TTT-ejo de UEA

Titana migrado

Modernaj Robinzonoj. En la siberia praarbaro (1923). Teodoro Schwartz (1894-1968). Enkonduko de Humphrey Tonkin. Berkeley: Bero, 1999 (2-a, red. eldono). 9+47p. 22cm. Kun mapo. EUR 6,00.

Dum mi antaŭeniris en la legado de Modernaj Robinzonoj, mi komencis kompreni kial oni decidis revivigi ĉi verkon (de 1923) per freŝa eldono (7999), tiel savante ĝin el la mansardoj kaj forgesejoj de l' mondo. Temas pri dokumento fakte streĉe interesa, en kies viglan fluon oni povas sin mergi sen la limigo de anakronisma sento.

Jen libro por tiu kiu brakseĝe deziras iom gustumi naturmondon: grandan, tutsovaĝan. Kaj certe temas pri volumo kiun ajna amanto de aventuroj emos frandi.

Modernaj Robinzonoj estas la vera historio de la titana migrado de internacia (ĉefe aŭstro-hungara) grupo de militkaptitoj. Ili traserĉas la vojon hejmen tra la siberia praarbaro baldaŭ post la unua mondmilito.

Nepra avantaĝo de ĉi eldono estas la 9paĝa enkonduko de Humphrey Tonkin. La nomo Tonkin ja funkcias kvazaŭ garantio de kvalito kaj erudicio. Ĉi tie la iama rektoro de la Universitato de Hartford neniom desaponras nin. Zorgdetale kaj surbaze de multa esploro li donas informojn pri la epoko, pri la kompleksa, vivdanĝerega situacio de la militkaptitoj, kaj pri la aŭtoro Teodoro Schwartz mem. Fakte temas pri enkonduko modela: bonstila, informriĉa kaj solida.

En la enkonduko ni ekscias ke Schwartz estis ano de grava grupo: tiu ankaŭ de Baghy kaj Kalocsay. La 47 paĝoj de Modernaj Robinzonoj spegulas ĉefe personan spertaron. Tonkin ankaŭ aludas la historion de la idoj de Schwartz, tutsukcese transplantitaj en Usonon. Verŝajne tio egale estus tre interesa esplorkampo, kiel priatestas la ekzisto de la libro Soros on Soros. Temas tamen pri alia, transmara, kaj anglalingva ĉapitro en la historio de la elstara hungara familio.
~Red.: Vidu okt., p. 173.J

Ekzaktaj geografiaj konoj certe ne necesas por sekvi la aŭtorajn aventurojn. Tamen librofine de la nuna eldono oni trovos mapon havigitan de Tonkin, por tiu kiu interesiĝas pri tiaj detaloj.

La plezuro de la teksto de Schwartz devenas ĉefe el la priskriboj de homoj en lim-situacioj, certe ne plezuraj siatempe.

Tiajn situaciojn estigas ne nur diversaj neamikaj homgrupoj, sed ankaŭ la vasta, kruda kaj kruela ĉirkaŭo

natura. En la grupo estas homoj

jam spertintaj verajn ekstremojn de stato kaj konduto. Kiel raportas la aŭstro Sepi: "Kion ni estus povintaj fari por la malfeliĉa kamarado? Ankaŭ ni estis malsataj kaj ... nu, ni manĝis lin. Dum la manĝo ni parolis multe pri lia kaj nia malbenita sorto" (p. 18).

Sed tamen, la arbaro kiu devigas foje al tiu malhomeco ankaŭ posedas dum mallonga periodo imponan belecon, kiel raportas Schwartz mem: "Ĉie arboj, arbegoj, arbetoj en ĉiuj nuancoj de 1' verda koloro. La potencan vivkapablon de la naturo montris la titanaj arboj, kiuj jam de centoj da jaroj vivas kaj kreskas tie ĉi". (p. 29).

Por mi, loĝanto de la ebena kaj varmega Teksasa Sudo, estas ekzote refreŝige legi pri la fora, arboplena kaj ofte malvartnega Siberio. Sed certe Modernaj Robinzonoj estas, malgraŭ sia mallongo, verko kiu povos plaĉi al homoj el tre diversaj geografiaj kaj kulturaj fonoj. Denove la ĉefa postulo: amo al la naturo kaj al la aventuro.

Petro Braŭn ~ Usono

 

Reen al:

Modernaj robonzonoj Teo Schwartz Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo