TTT-ejo de UEA

Taglibro sur scenejo

De tajgo al minaretoj. Aktoraĵo laŭ la taglibreto de Ada Sikorska-Fighiera. Jadwiga Gibczyńska (1924). Rotterdam: UEA, 2000. 18p. 21cm. EUR 3,00. Triona rabato ekde tri ekz.

Jadwiga Gibczyńska ekhavis la bonan ideon verki monodramon laŭ la ĉi-supre menciita libreto. La militaj travivaĵoj de Ada Sikorska-Fighiera ja estas ne nur interesaj, sed samtempe ili rememorigas tre meritplenan samideaninon.

Komence la aktorino alparolas la publikon kaj montras la taglibreton de Ada. Poste ŝi prezentas sin kiel la onklinon Helena Terlecka, al kiu Ada kiel 11-jarulino skribis leterojn el siaj ekzillokoj. Helena aŭ "onjo Lunja" -- la karesnomo de Ada por ŝi -- rakontas pri la najbara Sikorski-familio, pri la deportado de la patro, la generalo Sikorski, de kiu ili post 1940 ne plu ricevis leterojn.

Venis la tago kiam ankaŭ Ada kun la patrino, la avino kaj fratineto ekziliĝis.

Jadwiga nun legas fragmentojn el la leteroj de Ada, kiuj formas la ĉefaĵon de la monodramo. Tamen inter ili la "onklino" komentarias, eksplikas.

Tiel estiĝas sufiĉe da vario por teni la atenton de sendube entuziasma publiko.

Rejna de Jong, Nederlando