TTT-ejo de UEA

Anatemoj de kontraŭretulo

Ŝak-vojo. Noveloj. Christian Rivière. Nantes: La aŭtoro, 2001. 88p. ISBN 2 9514747 2 5. 19cm. € 10,20.

Kion la kovrilo anoncas kiel "novelojn", tio estas verdire mallongaj rakontoj temantaj ĝenerale pri teknologiemo, (manko) de komunikado kaj la rezultantaj fremdiĝo kaj elreviĝo. Enestas ankaŭ kelkaj rakontoj, kiuj ne rilatas al la ĉefa objekto de la aŭtora malamo: la virtuala mondo kun ĉiuj ĝiaj komputiloj kaj akcesoraĵoj. Ekzemple, "Pulokule" estas nenio alia ol teksto teksita el vortludoj, verkita probable por distri feriantan samideanon. En "Ŝi, seks' en sun'", belkorpa sunbaniĝanta plaĝulino, kiu altiras al si seksavidajn rigardojn, enkarnigas la homan frivolecon.

Interreto, "tiu templo de la mezkvaliteco", aperas en pluraj el la 16 rakontoj, ĉiam nigre pentrita, kvazaŭ ĝi estus la kaŭzo de ĉiuj nuntempaj sociopatioj. Kaj kvazaŭ vid-al-vida komunikado estus panaceo.

En tiu virtuala mondo, ne estas loko por sincera kaj efika komunikado. Indas kaj endas reveni al la "naturo" el krajonoj, karbopapero, plumo kaj skrapgumo, kiel subkomprenige predikas la kvazaŭfantasta "Krajone".

En "Fuĝo", laboristo rifuĝas en la virtualan mondon, kie li portempe trovas ĝojon, sed jen frapo, kiam li devas reiri laborejen: "Realo revenas,/ĉagrenas", kiel iam poeziis Kris Long en bela poemo pri homa elreviĝo.

Eble literaturan valoron havas nur "Disŝiro": malfeliĉulo ĉiuflanke trafita de malbonŝanco decidas forgesi sian grizan pasintecon, fariĝante transvestito. Lia edzino same agas. Malgraŭ la krudeco de la situacio kaj ioma naiveco, "Disŝiro" konsistigas legindan metaforon pri la postmoderna identecokrizo.

Ĝenas la legadon oftaj neologismoj kaj la peza stilo. La aŭtoro pretendas lingve avangardi, sed li nur sputas sian galon kontraŭ interreto kaj teknologiemo. Kaj tiel la Esperanta literaturo maltrafas plian okazon pliriĉiĝi.

Reinaldo Marcelo Ferreira

 

Reen al:

Ŝak-vojo Christian Rivière Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo