TTT-ejo de UEA

Valora proksimeco

Tena. Hejmo en Mezeŭropo. Spomenka Štimec. Vieno: Pro Esperanto, 1996. 104p. 23cm. 22,50 gld.

Kiam en Zagrebo mortis Tena, la  avino, oni devis informi la parencojn en Beogrado helpe de amiko en Slovenio, ĉar rekta telefonado inter Kroatio kaj Serbio ne eblis. Kiam la onklino vojaĝis de Serbio al Kroatio por tie partopreni la entombigan ceremonion, ŝi iris tra Hungario, kaj sukcesis eniri Kroation nur ĉar ŝi retrovintis sian baptodokumenton el la jaro 1929, pruvantan ŝian apartenon al la katolika eklezio. Jen kio okazis – kaj okazadas – en la hodiaŭa Eŭropo, en la naŭdekaj jaroj, en regiono kiun la aŭtorino kun obstino nomas "mia parto de Mez-Eŭropo", en regiono kiu ankoraŭ suferas pro milito kaj ĝiaj kruelaj sekvoj.

La nova teksto de Štimec staras en unu vico kun ŝiaj aliaj prozaĵoj, samrange en sia fascina simpleco, bela kaj tamen trista. Ĝi enhavas personajn memorojn spicitajn per komentoj pri familiaj kaj regionaj kutimoj, tipaj situacioj, ŝatataj ĉiutagaĵoj. Ŝi pentras la longan vivon de Tena – plenkreskinta en la jaro de la formiĝo de Jugoslavio, mortanta dum ĝia senpaca disfalo – , virino bonkora, lerta en pluraj sencoj, vivama. La libro estas skribita kun iu timo, nome ke kun la morto de Tena kaj kun la plu kreskanta malamo kaj la milito, povus perdiĝi la memoroj, la tradicioj, la vivovaloroj. La teksteroj kiujn ŝi prezentas estas "rompaĵoj nur, sed persone gravaj", Štimec konfesas librofine, kaj la legantoj konservu ilin, dume. Ĉar dume ŝi ankoraŭ ne scias "de kiu flanko venos la trafo, kiu detruos".

Ni, en niaj aliaj partoj de Mez-Eŭropo, kaj ĉie ajn kie homoj sen granda financa malfacilaĵo povas aĉeti (kaj nepre aĉetu!) ĉi tiun ankaŭ ekstere belan libron, la 16-an en la Serio Originala Literaturo de Pro Esperanto, ni urĝe bezonas tiajn personajn tekstojn, por kompreni tra la hastaj televidaj bildoj el la tro multaj, tro foraj lokoj kie oni batalas, ke homoj ĉie ajn amas kaj naskas, kun homaj sopiroj kaj individue, eĉ inter la malamo kaj la morto kolektivaj. Tiu proksimeco kiun la libro kreas, estas ĝia plej alta valoro.

Ulrich Becker (Germanio)

 

Reen al:

Tena Spomenka Štimec Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo