TTT-ejo de UEA

Akceptebla romano

La profeto el Pedras. Romano. Gersi Alfredo Bays (1934).
Chapeco: Fonto, 2000. 237p. 21cm. EUR 15,60.

n-ro 1136 / majo 2001

Gersi Alfredo Bays estas konata kaj admirata eldonisto, al kies marko Fonto oni danku la aperigon de majstroverkoj kiel Sed nur fragmento de Trevor Steele aŭ Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez. Li patras ankaŭ la samnoman Fonto, nome la kvalite kaj kvante plej gravan sendependan kaj sencenzuran literaturan revuon nuntempe eldonatan. Kaj ĉi-jare oni elektis lin akademiano, sendube pro ĉi meritoj.

Sed li ankaŭ verkas. Romanon! Fakte kolekton de ĉapitroj, de epizodoj ( 1934-1936) el la vivo de viro nomata "(la) Profeto" pro sia barbuleco, persekutata ĉar judo kaj do eterne migranta, fuĝinta al Pedras, ie en la profunda land-interno de Brazilo. En tiu urbeto kun loĝantoj ĉefe italidaj kaj germanidaj Profeto rekonstruas, ankaŭ fizike, sian vivon, kaj iel iĝas spirita gvidanto de la tuta komunumo, cetere en akompano de du virinoj aparte plaĉaj.

La stilo estas flua, facile legebla kaj digestebla. Same kiel Löwenstein en La ŝtona urbo, ankaŭ Bays uzas t.n. neologismojn laŭbezone (t.e. laŭplaĉe), sed ĉu pro tio oni ne aĉetu kaj legu ĉi tiajn romanojn? Lia Esperanto legiĝas pli natura ol tiu de M. de Seabra, tamen malpli ambicia kaj plezurdona ol tiu de la superba Steele. El verkista vidpunkto Bays montriĝas stile kaj fabule* amatora kompare kun Steele, Seabra aŭ Löwenstein. El kie fontas, ekzemple, la karismo de Profeto, taŭtologie sukcesa guruo? Nescieble. La urbo Pedras mem multrilate memorigas pri Macondo en Cent jaroj da soleco, sed ĝia portreto restas supraĵa, skiza, senmagia. Simile efikas amaseto da makgufinoj *, kiel la nekredebla epizodo pri kanonado senkugla aŭ, plej obscene, la gofera aŭ flogistona lifto portanta al lia senzorgejo.

EI la temoj elstaras sekso kaj religio, ero komuna kun la romanoj de Piĉ, kun Adolesko de Vaha aŭ Fianĉo de l' sorto de Rosbach. Tra la tuta romano laika moralo kontrastas kun pastra hipokrito, tiel ke ĝenerale dominas tono videble anti-eklezia kaj anti-klerika. Ĉiel ajn plurfoje la seksaj scenoj impresas iom pornetaj, preskaŭ vuajerismaj.

Pli ol bona, mi nomus ĉi romanon akceptebla. Kio, en Esperantujo, egalas komplimenton.

Jorge Camacho , Hispanio

fabulo: enhavo, intrigo, okazado, temo de verko
makgufino (en kino): neklarigita intrigero

 

Reen al:

La profeto el Pedras Gersi Alfredo Bays Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo