TTT-ejo de UEA

Persona perspektivo plezuriga

La ŝtona urbo. Anna Löwenstein (1951). Antverpeno: Flandra E-Ligo, 1999. 350p. 21cm. EUR 22,70.

Kiom bele legi historian romanon el persona perspektivo! Triparta estas la libro: En la unua triono Bivana, juna keltino, rakontas pri sia vivo en vilaĝeto sudbrita iam antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj. En la dua ŝi jam troviĝas proksime al Romo kiel sklavo forrabita de sia hejmo, kaj ŝi devas adaptiĝi al tute nova vivo en la kuirejo de riĉula vilao. En la tria parto ŝi transloĝiĝas al la urbo Romo mem kiel edzino de skribisto, kune kun filo, kiu ege interesiĝas pri la t.n. nazaretanoj, kaj ilia vivo kunplektiĝas iom kun la sorto de la unuaj kristanoj. Fine Romo, la ŝtona urbo, forbrulas, kaj ŝia vivo ankoraŭfoje prenas novan direkton.

Jen plaĉa libro, legata kun plezuro, precipe la unua -- la plej konvinka -- parto. La du aliaj partoj impresas iom pli fragmentaj, kaj Bivana mem -- kiu fariĝas Barbara en la nova mondo -- estas ne tiom travidebla. Tamen, imponas la riĉeco de detaloj kaj la aŭtora atento al etaĵoj (ekzemple: kion la homoj manĝis?) ofte pretervidataj en historiaj romanoj. Sed ĉe la unua lego de La ŝtona urbo la okazaĵoj kaptas la tutan atenton! La vivo de la britoj kaj romianoj vere elstaras antaŭ la okuloj de la leganto, la homoj estas tre naturaj, kaj plej gravas ne la politiko, sed la personoj kaj ilia vivo. Same kiel en la reala vivo -- kiom ajn ni pretendas zorgi pri la mondaj okazaĵoj, tamen ni atentas ĉiam kaj ĉefe pri ni mem kaj nia propra vivo.

La verko parte memorigas pri historia romano de Mika Waltari, traktanta la saman epokon, sed ĉi tie la aliro estas multe pli persona kaj malpli pretendas klarigi "kial" okazis tio aŭ jeno, strebo ofte plaganta historiajn romanojn. Barbara ne estas filozofo, sed simpla virino, popolano apenaŭ legokapabla, kiu komprenas nur parton el ĉio diskutata. Sed ŝia nekomprenemo, kvankam foje iom ĝena (mi ŝatus pli scii pri iuj detaloj...), donas konvinkoforton, apud la tute realismaj priskriboj pri la vivo de virino, pri la socioj, pri la homaj kaj kulturaj interrilatoj ktp, kaj apud la ege klara, facila kaj simpla lingvaĵo, kiu leĝere fluas tra la tuta libro.

Sabira Ståhlberg - Finnlando/Bulgario

Red.: La ŝtona urbo aperos ankaŭ anglalingve ĉi-jare, en iom mallongigita kaj adaptita formo, ĉe la brita eldonejo Citron Press (http://www.citronpress.co.uk), verkista kooperativo kiu specialiĝas pri verkoj de novaj aŭtoroj.

 

Reen al:

La ŝtona urbo Anna Löwenstein Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo