TTT-ejo de UEA

Futur' neklaras

Moskvaro. Originalaj poemoj. Valentin Melnikov (1957), Klara Ilutoviĉ (1946), Solomon Vysokovskij (1933), Oĉjo Dadaev (1973). Kompilis kaj postparolis Nikolao Gudskov. Moskvo: Impeto, 1998. 96p. 20cm. EUR 3,30.

Elkovertiginte la recenzotan libreton, mi konfuziĝis: ĉu temas pri eraro, kaj la libro aperis en 1989? Laŭ la fizika aspekto ĝi ja povus esti eldonaĵo el la ne plu ekzistanta lando kiun Ilutoviĉ ŝajnas sopiri: La estonto senkuraĝigas, / Krimoj regas, prezoj sufokas (p. 40). Nur leginte tiujn versojn mi konsciis ke la poemaro de la Moskva kvaropo ja aperis en la nova Rusio, en "nova socio", al kiu la iamaj sovetianoj devas alkutimiĝi kaj kiu konfuzas: La bildon mi ne komprenas. / Ĝi, eble, estas genia. / Kaj kio do min katenas: / Ĉu ĝia manko aŭ mia? (Ilutoviĉ, p. 41) aŭ malkontentigas ilin: La tempo estas nun severa… (Vysokovskij, vidu paĝon 58).

Ankaŭ ĉe Melnikov renkonteblas konfuziĝo: Futur' neklaras -- ĉu ĝis mort' / ĝi daŭros -- aŭ post jaro krevos (p. 23), zorgo: La viv' min zorgigas konstante, / ensorbas min taga rutin' (p. 11) kaj deprimo: Ni vivas malgraŭ ĉio. Modestas la bezon', / dezirojn vantajn ni facile bridas (p. 10), dum Dadaev himnas al libero (p. 74, 77).

Vysokovskij (la plej maljuna inter la kvar) jam enuas pri revolucioj: Refrenas sperto historia: / Teruras voj' revolucia (p. 54) kaj sekve turnas sin al religio, pri kiu li versas ĝisnaŭze. Ilutoviĉ (ankaŭ ŝi poezianta pri religio) reesprimas sian zorgon: Nigra iĝis la vivperspektivo (p. 47).

Ĝenerale tre deprima poemaro, el kiu oni ja povus konkludi (haste kaj supozeble erare) ke la "novajn rusianojn" regas malespero: Malfeliĉo la homon distretas (Ilutoviĉ, p. 47).

Iom da optimismo povus redoni al la leganto la postparolo, kiu traktas la Moskvan skolon de originala E-poezio, kaj kiun aŭtoris la kompilinto, Nikolao Gudskov, al kiu ne mankas troigaj esperoj: "ni esperu, ke laŭ tiu ĉi kolekto oni povos favore juĝi ankaŭ pri la tuta Moskv-aro". Malfacile, Nikolao, sed ni provas…

Ionel Oneţ - Usono

 

Reen al:

Moskvaro Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo