TTT-ejo de UEA

Interesaj mikroromanoj

Sonĝe vagi. Julian Modest. Sofio: Pres-Esperanto, 1992. 62p. 19cm. 12,00 gld.

Nekontesteble Julian Modest estas aŭtoro kiu scias peri rakonton. Rakontisto mi lin nomus eĉ pli ol literaturisto. Dum oni legas, li scias sorĉkapti la atenton.

En la nuna kolektaĵo kuniĝis rakontoj de pluraj ĝenroj. Unuflanke la tute simpla, rektlinie perita anekdoto, foje ŝerco: "La edzo, kiu leviĝis" ludas pri la dusenceco de leviĝi. Aliaj estas kion la nederlanda verkisto Couperus nomis "miniaturaj romanoj": enestas tuta evoluo de homa karaktero, pluraj personoj plurnivele pentritaj, sugestiado de identeco, kiu jes aŭ ne povas esti ĝusta ktp; mi pensas ekzemple pri la majstre verkita "Ina".

Same plurtavola estas "Kiu vi estas" – bele filmebla, miatakse. Kelkfoje la aŭtoro tuŝas, kvankam netrude, sociajn demandojn. Ekzemple pri la nuna situacio en Bulgario: tuta familio kiu laŭaserte ekferias, sed hejmen resendas la revenbiletojn de la aviadilo ("La forbruligo de la pontoj").

Sed pleje restas en mia memoro la mallongaj kvazaŭ-skizoj, kiuj temas pri grava momento en iu hom-vivo: la tenere komenciĝanta amhistorio "La surprizo"; la intence iom enigme vortigita "La sekreto de sinjorino Lunk", kiu montriĝas tragedio neniel atendita de la leganto; la averta historio pri Fred, "Eta ŝerco", kiu pruvas ke pri amo, pariĝo kaj divorco oni ne ŝercu.

Entute: libreto kun tre legindaj noveloj. Enhave.

Ĉar kun bedaŭro mi devas aldoni: stile kaj lingve mi kutimas legi pli bonnivelajn tekstojn de Julian Modest. Ĉu kulpas senzorga redaktado aŭ rapidemo ĉe la pretigado de la libreto? Min vere ĝenis slavismo, kiu tra la tuta verko daŭre ripetiĝas: la neuzado de pronomoj kiuj devus roli subjekte, de la tipo: "Fred vekiĝis kun la sento, ke [ ] sonĝis belegan sonĝon, sed tute ne memoras ĝin." Mi atentigas ankaŭ pri la plurloke uzata "preskaŭ ne" anstataŭ "preskaŭ", "nur kun ega peno ne" (ekz. p. 17, 23, 27, 40 k.a.). Preseraroj bedaŭrinde oftegas, kvankam neniam ĝenaj por la kompreno.

Gerrit Berveling (Nederlando)

 

Reen al:

Sonĝe vagi Julian Modest Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo