TTT-ejo de UEA

Mauro Nervi - majstro survoje

Esperanto n-ro 883-4, 1979 julio-aŭgusto, paĝoj 130-131

Recenzas Probal Daŝgupto (Melburno):

La turoj de l’ ĉefurbo, de Mauro Nervi (1959-). Kun antaŭparolo de Aldo de’ Giorgi. Manĉestro: Esperantaj Kajeroj, 1978. 21 cm. ISBN 0 9595323 2 0.

"Kiel en la praktika mondo tiel ankaŭ ĉe literaturo la grandiozaj monumentkonstruoj de antikvaj reĝimoj aspektas belaj de malproksime sed ne estas vive uzeblaj. Ni sentas kapturniĝon sur la altturoj de la filozofio kaj ni fiaskas tranokti en belpoeziaj barokaĵoj. Konstruoj antikvaj havis la celon apartigi kelkajn homojn for de la tuta socio. Sed la etoso de la nova erao kunigas la homojn kun homoj en frataron, kiu ekskluzivos neniun. La atingoj de la nova beletro ne atakos la ĉielon, sed ĉiam pli okupos la teron plure."

Tiel pluralismis Promotho Ĉoŭdhuri, influhava ideologo pri la moderna bengala literaturo. Lia komento ne nur bone resumas la precipan konkretan penson de la nun recenzata aŭtoro, sed ankaŭ specifas la signifon de lia artista plureco, kiun forte manifestas La turoj de l’ ĉefurbo.

Per La turoj debutas italo, pri kiu unua impulso emigas komenti, ke li fariĝos nia korifeo en la verkado beletra kaj ideado pri arto kaj vivo, se li iel daŭrigos sian nunan iron. Sed konstatiĝas tuj, ke lia naturo rezistas korifeecojn por si kaj por aliaj. Tia koloro kiel Mauro Nervi realiĝas nur per ĉeekzisto de kontraŭkoloroj klare malsamaj ol li. Kaj generacio da tiaj malsamuloj efektive jam esprimis sin. Oni pensu al la poezio de Long kaj de Valano aŭ al la stilaroj de penso kaj interpreto ĉe junaj prozuloj en Esperantujo, beletraj aŭ ne. Ni vivas en tempo, kiam juste trakti unupulan poemaron jam ne eblas plu. Bonŝance, La turoj enhavas ne nur poemojn kaj dramojn sed ankaŭ art-prozaĵojn kaj memkomentarion. Kvankam la nuna vidkadro ne permesas sidigi (kiel indus) la verkojn de Nervi apud aliulajn, tamen ni ja povas rigardi al la plureco en Nervi mem, evitante do recenzan unuismon, kiu perfidus lian esencon.

La ĉefa risko de Nervi estas tendenco al novbarokismo. Lia artprozo impresas iom tro "plaĉa", krom (kaj eĉ tiun kromon mi nur kun hezito cedas) por la speciale senfuriozaj celoj de bildado, al kiuj liaj skiznoveloj limigas sin. Aliteracio, kiel en fluGtanĜas la marĈon stranGaj birdoj kun larĜaj fluGiloj (32), kaj nuancozorga tekso, kiel en via cerbo jam boras la nokton, [...] tuŝas la kosmon per malkonkretaj fingroj (26), subfosas la diafane rakontan sukceson de la prozisto Nervi. Aliflanke, li elmanigas ankaŭ kontribuajn, pli ol formajn atutojn, kiel denove konstrui sian vivon, kompreneble inter tiuj limoj, kiujn oni konsentas al maljunulo (28) aŭ la kavaj ĉambroj, kie li trarutinis sian tutan vivon (28). En prozaĵo tiaj atutoj, malkiel troa tekso kaj tio kion Sadler nomis "aliteracio literlaciga", efike vestas la skeleton de la fluo sen danĝero de tio, ke leganto paŭzos por admiri la sonon de elstara vortaĵo ĝis li forgesos ĝian urĝecon (aŭ, en la idiomo de Nervi, ĝian silenton). Kaj urĝaj la prozaĵoj de Nervi ja estas, aparte plej "La amiko", kiu skuas la animon ĉe konstato de la ebleco relegi ĝin kiel severan, tamen ne senkompatan, komenton pri la generacioj de Kalocsay kaj eble ankaŭ Auld.

En la poemo "Al Kalocsay" li ja klare diras: "tamen mi relegas la poemojn / de via juno, Kalocsay, kaj pensas." Ne la pensigecon de la antaŭpoetoj li dubas, sed ĉu iun ili jes instruis pri tio kio gravas. Li ankaŭ, en siaj poemoj, esploras per profunda dubo la rajton entute instrui. Nur la "asfaltita vojo / de l’ efektivo, kiu daŭre pledas / por pli homeca vivo" (37) instruu nin en lia "mondo nokta, pleje mallogika" (38), kie (por la unua fojo jenon iu vere diras en la Esperanta poezio) "ŝtalo / kaj plasto premsufokas nian junon; / sed iu, eble trans simbolvualo / intuicios multsignifan sunon, / kaj ekkomprene pri la nunsocio / penos deĉifri la enigman runon" (38). Dum oni serĉas aŭ atendas tiel ampleksan intuicion, necesas ja sin esprimi kun la duma atendo, ke "respondo / obskure gongas per profundaj eĥoj" (61). Ne nur per tiu intelekta plejhumilo ni efektive "konstat[os], / ke ĉion ni konstruis / senpripense" (62).

Tia repudio de antaŭulaj "allogaj certoj" rezonaj (37), celante (jen strategio kiun multaj adoptis sed laŭ diversaj interpretoj) anstataŭe honori "ĉi fremdan jarcenton" (57) per tiu transpaso en la estontecon kiun ĝi meritas, naskas poetikon de disciplina malobeo al la gvidlibroj. Kiel la plej karakterizan aferon en la nova poetiko mi kuraĝas emfazi la eksplicite partan raciecon de sencesprimo. Notu, ekzemple, la specifon (112), ke "la du versoj, kiujn F. deklamas fine de ĉiu strofo [ie en samlibra versdramo], ĝenerale havas [. . .] nur ritman funkcion" (mia emfazo). Same "nur" ritman funkcion havas kanzonstilaj ripetoj, plej frape en la titolpoemo. La rapide klasikiĝanta principo, ke ofte la ritmo mem portas la ĉefan sencon pli senpere ol la ritmitaj vortoj, ĝuas esperplenume aktivan vivon en la poemoj kaj dramoj de ĉi tiu rekta heredanto de la ideoj de Breĥt kaj Kroĉe, kiuj preskaŭ naskis tiun principon.

Estas grave por la tono de la volumo, ke ĝi finiĝas per sinklarigo proponanta zorgan marksisman analizon pri la nuna kaj esperinda evoluoj de la Esperanta teatro, kaj ke la analizon (kaj la tutan sinkomentarion) sekvas finala poemo admonanta: "Laŭvole malaprobu; sed, ne haltu." Malgraŭ la digna neracio menciita supre, la libro emfaze prezentas vastan reton da ideaj proponoj, precipe analizojn kaj mirajn konjektojn pri interhomaj rilatoj. Kaj, krom ŝoketiĝi pri la uzo de terurigas anstataŭ teruras en verko de lingvomajstro, krom informi legontojn, ke precipe la dramojn kaj parte la poemojn verkis avida sorbinto de la helena literaturo, ankaŭ mi ne al simple "literaturaj" flankoj direktos mian kritikan rimarkon, sed al la idea elementaro de Mauro Nervi. La rimarko celas ne "malaprobi" sed atentigi pri validaj nenerviaj koloroj, kies alieco donas al Nervi lian propran identon. Jen la rimarko.

Kvankam marksano, Nervi (kiel multaj marksanoj) pense kaj praktike flankenlasas la fojrefojan aserton de Marks, ke, se estas iu unu fadeno komprenebliganta la tutan mondhistorion, ĝi do estas la kontraŭdiro inter pli malpli urbaj homoj. Necesas atenti, kiel tiu kontraŭdiro manifestas sin ene de kritikoj kontraŭ la moderna mondo. (Tiu ĉi konsiderado evidente rilatas ne nur al verkoj de Nervi sed ĝenerale al la tutaj vivo kaj movado de esperantistoj, ĉar Esperanto staras kontraŭ la nuna mondo, kie la fiero de unuj lingvoj sisteme ekstermas la dignon de aliaj.) Unu el la atentindaj manifestiĝoj estas la praktika kaj tona kontraŭdiro inter okcidentaj (artistaj kaj sociismaj) kritikoj de la moderna okcidento-dominata mondo, unuflanke, kaj la diversaj ne-okcidentaj oponadoj al la okcidenta hegemonio, aliflanke. Nervi firme situas en okcidenta kritika tradicio, kiu ne sufiĉe vidas sin kiel nuran memkritikon, kaj li heredas tiun nesufiĉon. Ĉar nur okcidentanoj per siaj propraj agoj kaj pensoj povas transcendi tiun mankon, necesas do, ke ili maksimume konsciu pri ĝi. Al tia konsciiĝo grande helpos, ke debutinta italo, kies majstra sinesprimo pliklarigas niajn klarojn kaj pliintensigas niajn obskurojn, en siaj verkoj ankaŭ la transcendendan mankon manifestas je modela intenso.

Estas paradokse, ke tiel forte por-Esperanto-gravan akrigon de konscio Mauro Nervi atingas ĝuste per intensa prilaborado en sia itala/eŭropa verka tradicio. Tia la pluralismo. Jen la temo, per kiu la ĵusaj konsideroj ekekis.

 

Reen al:

La turoj de l’ ĉefurbo Mauro Nervi Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo