TTT-ejo de UEA

Historioj el ĵusa pratempo
Ĉerpo el la homarana tradicio

Vojaĝo al disiĝo. Spomenka Štimec. Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1990. 90p. 20cm. 15,00 gld.

Geografio de miaj memoroj. Spomenka Štimec. Vieno: Pro Esperanto, 1992. 140p. 23cm. 33,60 gld.

Kroata milita noktlibro. Spomenka Štimec. Vieno: Pro Esperanto, 1993. 103p. 23cm. 30,00 gld.

Kiam la usona semajnrevuo Time en 1987 dediĉis grandan artikolon al la centjara jubileo de Esperanto, ĝi citis ankaŭ la plendon de brita esperantistino ke, kontraste al la tradukoj de literaturaj ĉefverkoj, "ni ne havas ian leĝeran legaĵon."

Ne estas nun nia temo diskuti pri kion povas signifi "leĝera". Sed estas fakto ke mankas legaĵoj en Esperanto kiuj estus samtempe malpezaj kaj altnivelaj. Niaj pioniroj multe fortostreĉis por tradukoj kiuj demonstru la plenan kapablon de la lingvo. Tra la jardekoj ankaŭ evoluis originala literaturo kun plej altaj pretendoj. Estis krome multaj broŝuroj kaj libroj kiuj sin turnis al la t.n. ordinara esperantisto. Tamen inter tiuj superregas verkoj kies aŭtoroj ne vere havas multon por diri; ili celas iom distri aŭ amuzi, sed nek bazas sin sur kulturaj valoroj propraj al la esperantista komunumo, nek klopodas eduki al konsciiĝo pri ĝia aparta karaktero. Eĉ pli malbone, multaj aŭtoroj erare opiniis ke ne tiom gravas atenti pri senriproĉa lingvaĵo.

Spomenka Štimec estas escepto. Ŝi verkas pri temoj proksimaj al la vivo-sfero de la legantoj. Ŝia rigardo estas direktita al ordinaraj homoj. Kaj ŝi insistas je simpla stilo, ĝuste tial bela. Tiu ĉi aŭtorino restas imuna kontraŭ la lingvo-ĵonglemo de niaj esoteruloj. Ŝi preferas elvoki ĉe siaj legantoj intiman impreson – per lingvouzo trejnita interalie dum dudekjara laboro en Internacia Kultura Servo. "Mi volis," diris ŝi en intervjuo, "montri tiun sukan flankon de Esperanto, tiun malakademian, ĉar ĝi donas al mi grandan plezuron."

Sed ne nur pro la lingvaĵo elstaras la verkoj de Štimec. Ŝi ankaŭ sukcesas, pli ol iu alia nuna verkisto, ĉerpi el nia homarana tradicio kaj rilatigi al ĝi la observojn kiujn ŝi faras en la nuntempo, hejme aŭ dum vojaĝoj. Se estas vero, kion ni ofte varbocele asertas, ke per Esperanto eblas kolekti unikajn spertojn kaj akiri veran tutmondan perspektivon: jen ŝi personigas sukcesan provon plene utiligi la potencialon de Esperanto kaj samtempe transdoni la akiritan menso-larĝon al aliaj.

Vojaĝo al disiĝo entenas plurajn kontribuojn al Belartaj Konkursoj (ekde 1978), per kiuj Štimec komencis famiĝi. Geografio de miaj memoroj kolektas vojaĝ-impresojn el malsamaj landoj – ekz. Japanio kaj Kubo, Svedio kaj Irano –, kaj brile montras kion vere signifu "vojaĝi per Esperanto". Oni fermus la libron kun agrabla danko-sento, se ne estus la postparolo, verkita en rifuĝejo en oktobro 1991, kiam la aŭtorino kun aliaj zagrebanoj devis descendi en kelon por protekti sin kontraŭ la atak-aviadiloj el Beogrado.

En la tria verko, Kroata milita noktlibro, ne plu temas pri vojaĝoj. Štimec, ekscivitanino de Jugoslavio, raportas, ankaŭ per ekzemploj el la propra familio, pri la sekvoj de la disiĝo de kroatoj kaj serboj; amare notas ke malamo kreskas kiel inundo; kaj memoras pri Sarajevo en 1973, kiam ŝi estis la sekretariino de TEJO-kongreso. Tre malgaja ĉapitro traktas la sorton de esperantisto, la dentkuracisto René en Vukovar, kiun serboj forkondukis kaj verŝajne mortigis. Sed plej korskuaj estas vortoj diritaj dum la enterigo de alia esperantista viktimo, la kuracisto Pero. Ĉe la tombo la vidvino "lumigis kandelon de espero", vokante al ĉesigo de la malamo: "Ne gravas, kiu komencis la unua, kiom da fojoj . . . Mi al neniu koleras, ĉar mia edzo estas mortigita. Ne daŭrigu! . . . Estu ni la komenco de la paco, pri kiu ĉiuj parolas."

Nur per pli multaj kandeloj de espero, kiujn lumigas ankaŭ Spomenka Štimec per siaj verkoj, ni povos akiri la necesan volon venki la nunan tragedion de Eŭropo.

Ulrich Lins (Germanio)

 

Reen al:

Vojaĝo al disiĝo Kroata milita noktlibro Spomenka Štimec Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo