TTT-ejo de UEA

"Foje incitaj bildoj"

Recenzas Baldur Ragnarsson (Islando)

"De tempo al tempo" de Giorgio Silfer, LF 1977

"Kien iras la sentoj, la amo plej profunda, kiun neniu ekvidis kaj neniam iu aprezos? Ĉu ili estas gardeblaj, por ke tiom da eluzita energio iam estu utila?" Tiel demandas Silfer, aludante probablan sentimentalemon ĉe la plej multaj homoj, koncerne okazojn tiel individuajn, tiel intimajn, ke estas praktike neeble dividi ilin kun iu alia. Ankaŭ la poezio de Silfer grandparte konsistas el tiaj subjektivaj eldiroj, do en si mem prezentas nenian fremdecon; oni ja sentas sin iel nebule enhejme en la ĝenerala etoso de liaj versoj. Certe tio tamen ne signifas, ke io alpreninda estas atingita el la vidpunkto de la leganto: sentimentalo, eĉ se pozitiva, emas maltrafi realigon de la objekteco necesa por definitiva akcepto. Elfektive, ĉe Silfer mem io analoga konstateblas:

En la menso tiom da RE
al mi sufloras revon, sed -
ja post momento nur emanas veo.

("Ĉu mi revidos vin, filino mia")

Tia ŝvebpenda esprimado, kiu tiom karakterizas la poezion de Silfer, enhavas, laŭ mi, la esencan trajton de lia versarto, ie-ie elsaltetante per incitaj bildoj aŭ frazoj. "Via silento persistis / kvazaŭ ĉirpo de cikad' / obstina" ("Vi ne skribis plu") aŭ: "... la kremo / de mia soleco / sub ĉi plafono katedrala" ("Via penso min agresis").

En mallonga antaŭparolo la aŭtoro prezentas sian verkon, emfazante ĝian persondokumentecan karakteron. La poemoj (entute 39, parte ital- kaj angla-lingvaj) ampleksas nur dujaran periodon de la versado de l' aŭtoro, tiel ke lia deziresprimo, ke la leganto vidu el tio lian, verŝajne poetan "evoluon", estas iom vanta; evoluo de poeto apenaŭ estas konstatebla, eĉ teorie, el tiel neabunda materialo. Ni tamen esperu, ke la evoluo de Silfer kiel poeto iam estos konstatebla - sed tio povos okazi nur post pliaj verkoj, elkreskintaj for de tiu ĉi iom sendirekta komenco.

(revuo Esperanto de UEA, aprilo 1978)

 

Reen al:

De tempo al tempo Giorgio Silfer Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo