe – superfluan emon eksplicite klarigi kaj interpreti tion, kion leganto normale sagaca jam delonge mem komprenis. En Mara stelo oni retrovas spurojn de ĉio ĉi, tamen la aŭtoro nun bridas la edifadon kaj troan klarigadon, kio estas bonvena evoluo.

Jen kaj jen oni trovas en noveloj de Modest kritikan traktadon de la moderna socio. En Mara stelo tio rilatas precipe al ekscesoj de la postkomunisma kapitalismo en Bulgario.

Eble la plej granda talento de Modest estas per kelkaj mallongaj frazoj scenigi la lokon kaj situacion, kie ekas lia rakonto. Tuj la leganto trovas sin tie, preta aŭskulti, kio okazos. Konkrete kaj efike li prezentas la medion kaj tempon, la veteron aŭ sezonon, kaj la ĉefajn personojn.

Kelkfoje temas pri rakonto en rakonto, tio estas la mio renkontas iun, kiu rakontas, kion li spertis. Alifoje la leganto estas invitita mem ĉeesti la eventojn de la novelo.

La plej malforta flanko ĉe Modest kutime estadis la finoj. En Mara stelo multaj rakontoj havas tute taŭgan finon, sed troveblas ankaŭ kelkaj finoj ne tre sukcesaj.

El la 21 mallongaj noveloj mi mencios kelkajn, kiuj plaĉis al mi. La kulpo estas originala, humura kaj surpriza rakonto pri maljunulo kaj hundo. En La lasta rideto ni renkontas familiajn rilatojn, kie Modest prudente ne tro multe klarigas. La memmortigo de Tanja estas amarega dramo, kie la aŭtoro lasas al la leganto juĝi kaj konkludi. Mara stelo estas iom naiva satiro pri moderna socio kun plaĉe absurdeta nuanco. Raŝo, Viktor, Stavris estas trafa, interesa rakonto pri knabo en la nuna socio. Vira doloro estas humura, amara, trafa rakonto kun bona fino. Vulpa restoracio estas originala, pensinda novelo kun amara fino.

Mi tamen trovis ankaŭ rakontojn, kie la aŭtoro refalis en siajn iamajn mankojn. Ekzemple La fera barilo estas parabolo tro evidenta kun ege edifa fino. La mevoj ne forflugas en la pluvo prezentas amrilaton de gejunuloj, sed ĝia fino estas tro melodrama. Tendaro por ŝtelistoj havas finon tute stumpan.

La stilo de Modest estas simpla, tradicia, trankvila. Li koncize kaj precize priskribas mediojn kaj personojn. Psikologiaj trajtoj estas nur subkomprenataj. En liaj personpriskriboj oni trovas detalojn, kiuj varias de banalaj ĝis nekutimaj, iufoje eĉ strangaj. Ofte – precipe pri virinoj – li mallonge karakterizas la vizaĝon, precipe la okulojn. Li ŝatas nomi kolorojn en tute propra maniero. Jam konata estas la ĉokoladkolora kostumo, kiu reaperas en pluraj noveloj, ankaŭ en ĉi tiu novelaro. Ĉi-verke ni trovas ankaŭ ĉokoladkolorajn harojn kaj eĉ vizaĝon. Okuloj havas kolorojn de olivoj, kolomboj, perlamoto, figoj, ĉerizoj, sukceno, juglandoj kaj alio.

Kelkaj priskriboj ŝajnas pli strangaj ol trafaj, kiel ekzemple nigran densan hararon, similan al brasiko (p. 88). La plej ŝatata vorto de Modest tamen estas nesenteble, kiu en proksimuma senco de nerimarkeble reaperas multfoje en ĉiu lia verko, kaj same ĉi tie.

La eldonejo ne sufiĉe lingve poluris, nek kontrollegis la verkon, kio ja estas ofta manko ĉe Esperantaj eldonaĵoj.

Malgraŭ kelkaj malfortaj flankoj rekoneblaj, mi trovas la novelaron Mara stelo leginda, kaj parto de ĝi prezentas bonan imagon pri la ”Modesta” mondo.

Sten Johansson

 

Reen al:

Mara stelo Julian Modest Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo