TTT-ejo de UEA

Ĉu Esperanta Dostojevskij?

La dormanta grafino. Ivan G. Ŝirjaev. Vieno: Pro Esperanto, 1993. 157p. 24cm. 34,20 gld.

La nova vivo. Ivan G. Ŝirjaev. Vieno: Pro Esperanto, 1993. 78p. 24cm. 21,60 gld.

Originalaj rakontkolekto kaj romano, respektive. Pri la aŭtoro, la ruso Ivan G. Ŝirjaev (1877-1933), scioj pokas. La editoro, H. Mayer, preface faras biografiajn peniktirojn: Ŝirjaev lernis Esperanton en 1895, instruistis, pastris ekde 1904, iniciatis la Enciklopedion kaj ellaboris gemojn – dise-mise aperintajn – de nia novel-arto.

Mayer plendas kontraŭ la ĝenerala forgeso pri la rusa E-pioniro. Prave. Projektas eldoni ties kompletan verkaron. Aplaŭdinde. Kaj kolumbe elfervoras: "En niaj vicoj estis Esperanta Dostojevskij. Sed ni ne sciis tion." Supertakse.

La ŝirjaevaj personoj en la novelaro havas ja korpon kaj animon, konstituas psikologie interesajn tipojn, sed ne universalvalorajn arketipojn. Por memrealiĝi kiel tiaj, mankas al ili la spaco de romano kaj troas ĉirkaŭ ili sentimentalo. Tamen, lokite sur romana dimensio, ili transiĝas al simplaj marionetoj metitaj je la servo de intrigo pasintjarcenteska kaj mielo-drama, kvankam ĉiam atento-kapta.

Ŝirjaev dominas la regionon mezan inter longa novelo kaj kurta romano. Kaj ĝuste tie li pleje trafas. Pejzaĝas arkadiojn kaj mornejojn. Beltakte fantazias kaj realumas. Teneras kaj ironias. Kaj uzas skurĝon subtile sed senkompate. Kontraŭ perfido kaj ciniko – multkaratas la epistolstila Stranga knabinaĉo, miaopinie, la plej altkvalita rakonto en la kolekto. Kontraŭ kruelo kaj malkaritato – Venĝo – sine de la klerikaro! Altfluge.

En La nova vivo, male, Ŝirjaev perdas la takton situacian, rolulan kaj rakontan, kvankam ne sian priskriban scipovon nek sian kapablon tenadi la intereson de la leganto. Nenie en ĝi percepteblas la pretendita reflekto de la Rusujo antaŭrevolucia. La roluloj askete bonas aŭ pliboniĝas. Neniam ili konscias pri – des malpli ribelas kontraŭ – sia sociale maljusta situacio. Eĉ pli, la feliĉan finon ebligas ĝuste anĝele bonkoraj riĉuloj. Tian finon aŭ pluvon roz-petalan – laŭan al felietona elnodiĝo – antaŭas fabeleska peripetio (verŝajne konceptita kiel provo savi la romanon) tute ne kongrua kun la supozita realismo de la verko.

Pleja surprizo ĉe Ŝirjaev: lia stilo. Lia lingvaĵo lirla kaj sentubera kaj natura – artisma –, diferenca disde la koda skemeco ĉe liaj samtempuloj. Lia talento por beletri per la magra vortprovizo de la fru-epoka Esperanto.

Pro ĉiuj bonoj ĝis nun komentitaj – ne pro lia eventuala dostojevskijeco – la verkaro de Ŝirjaev meritas diskonigon. Bonvenos la apero de pliaj liaj elplumaĵoj. Dume mi atendas kaj esperas kaj tiel plu.

Miguel Fernández (Hispanio)

 

Reen al:

La dormanta grafino La nova vivo Ivan Ŝirjaev Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo