TTT-ejo de UEA

"Mia vojo", de Nikolaj Ĥoĥlov

Pri Nikolai Hohlov (1891-1953) aperis EVA-angulo en la revuo "Esperanto" (n-ro 1179, marto 2005, p. 70). "Mia vojo" estas nura sufiĉe fuŝa retajpaĵo, cetere kun ŝanĝita ordo, de lia poemaro "La tajdo" (1928), kun jenaj diferencoj: 1) mankas la poemo "S.H.S."; 2) aldoniĝas plia ero, "Viburno", el 1928; 3) apud ĉiu poemo aperas spegulpaĝe la traduko en la rusan, tamen mankas ĉiaj informoj en tiu lingvo pri la aŭtoro kaj liaj verkoj, malkiel en esperanto.

Koncerne la rusigon, ĝi montriĝas bona, kortuŝa, foje pli kortuŝa ol la originalo, kun oftaj ŝanĝoj rilate la elektitajn bildojn kaj la ordon interne de la strofoj; ĝia lingvaĵo fakte memorigas la belan verkmanieron de rusaj poetoj de l’ komenco de la dudeka jarcento.

Anstataŭ ĉi libreto, preferindus nova digna eldono de "La tajdo", zorge editorita. Poemoj kiel "Plendo" aŭ "La luna ebrio" certe meritas tion.

Jorge Camacho kaj Pedro Hernández Úbeda

 

Reen al:

La tajdo Nikolai Hohlov Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo