TTT-ejo de UEA

En barko kunpilota

Ŝirpecoj (anstataŭ monumento). Christian Declerck. Antwerpen: FEL, 1991. 168p. 21cm. 23,40 gld.

La nomo de Christian Declerck estis al mi apenaŭ konata. Verdire, pri li mi sciis nur ke li atencis du romanojn de Dorval, enŝovante dum revizio proprajn kaj alies (precipe Piĉajn) neologismojn, eksterlokajn kaj ekstertempajn. La poemaron do mi aliris kun ia misaŭgura antaŭsento pri kapricemo, kiun tamen mi devis baldaŭ formeti, konstatinte ke miamane kuŝas ne simpla verskolekto, sed aŭtenta oceano da poezio . . .

Sian poetivon Declerck proponas al ni kvartajde. La unua impresas kiel apenaŭa huleto, leĝera kaj efemera, eĉ iom sensala. Fakte, temas pri nuraj etudoj, pli-malpli primitivaj, kiajn oni kutime ne eternigas volume, escepte se temas pri eldono de opera omnia, en luksa jaketo, kun ekzegezaj notoj kaj similspecaj sagacaĵoj . . . Ĉi-ere emfazindas nur dupaĝa poemo pri masturba sperto, kie la aŭtoro kunstebas du pratekstojn el 1963 kaj ilin travestias laŭ siaj nunstilaj kleoj, fasonante tamen nekoheran domenon.

Sekvas la dua ondo, longa kaj lanta, sur kiu la bardo navigas jam memstare, lerte manovrante la rudron de kresĉenda poetiko, ankoraŭ iom plata laŭforme, sed vortica laŭsente. Ĉi-fluse, sub la formo de hazardaj leter-fragmentoj (ŝirpecoj), Declerck ekboardas propran universon poezian, kiun li kunplektas el sperteroj, iamaj kaj nunaj, realaj kaj revaj, karnaj kaj karmaj, ĉar ĉiajn egalige traktas la privilegia menso de vera poeto, ne konanta limojn nek barierojn esprimajn aŭ sensacajn. La poezio de Declerck, kies veraj konturoj eksenseblas ĉi-tajde, ŝvebas entute kiel kompleta kaj totala himno al la Virino, kiun li levas idolo kaj modelo, matrico kaj krisolo, ne laŭ maniero Petrarka aŭ precioza, sed per vulkanaj priskriboj de ŝia diigita sensualo, kiucele li proprigas al si kaj konsekvence uzas plastikan, eferveskan, bunt-epitetan, suk-likan, ekscitan kaj enorman Esperanton. Evidente iuj harfendemuloj, kiuj disfoje el siaj kabinetoj periskopas la pulson de nia poeziejo, ne maldegnos encikliki pri tiea aŭ maltiea peko

kontraŭ la dogmoj de la Parnasalo . . .

La dua ondo tamen ne povus sendige flui, ĉar la poezia formo ĉi-parta, intence monotona, riskus transiri la randon de enuo. La aŭtoro tion perceptas ĝustatempe kaj sin lofas al la sekvaj surfoj, lastaj kaj drastaj, kiuj verdire kunŝaŭmiĝas en unusolan trombon, homogenan, impetan, iel apoteozan kaj klimaksan. Ĉi-finale Declerck eksponas pintojn de poeziaj maturo kaj rafino. La poemoj akiras formojn pli solidajn kaj vast-paletrajn. La amoro (oro de la amo, laŭ lia difino), trafluanta la tutan verkon, iĝas la akso ĉi-era, servate de lingvaĵo pli-pli eskvizita sed samgrade palpitacia. Daŭras la apologio pri la Virino, pri ĉiuj korperoj ŝiaj, kerne de svaga apologetiko pri libera amoremo, kies limojn traceu nur la amo, laŭ ekskluziva homa skalo:

Ni la kreantoj estas de ni mem – ne Di’! –
de nia mem-imag’, de nia loĝinsulo.

Ne nur la Virinon la poeto sorigas alten, sed eĉ la koncepton pri Amoro mem. Ĉiu strofo legiĝas kiel vera odo al la Ars amandi, kaj eĉ amoraĵojn longe repudiatajn de moralistoj li sukcesas aŭreoli per lirikaj salvoj delikat-esprimaj. Se doni ekzemplon, la poeto kapablas literature rehonorigi la frandzon (kiun sinsekvaj prudulaj generacioj traktis aĉa bordelaĵo), asignante al ĝi laŭmeritan lokon inter la plej belaj kaj sinceraj omaĝoj fareblaj al la virina korpo. Lian versemon povas bridi nur la limoj de la lingvo mem, ne nepre de Esperanto, sed eĉ de la homa parolo ĝenerale, kiu drame postrestas la viglon de poeta menso:

Ha! Papero nur! Parolinert’!
Presinka monopol’.
Nur bridoj, baroj al agem’ kaj volo.
Interpunkci’ rigora: strangol’
al vivospir’! Viv’ sub banderolo.

Entute, ĉi tiun flandron mi vidas poeto modele Esperanta, moderna kaj originala, posedanta proprajn frekvencojn poeziajn, asidua niabeletre, enhejma ĉe la lingvo, kiun li manipulas artisme kaj pensere konstante rekreas. La fajnan resonancon ĉi-kolektan ne sukcesas dampi eĉ la galimatia postparolo per kiu la aŭtoro decidis nin regali, ne konsciante ke poetoj plejofte katastrofas sur la esea tereno, la plej malpoezia . . .

Gonçalo Neves (Portugalio)

Ars amandi (latine) = la arto ami (alude al la poeziaĵo Ars amatoria de Ovidio)

frandzi = buŝkaresi piĉon (Parnasa Gvidlibro)

opera omnia (latine) = kompleta verkaro

Parnasalo = Parnasa Gvidlibro

 

Reen al:

Ŝirpecoj Christian R. A. Declerck Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo