TTT-ejo de UEA

Parolas miaj kuzoj


okt 1980

Recenzas Renato Corsetti (Italio):

Matenruĝo; La juneco en la tridekaj jaroj, de Kazuta Oka. Kioto: L’ Omnibuso, 1976. 191 p. Ilus. de la aŭtoro. 19cm.

Ĉi tiu libro estas leginda pro minimume du kialoj. Ni ekzamenu ilin aparte:

La enhavo. Al nejapanaj kaj al junaj esperantistoj ĝi konigas la etoson regantan en la tridekaj jaroj inter progresemuloj kaj aparte inter esperantistaj progresemuloj. Tiu parto de la historio de la Movado (eble unu el la pintoj de ĝia idealismo) estas apenaŭ konata. Oni povas nur bedaŭri, ke esperantistoj kiel, ekzemple, Verda Majo estas multe malpli konataj kaj influaj al la meza esperantisto ol, ekzemple, amaso da verkantoj de poemoj pri la propra animstato dum aŭtuno. Legante ĉi tiun libron, oni ricevas interesan instruon pri la maniero laŭ kiu oni varbis homojn al Esperantokursoj kaj pri la kialoj de la granda intereso pri ili en tiuj malfacilaj jaroj.

La lingvo. Kiam oni legas japanaĵojn, oni havas impreson kvazaŭ oni aŭskultus la lingvon de siaj kamparaj kuzoj. Tio validas, kompreneble, por eŭropaj esperantistoj, por homoj, kiuj sentas sin ĉe la ”centro” de la Movado. Tamen, en tiu lingvouzo estas tiom da freŝeco, tiom da admirinda malŝabloneco. Malofte oni renkontas kliŝajn esprimojn. Tiu japaneca aromo flareblas tra la tuta libro, kaj mi rekomendas al multaj internacilingvaj ”literaturistoj” flari ĝin. Ili malkovros, kiom unudimensia estas la lingvo uzata en ĉi tiu revuo, en la paroladoj de kelkaj prezidantoj de universalaj asocioj kaj en la rekomendoj de la Akademio. Tiu freŝa lingvo estas varo malofte vendata en eŭropaj literaturaj foiroj.

 

Reen al:

Matenruĝo Oka Kazuta Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo