TTT-ejo de UEA

Malferma tago en la infero

István Ertl, La Postdomo, Rotterdam: Eldonejo Bero, 2003.

Ĉu vi scivolas pri la ombra flanko de nia esperanta mondo? Ĉu vi pretas descendi al la movada infero, fermita de antaŭ la okuloj de ordinaraj homoj, kie eterne brulas la flamoj de kverelo, senĉese bolas la kaldrono de ekscito kaj rondiras neniam pacigeblaj animoj de intaj, antaj kaj ontaj adeptoj de la Sankta Ideo? Vi devas nur sekvi gvidanton sendube adekvatan, István Ertl - kiu ja spertis ĉion-tion el haŭtbruliga proksimo kiel antaŭa redaktoro de tiu ĉi revuo. Dek jarojn post la epokfare akra satiro de Jorge Camacho (La Majstro kaj Martinelli) jen nova peco el la sama ĝenro, en amika proksimeco al la pionira. (Eĉ nomoj de ties ĉefrolantoj: Georg Silber kaj Eméric Ország reaperas.) Tamen diferencoj plias. Ĉi-foje primara "viktimo" fariĝas UEA, pli precize ĝiaj gvidaj organoj: la estraro kaj la Centra Oficejo. Ne mirige, se oni aŭdis ion pri la tieaj konfliktoj antaŭ nelonge. La Postdomo ne estas por komencantoj - nek lingve, nek movade, nek, ni diru, psike. Por plene absorbi la venenan enhavon de Pokalo Averaĝu ekzemple, oni bezonas specifajn impresojn pri la esperanta kulturo ĝenerale. Ideala leganto de la libro devus havi pli ol supraĵajn konojn pri la neoficialaj ĉapitroj de nia movadhistorio, pri la personoj rolantaj en ili, kaj krom esperanto de la lingvoj nederlanda, eĉ hungara. (Mi eluzu rapide la bonŝancan koincidon de komuna patrina lingvo kun la aŭtoro por modeste provizi la internacian legantaron per du etaj klarigoj: nomo de hotelo La Tivornya signifas ion, kiel 'fidiboĉego', de baro Ösgüzü ion kiel 'praaktivegulo'.) Fakte tiu problemo koncernas iun ajn pamfleton: ĝisfunde kompreni ilin povas nur tiuj malmultaj, kiuj havas la samajn travivaĵojn, kiel la aŭtoro, kaj tiel la ŝancon deĉifri ĉiujn aludojn enigmajn. Ekzemple al homo vivanta ekster Nederlando (kiel mi) devas resti nebula la tuta rakonta fadeno ĉirkaŭ la tn. Batava Fonteyn-Fronto. Pro la sama kialo la titoldona paraleligo de la aŭtora traŭmato kun tiu de Anna Frank ŝajnas ankaŭ iom troige, malkongrue kun la ĝenerala ironia tono. Feliĉe la verko estas tamen pli distra ol ŝlosila; ne estas ĝia ĉefa intenco detale klarigi en maskita formo, kio vere okazis ĉirkaŭ la Centra Oficejo. La romaneto de Ertl prezentas veran, originalan intrigon. Je unua rigardo temas pri tn. konspirhistorio, kie ĉiuj agoj - ĉu malfermaj, ĉu sekretaj - alcelas la gajnon de monda potenco. La unua ĉapitro komenciĝas tuj per mistera murdo, pri kio oni rapide akuzas nian ĉefheroon, redaktoron Erwin Tastl, dungiton de Internacia Esperanto-Asocio (IEA). Sekve li trovas sin unue en karcero, poste en la mezo de internacia naciisma komplico, kiu minacos la movadon per fina malvenko. Intertempe pluraj esperantistoj fervore enmiksiĝas, kio nature nenion ŝanĝas. La vivon de la herooj savos nur lastmomenta neatendita turno ("dio el maŝino", kiel la aŭtoro mem dokte diras), kiu tamen ne prokrastos metafore apokalipsan kolapson... Unu el la atutoj de la teksto estas la palimpsestoj de propraj nomoj. La metodo estis jam praktikata de Camacho (en la kazoj de la kantistino Nikotin' kaj la unua esperanta filmo, Langvoroj), sed Ertl majstre pluevoluigas ĝin. Pere de tiu litermiksa kaj -ŝanĝa tekniko li ricevas tn. parolajn nomojn, kiuj respegulas ĉefan trajton de la koncerna persono. Jen kelkaj el la pli indulgaj, nur por doni la guston: Fernando Virtej, Paŝa Drakuliĉ, Toy Bigboy, Trefort Stilo - ĝuan malkovron de vere pikantaj mi lasu al la legunto... Same pinĉaj-trafaj estas la akompanaj karikaturaĵoj de Francisco Veuthey (kvankam kelkfoje mislokitaj en la volumo). Alia grava trajto, en kiu Ertl sekvas Camacho (kaj kredeble precipe gvidan hungaran postmodernan proziston, Péter Esterházy), estas la grandskala uzo de intertekstoj (te. citaĵoj prunteprenitaj de plej diversaj aŭtoroj, enkonstruitaj sen ajna indiko). Dank' al tiu rimedo la Epilogo levas nin al elegiaj altoj. (Samtempe la ankoraŭ posta Ad libitum ne plu forte efikas, iomete eĉ malklaras.) Simile elstaraj estas la fajne desegnitaj stilportretoj: tiu de artikolo el la "novaĵmagazeno Minuto", tiu de komunikaĵo de la "inform-misformilo Verondo Ekskomunikas" kaj tiuj de personaj skrib- kaj parolmanieroj de diversaj eminentuloj - kies lingvouzoj fakte montriĝas pli kliŝemaj kaj kliŝamaj, ol eminentaj... La libro liveras ankoraŭ kelkajn surprizojn al la atenta leganto, kiel pseŭdoanonco pri cenzurado komence kaj pseŭdorecenzoj de la verko fine. Pro tiuj eĉ pri la ŝajna komposteraro de paĝo 59 oni ne povas centprocente decidi, ĉu la mesaĝo de la verkisto al la enpaĝiganto restis intence aŭ kontraŭvole en la volumo. La Postdomo estas vera satiro: plena je humuro, tamen tute ne gajiga. Kontraŭe, kiel frosteta vento ĝi dispelas ankoraŭ ŝvebantajn mitojn pri specifaj bonoj de esperanto kaj ĝiaj parolantoj. Ĝi montras, ke la esperanta mikrosocio estas "modelo" por la cetera mondo ne en la senco 'io aŭ iu imitinda pro sia perfekteco' (PIV, n-ro 4), sed kiel 'simpligita prezento ... de la esencaj ecoj de sistemo...' (PIV, n-ro 5). Ĝi prezentas en siaj kadroj la saman ĝeneralan nekapablon por interkompreniĝo, interkonsentiĝo kaj paca kunvivado. Verŝajne do pravas unu el la pseŭdorecenzantoj dirante: "La Postdomo kontribuas nek al la disvastigo, nek al la instruado, nek al la utiligado de Esperanto." Al io simile grava eble tamen jes: al la memkono de la esperanta lingvokomunumo. Kaj tio jam ne estus malmulto.

Lariko Golden

 

Reen al:

La Postdomo István Ertl Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo