TTT-ejo de UEA

Inter planedoj kaj fosilioj: du superbaj poemaroj

Saturno.Poemas bilingües /dulingvaj poemoj .Jorge Camacho. Rotterdam: Bero, 2004. 138p. 20 cm. Prezo:€ 10,80. Celakantoj. Poemoj. Jorge Camacho. Rotterdam: Bero, 2004. 116p. 20 cm. Prezo: € 9,90

Ne ĉio verda smeraldas... Tio ne veras pri la plejparto de la poemoj en Saturno kaj Celakantoj , kiuj jes ja staras je la pinto de ĉio kio legeblas Esperante. Matura voĉo, ĉizita lingvaĵo, kohera mondbildo, teme unuecaj poemaroj, malsentimentalismo – tia la enhavo de ĉi volumoj. Poeto plen-statura, kiun oni prave komparas kun de Kock kaj Auld. Tamen (kiel aliaj jam substrekas) preskaŭ sena je liriko, je pasi-elverŝo... ĉar temas pri poeto antaŭ ĉio de l’ intelekto..

Kelkajn plusojn la volumoj havas krom la enhavo mem. Unue la postparoloj de Gonçalo Neves (Saturno ) kaj de Mauro Nervi (Celakantoj), kiuj estas , laŭ mi, plejparte universitat-nivelaj. Tamen kun unu manko: tre apenaŭ ili lokas Camacho-n inter ties supozajn samskolanojn. Kiamaniere ni ekzemple komparu la talentegan Camacho-n kun la talentega Montagut? Sed nature, tia studo postulus apartan artikolon, fakte eĉ plurajn. Alia pluso estas la materiala: la alloga profesia kvalito je kiu Eldonejo Bero eldonis la volumojn.

Pri ĉi poemaroj eblus verki doktorigan tezon. La mallonga spaco de recenzo permesas al mi fari nur kelkajn rimarkojn. Mi opinias ke tutece la du volumoj staras samnivele, kaj ke ambaŭ estas absolute endaj por tiu kiu serioze interesiĝas pri la Esperanta poezio. Tamen, por mi la dulingveco de Saturno prezentas specialan dimension, ĉar kaj la hispanan kaj Esperanton mi regas kvazaŭ denaske. Antonio Valén (Fonto 2005) jam substrekas la teoriajn neeblojn de tia dulingveco. Miaopinie temas pri simpla fakto. Ĉu povas efektive sami objekto el plasto kaj objekto el ceramiko?

Nature, la efikoj de la versoj Esperantaj kaj la hispanlingvaj ne malofte malsamas, kun la rezulto ke nedisige de subjektivismo oni preferas unu aŭ la alian. Mi trovas multe pli da suko en entretanto, / lúdico, deambulo por mil calles / sin salida ol en intertempe / mi promenas lude de sakstrato / al sakstrato (toda / ĉies , pp. 6-7). Temas pri la lingva registro. Lúdico kaj deambulo ne apartenas al la lingvaĵo de miaj TeksMeksaj* (tamen denaskaj hispanlingvaj) studentoj; pluraj probable ne komprenus la vortojn. Ambaŭ esprimoj eĥas beletreskan spertadon, specialan guston. Kontraŭe, la Esperantaj promeni kaj lude tutsimple kolokvas (malgraŭ la respektiva deveno franca kaj latina). Aliflanke, Camacho eĉ surprizas min hispanece: per la adjektivo cianciaficcionarios , kaj verbo en la imperfekto, cienciaficcioneábamos. Belaj esprimaĵoj, eĉ se silab-abundaj.

Ne malofte la poemoj pli plaĉas tamen en Esperanto: ĝuste pro ties permesoj, fleksebloj kaj kurtebloj, kiuj eĉ ne reveblas en la hispana. Camacho estas nerefutebla majstro de tiaj ercoj. Kio hispanecas en la hispana poeto Camacho? Se oni tralegas la volumojn spurante ian Hispanujon ŝablonan, probable nenio. (Same oni nur vane intencus spuri ian „sudafrikecon "ĉe de Kock). Nu, je la nivelo de la poetiko spureblas eblaj hispanecoj ĉe nia, cetere, kosmopolito.

Mauro Nervi majstre resumas la enhavon de Celakantoj: „vivo en sia konkreto – sango kaj polvo, bataloj, ideologio, vojaĝoj, homaj interrilatoj." Tielas ĝuste la hispana Angel Gonzales, kelkajn el kies poemoj tradukis Camacho mem (Astura bukedo). Kaj estas aliaj similecoj (inter kiuj la fajna ĉiziteco de lingvaĵo kaj versoj). Sed jen alia temo por aparta artikolo. Per la venen-elverŝa Bonan vesperon, Majstro!, Camacho montras sin vere digna ido de la 17-a-jarcenta hispana poeto Quevedo.

Ĉu Camacho estas sciencfikcia poeto? Ja mankas la tipaj ŝablonbildoj. Sed se ni akceptas la alvokon de Stanisław Lem al pli serioza speco de sciencfikcio, probable Camacho tiel klasifikeblas. Aparte plaĉas al mi poemoj kia Astraj nevusoj, kun surpriza progreso de la mirindo de l’ Kosmo al trafa erotiko. Se Hispanujo apenaŭ spureblas, malas pri Finnujo, lando kiun Camacho tre artisme etosigas eĉ per japaneskaj inkaĵoj.

Camacho povas soki per ekstremoj: foje (tamen beletreske!) li. vortas, fiesprimas; foje li deziras la tujan morton de estroj ne de nia tutglobisma mondo... Miaopinie, tio nur igas lin pli interesa. Ankaŭ ia malkaŝa ateismo kaj (mi dirus, iom kompleksa) pluesperanta postesperantismo de Camacho povus ĝeni kelkajn legantojn.

Laŭ ĉiaj indikoj, Jorge estas speco de Übermensch** lingva, poeta, kaj intelekta („Teror-infano", laŭ Joxemari Sarasua en Fonto. Laŭ iu finnino, la kamaĉa rego de la finna elmontras talenton tute preter la ordinaro – ĉu eble li poemas ankaŭ en tiu lingvo?). Bonŝance la poemoj de Saturno kaj Celakantoj estas plejparte kompreneblaj por vi kaj mi. Sed ĉu vi scias kio estas multetuberulo, graptolito? Ekzistas bonfortune enciklopedioj por esplori tiaĵojn. La paleontologio estas grava subteksto ambaŭvolume.

La „arkaika Esperanto" mem malfuturas. Tial tiom taŭgas la metaforo de la trilobito: fosilio tre bela je formoj kaj simetrioj, kaj tamen neresurektive morta. Per Saturno kaj Celakantoj ni plene ĝuu pint-momenton de nia tamen belega pradiluvaĵo. Sed jen averto por serĉanto de novaĵoj: pluraj ĉi poemoj jam aperis en Fonto kaj aliloke.

Peter Browne

*) Teksas-meksikaj; **) Superhomo.

 

Reen al:

Saturno Celakantoj Jorge Camacho Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo