TTT-ejo de UEA

Kiam La Espero sonis plej esperplene

Sen titolo (1904?). Ivan G. Ŝirjaev (1877-1933). Editoris Herbert Mayer kaj Ed Borsboom. Vieno: Pro Esperanto, 1995. 336 p. 24 cm. 48,00 gld.

Ĉu marmora statuo restas artverko ankaŭ se ĵus skulptite ĝi sinkas al marfundo kaj neniam plu estas vidata? Tiun konatan demandon de estetiko sugestas la malmergiĝo de Sen Titolo, preskaŭ cent jarojn post sia ekesto – se kredi la hipotezon ke temas pri nia plej frua originala romano, verkita antaŭ La kastelo de Prelongo (1907) kaj Ĉu li? (1908) de Vallienne. Prezentante argumentojn pore kaj kontraŭe (sed konkludeme al jeso), editoro Mayer defias niajn filologojn.

Jen do unu el la Esperantuje ne maloftaj kazoj kiam kultura produkto ne sukcesas propra-tempe eniri la ĝeneralan kulturan fluon Esperantan, kaj montriĝas por la posteuloj kiel objekto historia. Ĉi-epoke ĝi ne plu kontribuos al la kohera kontinuo kultura, sed ĝi almenaŭ inspiru nian komunan konscion historian, nutrante ĝin per rakonto aŭtobiografia, de persona intimeco, el la pioniraj tempoj de Esperanto.

Eĉ realisto kun koro hardita de movadaj seniluziiĝoj ne rezistos la etosan ĉarmon de Sen titolo, de epoko kiam letero el fremda lando provokis admirojn kaj suspektojn, kiam la sperto ke svedoj kaj rusoj interkompreniĝas per Esperanto ŝajnis eksterordinara, kiam La Espero sonis plej esperplene… kiam la Fina Venko ŝajnis senprokrasta. Tial radias ia sekulara religieco el la romano de pastro Ŝirjaev, kiun ni legas pagane, eble kun sopiro ree kredi. Dumlege kuntrenas nin simpatio por la adoleskulo Joĉjo, seminariano en Jaroslavl antaŭ 99 jaroj, kies jun-arda, misiista vervo propaganda malfermas al li iom post iom pordojn en socia klaso al kiu li alie ne havus aliron.

La fantazio de Ŝirjaev, jam elmontrita en la novelaro La dormanta grafino kaj la romaneto La nova vivo (ambaŭ 1993), scias lerte teksi rakontojn foje felietonecajn, kun sortoturnoj pli-malpli kredeblaj. En ĉi tiu verko aŭtobiografie inspirita li ne bezonas tiom da imagemo, ĉar la viv-eventoj de la junuleto liveras pretan kadron. Laŭe de tiuj, ni atestas sinsekvon de studrondaj kunvenoj, de seminariaj ekzamenoj (ĉu Joĉjo sukcesos?), de promenoj kun knabinoj (ĉu Olnjo aŭ Sonjo lin ĉarmos?)... La rolantoj kaj figurantoj vive individuecas, sed necesas kono de la multtavola rusa socio tiutempa por plene kompreni iliajn agojn kaj manierojn.

La lingvaĵo kaj stilo de la romano apenaŭ perfidas la verko-daton, des malpli ke ili tempe kongruas kun ties temo. Sed, leginte sur p. 317 ke "la editoroj elektis... fari la necesajn etajn korektojn", oni fariĝas iom suspektema, malgraŭ ilia certigo pri "plej granda singardo". Laŭ ili, "eldoni la tekston sen ŝanĝoj... kontentigus la proksimume 30 sciencajn esplorantojn de la originala literaturo." Povas esti. Tamen, indekso de la teksto-modifoj je la fino de la volumo ne ĝenus laikan leganton sed utilus por esploremulo.

István Ertl (Nederlando)

 

Reen al:

Sen titolo Ivan Ŝirjaev Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo