TTT-ejo de UEA

Sufiĉas legi unufoje

Vi povas morti nur dufoje. István Nemere. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1989. 183p. 20cm. 21,00 gld.

István Nemere estas nia plej renoma kaj produktiva romanisto. Dum la lasta jardeko, li surmerkatigis pli ol dek romanojn en la verda lingvo. Du el tiuj rangas inter la plej pensigaj romanoj en Esperanto. Tamen Vi povas morti nur dufoje (evidente vortoludo je la Bond-filmo Vi vivas nur unufoje) ne rangas kun La blinda birdoLa monto. La aĉetanto trovos la tipon de aventuraĵo al kiu (almenaŭ en la angla) oni donas la etikedon "flughavena romano", ne eventualan temon por doktoriĝa disertacio priliteratura. Kaj tion ni devus akcepti sen murmuroj.

Pri la intrigo: Saltas elpaĝe sufiĉe vasta gamo da pafiloj, bomboj, surprizatakoj, heroaĵoj, gvatado, spionado, politikistoj, demimondanoj, identoŝajnigoj ktp. La fono estas plejparte Francio kaj la protagonisto estro de eks-soldata seshoma venĝa trupo kiu ĉefrolis en Vivi estas danĝere. Temas pri daŭrigo de tiu rakonto. Mi devas konfesi ke la intrigo-fadeno eskapis de mi sed tio kutimas por ĉi tiu leganto. Certe la aŭtoro demonstras laŭdindan imagivon, kaj la romano, estiel moderna aventura distrilo, bone funkcias.

Aliflanke iuj aspektoj de ĉi tiu verko ja donas kaŭzon por malkvieto. Laŭ la vortoj de Aleksander Korĵenkov (Kontakto n-ro 125-126 1991, p. 21), la verkoj de Nemere "parolas pri akraj konfliktoj [kaj] starigas aktualajn moralajn demandojn, kvankam la stilo estas malpli alloga ol tiu de la distraj aŭtoroj. Nenion novan li donis al la lingvo." Nur la dua parto de tiuj ĝeneralaj komentoj aplikendas al la nuna recenzaĵo. Kiel dirite, la cerbaĵo mankas. Kaj malfeliĉe ne estas ia lingva aŭ stila kompenso.

Karakterizas la verkon stakata stilo – kurtaj senornamaj frazoj kiuj almensigas skizan scenaron kun iom da rapide aldonita detalo. Foje Nemere enmetas tre nenaturajn, robotecajn konversojn ŝajne nur por fermi scenon malprokraste. Ialoke, la stilo estas lernejane seka, senimaga kaj ebena. Ĉirkaŭ paĝo 25, la esprimo "aĉulo" estas uzata trifoje rapidasekve kaj jen denove ĉe paĝo 95: "aĉulo", "parolaĉi", "ridaĉi", "vizaĝo tiel aĉa". La riĉa latenta vortostoko de Esperanto estas apenaŭ gratita. (Kial ne "malbela", "turpa", "mal-adonisa", "pork/ogr/simi/satan-ec(et)a", "naŭzetiga", "forturnema", "rikani", "bleki", "muĝeti" ktp?) Fakte, lama vortelekto kaj mallertaj esprimoj aspergas la romanon: "eksonoras la sonorilegoj" (p. 13). Kelkaloke ne estas ekspluatata la koncizo de Esperanto. "Ŝi estis belega kiel sonĝo" pli trafe direblus: "Ŝi sonĝe belegis". Kaj ĉu "halucino" ne preferindas je "halucinacio", "ankoraŭ" aŭ "pliafoje" je "ankoraŭfoje", "bienisto" aŭ "bienagento" je la "agento pri posedaĵoj" (pli specife, domoj kaj terpecoj)?

Foje la lingvaĵo estas rimarkinde malmodela. Maltaŭga interpunkcio jen agacetas: "Ĝi ne estis tro fore, mi iris perpiede, dume mi observis la ĉirkaŭaĵon"; jen malfaciligas la komprenon: "precipe post tiu tago, ke la barko de mia patro iutage ne revenis el la maro, ĝi malaperis kune kun aliaj ŝipoj" (p. 37).

Aliaj plendetoj: La rakontanto-protagonisto tede tendencas atribui iujn ecojn al virinoj kiujn ja povas posedi ankaŭ viroj (ekz. p. 58). Roluloj emas iom tro facile, eĉ senkaŭze ridi (ekz. p. 83). Kaj fine, konsilindas listigi kaj klarigi neologismojn (ekz. recepcisto, toaleto).

Tro malofte legeblas trafa parolturno. Sed ili ja aperas; ekzemple, "encerbe miliardo da neŭronoj laboris por [memorigi mian laboron]", "simila al vivanta krisigno" (p. 73), kaj "okulangule de Victor diskuris gajaj sulketoj".

La romano distras. Sed simila grado de manipulivo ne montras sin en la lingvaĵo kaj prozo-stilo aŭ en la psika evoluo de la ĉefroluloj de Vi povas morti nur dufoje kiel en ties intrigo.

Adrian Hall (Aŭstralio)

 

Reen al:

La romanoj pri Danny Skagen István Nemere Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo