TTT-ejo de UEA

Universalaj rakontoj

Nomoj kaj sortoj. Julia Sigmond. Cluj-Napoca: Exit, 2011. 110p. 20cm. ISBN 9786069246030. Prezo: € 6,90

Jen serio da personaj historioj, iuj feliĉaj, aliaj malgajaj, ĉiuj pensigaj. Knabino naskas post perforto fare de la vicpatro, fama dirigento fuŝgvidas orkestron, viro mirakle resaniĝas je malofta kancero, vidvino malsaĝe transdonas al malica bofilino sian tutan havaĵon: jen nur kelkaj el la dekduo da vivhistorioj en ĉi tiu libro. La rakontoj estas mallongaj, tamen ĉiu estas tiom riĉa je okazaĵoj, kiom sufiĉus por tuta romano.

En ĉiu noveleto la emfazo estas sur la persona rakonto, ne sur la ĉirkaŭaĵo aŭ historia periodo. Eble per tio la verkistino celas doni al la rakontoj universalecon, ĉar la legantoj povus senti, ke ĉi tiaj vivrakontoj povas okazi al iu ajn, ie ajn, iam ajn. Kaj tamen neankrite en specifaj vivmedio kaj epoko, la rakontoj reduktiĝas al serio da rapidaj skizoj. Mankas al ili la profundeco, kiun ili gajnus per pli ellaborita fono.

La lingvaĵo, kiel ĉiam ĉe Sigmond, estas elegante klara. De tempo al tempo ĝenas la apero de vortoj kiaj “stupida” kaj “kozo”; kaj ĉu ŝi neniam lernis la rolon de la streketo en Esperanto? Tra la libroj aperas dekoj da misskriboj de la speco “30 jara viro”, “ŝi estis nur 14 jarulino”, “ses monata gravedeco”, “Esperanto Klubo” kaj simile. Ĉu temas pri konscia malatento de pedanta detalo aŭ kompleta manko de kontrollegado?

Anna Löwenstein

 

Reen al:

: Nomoj kaj sortoj Júlia Sigmond Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo